Rekte al la artikolo

Kiu kiuas… en la brita Esperanto-movado?

<<  [975]  >>

Simon Davies

Joyce Bunting parolis kun Simon Davies dum la Brita Kongreso ĉe Ramsgate, en majo 2013.

JB: Saluton, Sajmĉjo! Vi kutime restas kaŝita malantaŭ la kulisoj, do estas agrable renkonti vin vizaĝ-al-vizaĝe. Mia unua demando estas: kial vi eklernis Esperanton?

SD: Mi ĉiam interesiĝis pri lingvoj. Dum miaj finaj mezlernejaj jaroj mi studis eĉ kvin: la francan, la germanan, la rusan, la latinan kaj la helenan.

JB: La grekan lingvon, ĉu?

SD: Jes, sed en la antikva formo de antaŭ 2000 jaroj. Krom tiuj, en biblioteko mi hazarde trovis Teach Yourself Esperanto kaj tuj ensorĉiĝis en la simplecon kaj logikon de Esperanto.

JB: Tio donas sep lingvojn inkluzive de la angla. Mirinde! Nu, vi estis meminstruita en Esperanto, do kiam vi renkontis aliajn esperantistojn?

SD: Ĉe Oksfordo mi renkontis Geoffrey Greatrex – li estis la unua. Kun li mi restarigis Esperanto-klubon en la universitato, kaj regule partoprenis la kunvenojn de la Esperanto-societo de la Oksforda regiono, kiu tiutempe tre viglis.

JB: Kaj kiel vi uzas la internacian lingvon nuntempe?

SD: Ĉefe rete kaj laborcele. Jam dek du jarojn mi enpaĝigas La Britan Esperantiston.

JB: Vi ŝanĝis la stilon de la kovrilpaĝo en 2009. Kial?

SD: Farinte dek kvin kovrilojn en esence tiu sama stilo, kiun Bill Auld uzis tra la 1990-aj jaroj, mi volis novigi. Mi opinias, ke tutpaĝa kovrilfoto aspektas pli frape kaj alloge. Oni devas ĉiam iom serĉadi tamen por trovi bildon, en kiu liberas spaco por la atributo en la angulo.

JB: Tre sukcese! Kaj oni alte taksas vin kiel provleganto.

SD: Ha! Oni nomas min 'la aglo'. Mi komencetis per provlegado de unu-du numeroj por Bill Auld antaŭ multaj jaroj.

JB: Kiujn aliajn taskojn vi faras?

SD: Mi pretigis diversajn eldonaĵojn por la eduka projekto 'Lingvolanĉilo': reklamfilmetojn, sondiskojn kaj librojn, inkluzive de Mini-Grammar, kiun mi mem verkis. Kaj mi lastatempe enpaĝigis Esperanto as a Starter Language, kiun Angela Tellier verkis pri la projekto.

JB: Aha! Ĉu tute nova libro? Ĉu havebla?

SD: Baldaŭ. Ĝi enhavos resuman raporton de la Universitato de Essex pri 'Lingvolanĉilo' en britaj lernejoj.

JB: Bonege, homoj legos kun vigla intereso.

SD: Mi ankaŭ pretigis du librojn da kolektitaj artikoloj el LBE: unue Traduku! de William Auld antaŭ jardeko, kaj en 2008 la duan eldonon de Conversational Esperanto de Don Lord.

JB: Ŝatataj kaj spritaj libroj! Nu, kio estas via plej memorinda evento en Esperantujo?

SD: Mia unua Universala Kongreso, en Bergeno en 1991. Mi aparte ĝuis kamparan promenon apud lagoj kaj montoj kun malgranda internacia grupo da aliaj gejunuloj.

JB: En kiuj aliaj UK-oj vi partoprenis?

SD: Ĉi-jare mi ĉeestos mian dek-trian, kaj tiel kompletigos mian kvinopon da skandinaviaj landoj. Tiuj nordaj landoj tre plaĉas al mi. Mia plej malproksima UK estis la Adelajda en 1997.

