Rekte al la artikolo

Librorecenzoj

<<  [975]  >>

Clare Hunter, Paul Gubbins

Arthur Conan Doyle. La aventuroj de Ŝerloko Holmso. Serio Mondliteraturo, vol. 18. Kaliningrado: Sezonoj, 2013. 248 paĝoj.

Massimo Miconi. La projekto. Milano: FEI, 2013, 86 paĝoj.

Mi ekamis la rakontojn pri Ŝerloko Holmso jam kiel infano kiam, sidante sur la genuo de mia patro, mi aŭskultis la zorge cenzuritajn versiojn, kiujn miaj gepatroj opiniis taŭgaj por etaj oreloj. Mi tiutempe ne komprenis la plejmulton de la vortoj, kaj certe ne la solvojn de la problemoj mem, sed kaptis nur la sencon de la rakontoj kaj akiris iom nebulan komprenon pri la etosoplena mondo, en kiu la granda detektivo vivis.

Kiel plenkreskulo mi fariĝis granda ŝatanto de Ŝerloko Holmso. Mi aĉetis la kompletajn rakontojn kaj tralegis multfoje ĉiujn librojn. Kiam mi eklernis Esperanton, plene taŭgis, ke la unua libro, kiun mi tiulingve legis, estis La ĉashundo de la Baskerviloj. Tiun pruntedonis al mi Tim Owen, tiam ne mia fianĉo sed nura konato el JEB (Junularo Esperantista Brita).

Feliĉe, lia jam multfoje legita ekzemplero enhavis marĝene multajn krajonajn rimarkojn, kiuj klarigis al mi la signifojn de neniam antaŭviditaj vortoj kiel 'erikejo', kiuj estis tiom kernaj al tiu rakonto kaj tamen tiom maloftaj en la ĉiutaga vivo de esperantisto.

Bildo

Kiam mi eksciis, ke oni tradukis La aventurojn de Ŝerloko Holmso en Esperanton, mi do vere ekscitiĝis kaj avide atendis la alvenon de mia ekzemplero. La aventuroj konsistas el dek du rakontoj pri la detektivo kaj lia amiko, Vatsono. Kvazaŭ procesie venas klientoj al la adreso en Bakerstrato por peti konsilon de Holmso pri siaj problemoj.

Foje temas pri gravaj krimoj, foje ankaŭ ne, sed ĉiam sekvas aventurplena intrigo kun dramaj revelacioj. La aventuroj estas mia plej ŝatata libro el la ŝerloka kanono kaj enhavas kelkajn el la plej memorindaj rakontoj. Jen, ekzemple, la brila rakonto pri 'La ruĝhara ligo', kiu tiom ridigis min kiel infanon, kaj la minaca rakonto pri 'La kvin oranĝsemoj', kiu same timigis min. Aldonu la strangajn misterojn de 'La viro kun tordita lipo' kaj 'La dikfingro de la inĝeniero' kaj jen vere impona kaj leginda kolekto.

La aventurojn tradukis ok esperantistoj, kiuj inkluzivas du britojn, Edmund Grimley Evans kaj Paul Gubbins. Mi ne povas imagi, kiom malfacilas la tasko elangligi la ofte tre specife britajn terminojn el tiu jarcentfina epoko, sed la tradukistoj lerte faris.

Legante, mi mem certe ne komprenis ĉiujn vortojn kaj fojfoje devis kontroli difinojn en la anglalingva versio. Iel ĝojigis min, ke ne ĉiam temis pri manka Esperanto-scio miaflanke sed foje pri manka scio de la angla. Eĉ se mi povus diveni, ekzemple, ke 'Laskaro' estas esperanta traduko de la angla vorto 'Lascar', mi tamen ne komprenus, ke tiu Laskaro, kiu rolas en la afero de la viro kun la tordita lipo, estas maristo el Sudazio, dungita en eŭropa ŝipo. Jen bona ŝanco akiri novajn vortojn en ambaŭ lingvoj kaj samtempe admiri la scipovon kaj talenton de la tradukistoj.

Krom la rakontoj mem, unu el la plej interesaj aferoj por mi estis la notoj de Alexander Korĵenkov, la redaktoro, kiuj troviĝas fine de la libro. Tiuj klarigas la sencon de vortoj, kiuj malfacile kompreneblas al nedenaskaj parolantoj de la angla, ekzemple stratonomoj kaj malmodernaj britaj moneroj.

Interese por ĉiuj estos pliaj informoj pri etaj kontraŭdiroj kaj malkongruaĵoj en la originala teksto de Conan Doyle. Mi legis la anglalingvajn Aventurojn verŝajne dek fojojn, ne rimarkinte, ke pavianoj fakte ne loĝas en Hindujo, aŭ ne sciante, ke serpentoj ne kutime trinkas lakton. Al fervoraj ŝatantoj de Holmso, detaloj tiaj treege interesos; al aliaj, ili neniom deprenos de la misteraj krimoj kaj belaj solvoj, kiuj prezentas veran kialon por eklegi la libron.

