Rekte al la artikolo

Ventega tago

<<  [975]  >>

Carys Goldy

Ne plaĉas al ni ĝardenistoj la vento. Ni toleras plejparte ĉiajn veterojn, kaj eĉ trovas ilin bonaj: pluvo malsekigas la sekan teron, frosto mortigas la malbonajn mikrobojn, kaj neĝo protektas la plantojn kontraŭ la frosto – sed ŝajnas, ke la vento nur difektas.

Feliĉe ĉi tie en Pirtŝiro, Skotlando, la vento ne ofte blovas forte. Sed kiam ĝi ja blovegas, mi ekrigardas la du abiojn apud mia domo, kiuj staras oble pli altaj ol la tegmento. Mi demandas min, ĉu ĉi-nokton mi fine ricevos mian rekompencon pro mia kampanjo kontraŭafida, kaj la arboj falos sur la kapon, dum mi dormos.

Sed grandaj danĝeroj ne tiom ĉagrenas, kiom ĉiuj malgrandaj agoj, pri kiuj respondecas la vento por malfaciligi la tagon, kaj voligi min anstataŭe resti interne kun bona libro.

Pensu pri la hararo, ekzemple. Nu, tiuj sen multe da haroj tion eble ne scias, sed amas la vento harojn. Tiujn ĝi ne povas lasi trankvilaj, sed ĝi daŭre ludas per ili: jen plenbuŝon vi ricevas; jen pro haroj antaŭ la okuloj ne eblas vidi. Se ilin vi penas malantaŭe ligi aŭ ŝovi sub ĉapeton, estas pli malbone. Tiam la vento prenas nur unu-du harojn kaj ilin interplektas en la okulharoj aŭ supre de la nazo. Vi daŭre penas trovi la fonton de la tiklado sur la vango.

La ĝardeno dum ventego aspektas kiel rubaĵujo. Aĵoj, kiuj trankvile sidis dum monatoj, zorgante pri la propraj aferoj, tuj sin ĵetas el kaŝitaj anguloj, vin memorigante, kiel malbonorda vi ja estas. Mi ade nombras la anasojn, por certiĝi, ke neniu forbloviĝis, kaj kontrolas, ĉu la pli malgranda meleagro ne forbalaiĝis en la lageton, kio ne probablas, ĉar la besto pli larĝas ol altas. Tamen ne tiaj estas la plantoj, kiuj dolore suferas, kaj pro la malvarmeco de la vento kaj pro ĝia forteco, kiu ekrompas malgrandajn molajn tigojn kaj frakasas la florojn.

Mia amikino el Fifo, por kiu vestolavado estas la ĉefpunkto de la semajno, diras, ke ventega tago perfektas por sekigi la vestojn sur sekigŝnuro. Malkonsentas vizitanto, kiu survoje al la dompordo riskas trovi sin atakata de furioze ondeganta pantalon-krurumo aŭ mumiigata de littuko.

Kutime, tamen, la sekiĝantaj vestoj de mia amikino obeeme restas alfiksitaj al la ŝnuro (eble ili rekonas spertulon, kiam ili tiun vidas). Miaj vestoj aliflanke troviĝas ie ajn, jen sur la tero, jen supre de la vitrodomo, jen interplektitaj en arbustoj. Kelkfoje mi eĉ pripensas telefoni al mia fifa amikino, por peti ŝin etendi la manon el la fenestro, por kapti vagantajn subvestojn, kiuj hazarde preterpasas, antaŭ ol ili atingos la maron.

Jes, Fifo estas serioze ventega loko. Kiam mi tie loĝis, mi multe biciklis. Oni diras, ke Fifo estas bona loko por bicikli, ĉar ĝi estas ebena, sed la vento tie ŝajnigas, ke vi pedalas tra densa kaĉo sur monto … kaj tio eĉ nur laŭ la malsupreniraj deklivoj.

Ne, mi dirus – dum ventego, lasu la ĝardenon sin prizorgi; lasu la vestojn malpuraj; lasu la biciklon por tiuj kun pli fortaj krurmuskoloj ol viaj. Anstataŭe faru la solan aferon farindan en ventego: flugigu kajton.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2013.

<<  [975]  >>