JB: Kio, laŭ vi, estas la plej granda problemo rilate Esperanton en Britujo?

SD: La britaj amaskomunikiloj emas eĉ ne agnoski la ekziston de lingvoproblemo, do la ideo mem de Esperanto ŝajnas bizara al britoj.

JB: Hmm, homoj supozas, ke ĉiuj en la mondo parolas la anglan. Ĉu vi optimismas pri la estonteco de Esperanto?

SD: La interreto bonege helpas por diskonigi la lingvon. Aliflanke la reto ebligis ankaŭ surprizajn progresojn en la kampo de perkomputila tradukado.

JB: Ĉu vere? Kion vi opinias pri Vikipedio?

SD: Ĝi taŭgas kiel enirpunkto al novaj temoj, sed mi hezitus citi ĝin.

JB: Nu, kial vi nomiĝas Sajmĉjo? Ĉu viaj gepatroj donis tiun dorlotnomon?

SD: Ne, miaj gepatroj ne parolas Esperanton. Ĉar 'Simĉjo' ŝajnus tro simieca, mi duonŝerce alprenis la nomon 'Sajmĉjo', kiam mi ekredaktis Saluton! – la gazeton de JEB (Junularo Esperantista Brita) – en 1991.

JB: Ĉu aliaj homoj helpis vin?

SD: De tempo al tempo, sed mi mem faris la plejon de la laboro dum kvar jaroj. Ĝia papera formo fine malaperis malgraŭ fojaj provoj ĝin revivigi, sed ĉiuj miaj numeroj kaj kelkaj aliaj legeblas ĉe www.esperanto.plus.com/saluton.

JB: Kiuj estas via plej ŝatataj aŭtoroj?

SD: Terry Pratchett kaj Douglas Adams. Adams multe influis mian stilon en la angla.

JB: Ho jes – Diskmondo kaj Hitchhiker's Guide to the Galaxy! Ĉu la filmo de Hitchhiker's plaĉis al vi?

SD: Ne vere. La origina radioserio kaj la libroj bonegis, sed la filmo maltrafis senamuze. Inter aliaj aferoj, la voĉlegataj eltiraĵoj el la gvidlibro efikis tre strange sur la granda ekrano.

JB: Kaj televido?

SD: Mi estas nekuraceble obsedata entuziasmulo pri la tempovojaĝa dramo Doctor Who. Mi spektas ĝin ekde mia infaneco.

JB: Ĉu la muziko timigis vin kiel etulon? Ĉu vi kaŭris malantaŭ la sofo?

SD: Iom timigis min la subitaj endanĝerigoj fine de la epizodoj, sed mi restis sursofe. Ravis min la koncepto de kontinua dramserio kapabla sin aperigi en ĉiam novaj tempoj, lokoj kaj ĝenroj.

JB: Ĉu vi estas muzikamanto?

SD: Kiam mi estis juna infano, oni provis lernigi al mi pianon kaj violonon, sed bedaŭrinde mi ne sufiĉe talentis. Mi ofte aŭskultas muzikon dum mi laboras, sed nur instrumentan: voĉmuziko delogus mian atenton. Dum miaj studentaj jaroj, kaj iom poste, mi distribuis inter amikoj ĉiumonatan sonbendon, en kiu mi prezentis 'malŝlagran' paradon el kantoj bizaraj, aĉegaj aŭ alimaniere distraj – eĉ unufoje kun esperantaj muzikeroj!

Bildo

Sajmĉjo fotiĝis antaŭ la haveno de Ramsgate.

(Pli granda bildo)

JB: Bonvolu klarigi vian ĉiutagan laboron.

SD: Mi programas komputilojn por firmao, kiu vendas administrajn datumbazojn al komercaj domluigistoj. Mi estas sistemprogramisto: alivorte mi kreas ilecajn programojn, kiujn aliaj homoj pli komerce lertaj uzas por verki la produkton mem. La ĉefa tia ilo estas specialigita programlingvo, kiun mi mem fasonis. Temas ĉiam pri planlingvoj ĉe mi!