Mi do ĝoje rekomendas La aventurojn de Ŝerloko Holmso, kiu nun aĉeteblas ĉe la libroservo de EAB. Tiuj, kiuj jam bone konas la intrigojn, ĝuos la sperton sekvi ĝin ankaŭ en Esperanto; dum unuafojaj legantoj estos kaptitaj de la sprita rakontado kaj la fascina mondo de Ŝerloko Holmso.

Clare Hunter


Imagu, ke kontaktas vin nekonato, tute neatendite, kiu volas, ke vi verku libron. Libron, cetere, pri temo, pri kiu vi scias absolute nenion, tamen sur kies kovrilo aperos via nomo kiel aŭtoro. Jen la deirpunkto de la apenaŭ kredebla La projekto.

Apenaŭ kredebla; sed tiuj, kiuj intime asociiĝis kun la preparo de la libro, ĵuras, eĉ antaŭ atestantoj dum la ĉi-jara itala kongreso en Kastelaro, ke temas pri vero. Hmm. Tamen Davide Astori, kiu kunrolas en la libro, kaj Michela Lipari, kiu stile korektis la tekston, ambaŭ fidindaj kaj seriozaj esperantistoj, asertas, ke iu Andrea, nebule skizita en la libro, ja petis, ke Massimo aŭtoru la verkon.

Davide, ŝajne, tiam studanta en Munkeno, eĉ revenis al Italujo por konsili sian amikon Massimo pri la enhavo de la verko, kiu montras sin post kelkaj ĉapitroj pledo por Esperanto kaj, surbaze de skribaĵoj enmetitaj en la teksto, por homaranismo.

Sed kiu estas Massimo? Laŭ Davide kaj Michela, li interesiĝis pri Esperanto ĝuste pro la projekto sed ne bone parolas la lingvon. Do la verko estas ŝajne tradukita el la itala aŭ almenaŭ el kripligita, gugle preparita Esperanto. Aperas foto de Massimo dorse de la libro kun lia amiko Davide, kies brako restas sur la ŝultro de la alia: verŝajne falsaĵo, ĉar la brako de Davide kvazaŭ orangutange longas.

Cetere detaloj pri Massimo tre ombras. Jes, li ekzistas, loĝanta en Parma, kio pruveblas en interreto, almenaŭ laŭ Davide kaj Michela: tamen miaopinie tieaj ligoj tro svage spureblas. Kaj kial la eventoj rilatas al antaŭeŭra, do lira epoko? Kial la verko, cetere publikigita de framasona eldonejo, ne pli frue aperis?

Kaj, se pledo por Esperanto, kial deiri de la supozo, ke iu ekster la movado prie verku? Kaj kiu estas tiu Andrea, kiu jen diras, ke li ne estas esperantisto, jen diras, ke li estas? Cetere, kial li lasas por Massimo la du unuajn ĉapitrojn sed poste malaperas el la romano? Kiu fakte verkis la ceterajn?

Stile la libro malglatas. Krom kelkaj preseraroj (manuskripto tro haste ekspedita al la eldonejo, laŭ Michela, sen tempo por kontroli aŭ eĉ rimarki la mankon de paĝnumeroj), la libro prezentas kontrastajn trajtojn: unuflanke tro da dialogoj, sur kiuj baziĝas plejparte la intrigo; aliflanke plurajn paĝojn da zamenhofaj poemoj kaj klarigoj pri homaranismo. Do kia libro ĝi estas? Romano? Mistero? Parte membiografio? Manlibro pri la interna ideo de Esperanto? Aŭ neniu el tiuj?

Fine de la libro la aŭtoro petas: '… ne demandu al mi ĉu tio kion vi legas veras: eĉ mi ne plu scias tion.' Nu, se la aŭtoro volas kredigi, ke li ne scias, kiamaniere la kompatinda leganto sciu?

Jen libro, kiu starigas pli da demandoj, ol respondoj. En tio, eble, konsistas la celo: ne por prezenti Esperanton al ja esperanta publiko, kies pli kleraj adeptoj jam estos informitaj pri homaranismo, sed simple por kolereti aŭ konsterni, perpleksigi aŭ pensigi. Eble tie la kerno de La projekto … projekto koncipita certe interalie por inciteti leganton, dum rondiradas ĉiam pli da sensolvaj demandoj.

Se vi ŝatas puzlojn kaj enigmojn, jen libro, kiu plaĉos. Se ne, evitu.

PPG

Clare Hunter estas membro de la administra komitato de EAB kaj honora kasisto de la asocio.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2013.

<<  [975]  >>