Rekte al la artikolo

Priprezidanta parolado

<<  [975]  >>

Tim Owen

En la ĉi-jara jarkunveno de EAB en Ramsgate la asocio bonvenigis novan prezidanton, Paul Gubbins. Ke homo tiel renoma en la pli vasta Esperanto-komunumo kiel dramisto, ĉefredaktoro de la revuo Monato, kompilinto de la angla-Esperanta antologio Star in a Night Sky, kaj membro de la Akademio de Esperanto, sidas pinte de EAB, bele respegulas la asocion.

Laŭ persona vidpunkto mi taksas tiun prezidantiĝon bonaŭgura por la asocio, kiu tiom dependas de la penoj de manpleno da aktivuloj. La nekredebla laboremo de Paul multe min impresas ekde lia alveno.

Bildo

1972

Sed, festante la prezidantiĝon de Paul, ni ne forgesu, ke la torĉon li ricevis de John Wells, kiu digne tenis la postenon dum naŭ jaroj post sia propra prezidantiĝo en 2004. Geoffrey Greatrex, mem prezidinto de EAB, bone komprenas, ke 'prezidi EAB ne estas facila tasko. Tamen, estinte komitatano mallonge sub lia prezidado, mi havis la okazon konstati lian kapablon estri kunsidojn kun rimarkinda efikeco.'

Ĉiu alia kuratoro sub John povus priatesti ĉi tiun efikecon. Joyce Bunting klarigas, ke 'li tenis la komitaton al la tagordo kaj faciligis diskutojn. La estraro alte taksis lian kapablon reteni sian humoron, certigi, ke ĉiu estis aŭdata, kaj resumi debaton.'

Persone mi povas aldoni, ke foje Clare Hunter kaj mi rondirigis longajn kaj komplikajn raportojn antaŭ kunvenoj pri tiklaj leĝaj kaj financaj aferoj. Ĉiam evidentiĝis, ke John ne nur ĉiujn legis (kaj ja temis pli plurmil vortoj) sed ankaŭ la enhavon sorbis pli bone ol ĉiu alia.

Konvene kuratori neniel facilas. Ĝi ne estas respondeco iel facilanima, kaj kvankam John posedas sekan humuron, kiun li foje montris por buntigi tedajn periodojn dum kunveneroj, li treege serioze prenis sian rolon.

Bildo

John preparis vortaron Esperanto-kimran por la 1985-a Brita Kongreso en Llandudno.

(Pli granda bildo)

Tio klare videblis komence de sesio, kiu nepre komenciĝu akurate. Memoras Clare Hunter, ke 'mia unua kunveno kiel kuratoro okazis en Barlastono, kiun mi tiutempe ne tre bone konis. Mi iomete perdiĝis survoje al la kunvenejo kaj do alvenis kun kvinminuta malfruo. Tute ne konante John, mi supozis, ke tio ne gravas. Ho ve, kiom mi eraris! Tiu kunveno, kiel ĉiuj aliaj kunvenoj, kiujn prezidis John, komenciĝis akurate je la anoncita horo, kaj mi ŝajne jam maltrafis la unuajn du-tri aferojn sur la tagordo. John certe posedas apartan talenton por gvidi diskutojn, permesi al ĉiuj kontribui, kaj tamen certigi, ke ĉiu kunveno finiĝu precize je la ĝusta horo.'

Plene konsentas Joyce Bunting: 'Sen la kuraĝigo de John mi baldaŭ rezignus, kiam mi devis raporti dum kunvenoj de la estrara komitato pri financaj aferoj, aparte pri investaĵoj. Kia pacienco!'

Sendube ne nur komitatanoj sed ankaŭ multaj membroj de la asocio rekonis ĉi tiujn kvalitojn de John, kiuj percepteblis ĉe jarkunvenoj. Ne estas sekreto, ke jarkunvenoj dum la lastaj jaroj fariĝis ofte embarasaj pro la konduto de precipe unu membro. Tamen sen John, kaj ties profesia maniero, la kunvenoj pasus ankoraŭ malpli glate.