JB: Vi laboras el via hejmo en Lincolnshire, ĉu ne? Ĉu facile aranĝebla?

SD: Mia laborejo estas en Sleaford, kaj mi deĵoras tie du-tri tagojn semajne. La ceterajn tagojn mi laboras ĉehejme, kio tre taŭgas por mi – malplimultas interrompoj.

JB: Kiajn ŝatokupojn vi havas, krom Esperanton?

SD: Mi interesiĝas pri astronomio kaj ofte legas popollibrojn pri scienco. Mi tre ŝatas esplori planlingvojn ĝenerale, ne nur Esperanton, kaj en la lastaj kvin jaroj mia ĉefa ŝatokupo fariĝis la evoluigo de Lingua Franca Nova.

JB: Al mi tio estas tute nova. Bonvolu informi.

SD: En Esperanto oni eble nomu ĝin 'elefeno'. Temas pri kreoleca lingvo, kreita de usona profesoro nederlanddevena, kiu publikigis ĝin en 1998 post 30 jaroj da prilaborado. Ĝi estas latinida kun aparte belsonaj vortoj, kaj pli facila ol Esperanto, ĉar mankas akuzativo kaj problemaj verboparoj kiel bruli/bruligi kaj fini/finiĝi. Aliflanke, ĝi havas limigitan afiksaron kaj iom fiksan vortordon, do malfacilas traduki kantojn. Tamen mi sukcesis ja elefenigi Alicon en Mirlando, kune kun ties vortludaj poemoj, kaj poste mirigis min mecenato, eldonante ĝin libroforme! Interesatoj rigardu la retejon lfn.wikia.com.

JB: Mirinde – kiom ofte mi fuŝas akuzativon! Kiu estas la plej bona donaco, kiun iam vi ricevis?

SD: Mi estas ĉiam dankema al miaj gepatroj pro tio, ke, kiam komputiloj fariĝis aĉeteblaj komence de la 80-aj jaroj kaj mi montris intereson, ili aĉetis por mi la plej prestiĝan modelon kaj ne unu el diversaj malpli kostaj, pli forĵetindaj alternativoj. Per profunda esplorado de tiu 'BBC-mikrokomputilo' mi akiris fundamentan scion pri programado je frua aĝo, tiel ke tio estas nun intuicia por mi.

JB: Ĉu plaĉas al vi kuiri en la hejmo? Kiaspeca manĝo plej plaĉas al vi?

SD: Mi ŝatas simplajn pladojn, sen spicaĵoj. Mi ĝuas kuiri omletojn, ĉar ili kaj facilas kaj bongustas.

JB: Se vi regus la mondon, kion vi ŝanĝus?

SD: Se ni parolas pure idealisme, mi deklarus la Teron kaj ĝiajn havaĵojn la komuna posedaĵo de ĉiuj. Monon mi eĉ abolus entute, ĉar ĝi fariĝis sklavigilo, el kiu fontis tiom da aĉeco. Senmona mondo ja funkcius teorie, sed atingi ĝin de ĉi tie ŝajnas neeble.

JB: Kutime, mi ne kuraĝas fari tiun demandon, sed … kiun vi taksas via propra neperfektaĵo?

SD: Mi estas perfektisto tro konscia pri siaj eraroj.

JB: Se nur estus pli da homoj kiel vi! Dankon, Sajmĉjo.

Simon Davies naskiĝis en 1971 kaj ĉeestis tradician 'preparan lernejon' apud Winchester inter la aĝoj de 8 kaj 12. Li poste studis ĉe gimnazio en Guildford kaj ĉe la Universitato de Oksfordo, kie li diplomitiĝis pri la latina kaj helena lingvoj. Li eklaboris en 1993 kiel verkisto de teknikaj dokumentoj por komputila firmao en Lincolnshire, ĉe kiu li ankoraŭ hodiaŭ deĵoras kiel sistemprogramisto. Ekde 2001 li regule enpaĝigas kaj lingve kontrolas La Britan Esperantiston.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2013.

<<  [975]  >>