Rekte al la artikolo

Federacio pli vigla

<<  [975]  >>

Estontece kunvenos la Nord-Okcidenta Esperanto-Federacio (NOEF) kvar fojojn jare, anstataŭ kiel nun du fojojn. La ŝanĝon proponis Peeter Aitai dum la printempa federacia kunveno en Preston.

Li opiniis, ke pro manko de lokaj grupoj (krom en Southport kaj Liverpolo) necesas, ke la federacio ofertu al esperantistoj en la nord-okcidenta regiono de Anglujo pli da ebloj renkontiĝi kaj praktiki la lingvon.

Do aldone al la preskaŭ tradiciaj kunvenoj printempe en Preston kaj aŭtune en Ĉestro okazos verŝajne zamenhoftaga renkontiĝo en Manĉestro. Kvara evento okazos somere, probable en Liverpolo.

Ĉiuj lokoj facile atingeblas per publika transporto kaj oni esperas, ke kiel nun la eventoj allogos esperantistojn el najbaraj federacioj, do Kimrujo, Yorkshire kaj Humberside, kaj eĉ pli foraj federacioj.

Bildo

Aŭskultas Peeter Aitai kaj Tadeusz Sobieraj …

(Pli granda bildo)

Samkunside en Preston konsentis Graham Blakey prezidi almenaŭ dum la venonta jaro, kaj Peeter Aitai akceptis rolon asisti rilate kunvenojn.

Sekve prelegis Richard Howard (fotita ĉi-supre), el Northampton, pri sia riĉa kaj interesplena esperanta vivo. Li konatiĝis kun Esperanto, kiam instruistino pruntedonis al li libron pri la lingvo. Li voris la libron ene de unu semajnfino kaj poste, laborante kiel bus-konduktoro, fiere portis sur la uniformo verdan stelon.

Tiel en Northampton li konatiĝis kun la esperantisto kaj lingvisto D.B. Gregor, kiu, veturante per aŭtobuso, rimarkis la stelon.

Bildo

… kun Harry Barron kaj Geoffrey Wood.

(Pli granda bildo)

Studinte la rusan kaj ĝeneralan lingvistikon ĉe la Universitato de Nord-Irlando, en Coleraine, li eklaboris en Prago ĉe la anglalingva fako de la tiam ĉeĥoslovaka ŝtata radio. Tiam li membris en la praga Esperanto-klubo, kie li ekkonis anojn de la tiel nomata praga skolo, kies adeptoj – Rumler, Piĉ, Urbanová – tiom neologismis, ke necesis glosaro por kompreni ilian lingvaĵon.

Male estis en Ĉinujo, kie li poste laboris, kaj kie li renkontis enpostenigitajn kaj salajratajn tiel nomatajn esperantistojn, kiuj kapablis neniel uzi la lingvon, nek parole, nek skribe.

Reveninte denove al Prago, por helpi organizi Universalan Kongreson, kiu en tiu epoko pro politikaj kialoj ne okazis, li tamen konstatis, ke la Esperanto-klubo malpli viglis ol antaŭe. Fine, ricevinte diversajn laborproponojn, li revenis Britujon por ilin pripensi … kaj decidis resti en la patrujo por flegi siajn gepatrojn.

Lastatempe tiu ĉi veterano, kiu uzas Esperanton jam de 60 jaroj, ekaperis – kun verdstele tatuita brako – en esperantaj rondoj britaj.

Li prelegos denove dum la aŭtuna federacia kunveno en Ĉestro. Venu por aŭskulti: vi ne bedaŭros.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2013.

<<  [975]  >>