Rekte al la artikolo

Ramsgate: la malgraŭa kongreso

<<  [975]  >>

Paul Gubbins

Ĉu gravas, ke mankas kongresa programo, kun eventoj klare anoncitaj kaj laŭhore difinitaj? Aŭ ĉu eblas surloke elturniĝi, iel anglalingve 'muddle through', kaj samtempe ĝui la eventon?

La respondo al la unua demando estas firma jeso: nepras antaŭe prezentita kaj fiksita programo. La respondo al la dua: jeseto. Eblas ĝis limigita grado surloke elturniĝi kaj, malgraŭ manko de klara kaj kohera programo, almenaŭ ĝueti la eventon. Tamen la Ramsgate-kongreso restas malgraŭa kongreso: se ĝi sukcesetis, ĝi sukcesetis malgraŭ malfacilaĵoj kaj pro la ĉeesto de toleremaj kaj komprenemaj esperantistoj.

Bildo

Mikeo Sims kaj Marteno Miniĥ ĝuas bufedon post la malfermo.

(Pli granda bildo)

Ĉeestis la Ramsgate-eventon malpli da homoj ol atendite. Pro nur plej svaga indiko pri kongresaj eventoj kongresumis finfine nur minimumo da personoj por kovri la elspezojn. Malvolonte oni liberiĝas de mono por trajnbiletoj, tranoktado, kongreskotizo, se oni ne scias, kian programon atendi. Kelkaj do bojkotis, aliaj ĉeestis nur unu tagon.

Sufiĉas unu ekzemplo por montri la dumkongresan konfuzon. Ĝenis, ekzemple, kiam estis enŝovita neanoncita ero pri fonetika reformo de la esperanta kaj aliaj alfabetoj. Kia eraro! En la publiko sidis interesatoj pri Esperanto, kiuj ĵus ĝuis vervan lecionon pri Esperanto gvidata de la kongresa gastparolanto Katalin Kováts.

Lernu Esperanton: jen la mesaĝo de Katalin. Kaj tuj sekvas sincera sed misgvidata esploristo pri lingvoj, kiu rekomendas reformi la alfabeton. Diable! Kial lerni lingvon, kies alfabeto estas ŝajne nefiksita?

Krome, la enŝovita prelego (ne facile komprenebla, cetere, ĉar la reformemulo tradukigis sian prelegon pere de Guglo-programo kaj eklernetis Esperanton antaŭ nur du tagoj …) malfruigis la sekvan eron: prelegon pri la pentristo Van Gogh fare de Katalin Kováts.

Kaj, dum Katalin heroe prelegis (fotite supre), aŭdiĝis ekster la pordoj de la halo plendemaj voĉoj de gejunuloj, kiuj mendis la halon por provludi erojn por sekva distra vespero. Malbona reklamo por Esperanto … kio siavice substrekas la bezonon pri programo aranĝita, ne aranĝata.

Bildo

Peter Bolwell, Sally Phillips kaj Ed Robertson partoprenis.

(Pli granda bildo)

Tamen, kiel dirite, malgraŭ pluraj ĝenoj, kiuj prefere restu en la memoroj de partoprenintoj kaj ne en la analoj de La Brita Esperantisto, la kongreso ĝenerale agrablis.

Regis amika kaj pozitiva etoso dum la vendredvespera malfermo. La prezidinto de Esperanto-Asocio de Britio, profesoro John Wells, bonvenigis ĉeestantojn, dirante, ke kongreso estas evento socia kaj samtempe manifestacio publika pri la lingvo.

Li prezentis la surpodiajn invititojn: la loka parlamenta deputito, Laura Sandys, la urbestrino, Kim Gibson, la urba reprezentanto Fraŭlino Ramsgate, kaj loka historiisto, Ralph Holt.

Bildo

Geoffrey Greatrex staras ĉe la enirejo de la kongresejo, Kings Church.

(Pli granda bildo)

Kiam la deputito ekparolis esperante, dirante, tre klare, 'Mi vere ĝojas esti ĉi tie. Kvankam mi ne parolas Esperanton, vi povas min iomete kompreni,' ĉiu aplaŭdis. Aldonis anglalingve la deputito, ke neniuj tiom entuziasme aplaŭdas, kiam ŝi parolas angle. Fine ŝi diris, ke aparte plaĉis al ŝi lerni ion pri Esperanto kiel vivanta lingvo.

Ankaŭ la urbestrino kaj Fraŭlino Ramsgate diris kelkajn vortojn en Esperanto, antaŭ ol s-ro Holt skizis per lumbildoj la historion de Ramsgate, kiun vizitis diversaj eminentuloj, inkluzive, kiel la sekvan tagon pli detale klarigis Katalin Kováts, la pentriston Van Gogh.

Fakte Katalin alvenis unu tagon antaŭ la komenco de la kongreso por viziti kaj por foti la lokojn, kie Van Gogh loĝis, kiam li laboris en Ramsgate. Do la prelego pri la pentristo, kiun ĝuis kongresanoj, estis plej freŝa kaj aktuala kaj celis aparte esperantistojn en Ramsgate. Gratulon al Katalin, kies entuziasmo pri Van Gogh trabrilis la prelegon.

Bildo

Post jarkunsido en la angla, Clare Hunter, John Wells kaj Ed Robertson surpodie aŭskultas la paroladon en Esperanto de la nova prezidanto Paul Gubbins.

(Pli granda bildo)

Brian Barker, helpata de Tim Owen, gvidis sesion en la angla lingvo pri publico. Utila sesio, sed nepras freŝigi la formaton kaj enplekti pli da partoprenantoj, ekzemple per grupa laboro. Jen demandoj de radio-intervjuisto: kiel vi respondus? Poste oni komparu la respondojn. Aŭ io tia.

Cetere, dum la anglalingva sesio, mankis paralela en Esperanto, aparte por eksterlandanoj kaj por tiuj, kiuj partoprenas Esperanto-kongreson por paroli Esperanton (nu, jen avangarda ideo!). Tio revenigas, evidente, al la deirpunkto de tiu ĉi raporto: nepras programo. Krome ne tro malfacilas enprogramigi paralelan diskutrondon (tiel nomatan drondon) kaj ne mankas volontuloj por gvidi.

Bildo

Franco Gijom' Armide prezentis plurajn kanzonojn vendredvespere.

(Pli granda bildo)

Terry Watts, la kongresorganizanto, akompanis grupon de kongresanoj (en la foto dekstre) laŭlonge de la strando inter Ramsgate kaj Broadstairs. Jen agrablaj horoj en la freŝa aero (kio kontrastis favore kun la malseka kaj iom mucida etoso en la kongres-halo, kiu, por tiel diri, travivis pli bonajn tagojn).

Krome … gratulon al Sally Phillips, kiu venkis en la prononcokonkurso, kaj evidente dankon al la kongresorganizanto, kaj ankaŭ al Tim Owen, Viv O'Dunne kaj aliaj, kiuj herkule laboris malantaŭ la kulisoj por iom senmalgraŭigi la Ramsgate-kongreson.

Fine … dankon al John Wells, kiu eksiĝis kiel EAB-prezidanto post naŭ jaroj da oficado. John fidele servis la britan movadon (kaj ne simple kiel prezidanto) kaj por montri la dankemon de la asocio Tim Owen prezentis al li enkadrigitan foton de festkuko ornamita per lia bildo. Horloĝon li ricevis post la kongreso.

Kaj, kiel nova prezidanto, estas elektita la redaktoro de La Brita Esperantisto … Paul Gubbins.

Bildo

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2013.

<<  [975]  >>