Rekte al la artikolo

Ĉiel bongusta!

<<  [975]  >>

Denove pro la fermo de Wedgwood Memorial College, la tradicia hejmo de la somera festivalo (jam la 53-a), okazis la evento en la tre komforta kaj vere barlastoneca etoso de Shallowford House, same en Staffordshire kaj nur 20 aŭto-minutoj for de la sidejo de Esperanto-Asocio de Britio en Barlastono. Eĉ la manĝaĵoj kvalite kaj kvante memorigas pri tiuj ĉe Wedgwood Memorial College … tamen en Shallowford legomoj, ekzemple, devenas de la surlokaj ĝardenoj.

Ankaŭ la staĝoj bongustis. Jack Warren (fotita en paĝo 23) gvidis komencantan grupon, kiu okupiĝis interalie pri gramatikaĵoj kaj ludoj, dum la eksterlanda gastpreleganto Erin Piateski pensigis progresintojn pri literaturaĵoj kaj pri diablaj gramatikaj testoj ĉerpitaj el la lernu!-retejo. Bone estis dediĉi tempon al literaturaj temoj: foje ni esperantistoj emas neglekti nian kulturan heredaĵon.

Poste, vespere, eblis malstreĉiĝi en la kela trinkejo. Laŭdire grupeto tie restis almenaŭ unu fojon ĝis preskaŭ la dua matene. Estis tempo, kiam via raportisto estus povinta same diboĉi, tamen ne plu. Plaĉis, cetere, tre agrabla distra vespero: jam de multaj jaroj mi ne kantas iam popularajn (almenaŭ en britaj rondoj) kanzonojn, kiel ekzemple 'La fluantan tajdon' kaj 'Kantu, kantu, kamaradoj …' Kaj dankon al la du rusaj partoprenantoj, Lidia kaj Sergio, kiu afable regalis per bongustaj ĉokoladoj kaj botelo da vodko.

Bedaŭrinde malmultnombris partoprenantoj. Entute dekduo da homoj, sed tio inkluzivis dumtagajn vizitantojn kaj tiujn, kiuj ne restis dum la tuta semajno. Malfacilas kiali. Eble pro la ekonomia situacio poŝoj malplenas; eble preferindas la gustoj de pli ekzotaj lokoj ol trankvila, kampara domo meze de la angla pejzaĝo.

Kiu scias? Tamen certe tiuj, kiuj malĉeestis, maltrafis elstaran, altkvalitan kaj diversmaniere bongustan esperantan semajnon. Sendube indas pripensi por la venonta jaro.

Bildo

Gastpreleganto Erin Piateski prezentas literaturaĵojn de interalie Myamoto Masao, Eli Urbanová, Tibor Sekelj kaj Marjorie Boulton.

Bildo

Skeĉon ludas (de maldekstre) Hilda Jones, Celia Mackie kaj Mikeo Sims.

Bildo

Ridigis per sia amuzaĵo la natura rakontisto Arnold Pitt.

Bildo

La trinkejon estris Tim Owen.

Bildo

Parkere prezentis sian distraĵon Mike Wade.

Bildo

Ĝuas la distran vesperon Erin Piateski kaj Malcolm Jones.

Bildo

Mike Wade surplanke skrablumas, dum (sube) Mikeo Sims kaj Joyce Bunting cerbumas pri vortoj.

Bildo

 

Bildo

Tostas en la trinkeja kelo (de maldekstre) Erin Piateski, Hilda Jones, Joyce Bunting kaj Celia Mackie.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2013.

<<  [975]  >>