Komentas Joyce Bunting: 'John lerte kaj bonmiene estris jarkunvenojn de EAB. Dum la malfacilaj jaroj EAB-membroj diris al mi plurfoje post jarkunveno "Kiel bonŝancaj ni estas, havante John Wells kiel prezidanton".'

Bildo

2004

Clare Hunter konservas apartan memoron pri la kontribuo de John en jarkunvenoj, pri kio oni neniam publike parolis: 'Mi profunde lernis la veran signifon de devo, kiam dum transdono al John de ies pardonpeto pro neĉeesto, li levis la brovon pro la iom bagatela preteksto kaj sciigis, ke li mem prokrastis kor-operacion por partopreni. Tia nekredebla dediĉo certe mankos al ni nun en la komitato.' Fakte ankaŭ Clare tiel agas: ŝi iam revenis frue de ferio por ĉeesti kuratoran kunvenon, anstataŭ peti ŝanĝi la daton.

Persone mi memoros la stilon de John kiel efikan kaj justan. Post kiam mi adaptiĝis al la rolo de EAB-sekretario, kaj komencis pli memfide plenigi la botojn postlasitajn de la antaŭa sekretario David Kelso (ankoraŭ senklarige malaperinta en Kalabrio, Italujo), mi sentis reciprokan respekton flanke de John. Li donis al mi antaŭenpuŝon por helpi gvidi la asocion anstataŭ ol esti simpla ĉeestanto.

Dum mi sendis centojn da retmesaĝoj (kutime longaj kaj tedaj), John respondis lakone kaj nur necese. Tiel oni efike estras. Mi aparte memoras, kiam John estis en hospitalo post sia unua apopleksio. Samtempe aperis en la interreto malica letero ĉe loka ĵurnalo enhavanta fiajn mensogojn pri eksa kuratoro. Tiu afablulo ricevis (kaj daŭre ricevas) aĉan traktadon nur pro tio, ke li multe helpis la asocion antaŭ jardeko.

Bildo

Post la jarkunveno en Ramsgate, oni prezentis festkukon kun la vizaĝo de John (pli klare videbla sube).

(Pli granda bildo)

Mi do proponis al la kuratoroj, ke ni respondu al tiuj komentoj por lumigi la veron kaj defendi bonkorulon malice atakatan. John tre bone povintus ignori la respondon – li estis ja grave malsana kaj plie 'kulpus' pro la respondo en la okuloj de la agresemulo. Sed rapide alvenis reago el la hospitala lito: 'Ni faru.' Kaj en tiuj kelkaj vortoj John montris, kia homo li estas.

Verdire la malfacilaĵoj (ekzemple ŝrumpantaj membronombroj, kiel ĉe preskaŭ ĉiuj landaj asocioj) ne malaperis kaj, pro apartaj kialoj, la periodo sub John frontigis nin al apartaj defioj. Tamen li juste kaj lerte prezidis. Sub lia prezido la asocio gajnis pli junan kuratoraron, restis finance sekura, kaj postvivis la tragedian malaperon de homo – David Kelso – al multaj tre kara.

Joyce Bunting prave diris: 'Kiel bonŝancaj ni estas, havante John Wells kiel prezidanton.' Mi povas tamen ĝisdatigi: 'Kiel bonŝancaj ni estas, havante John Wells kiel honoran prezidanton' – ĉar post naŭjara prezidanteco John lastatempe konsentis fariĝi honora prezidanto de la asocio.

Gratulon kaj dankon!

Bildo

Tim Owen estas membro de la administra komitato de EAB kaj honora sekretario de la asocio. Li volas danki al interalie Joyce Bunting, Clare Hunter kaj Geoffrey Greatrex, kiuj kontribuis al tiu ĉi artikolo.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2013.

<<  [975]  >>