Rekte al la artikolo

Redaktore

<<  [975]  >>

Paul Gubbins

Kiel nove elektita prezidanto de Esperanto-Asocio de Britio (dankon pro via subteno!) mi iniciĝis, por tiel diri, dum mia unua komitatkunsido en junio ĉe Esperanto House en Barlastono.

Kia iniciĝo! Tagordo pritraktanta plej diversajn aferojn: rilatojn kun la loka konsilantaro, membraron, edukadon kaj esploradon, kursojn, financojn, kongresojn, la bibliotekon, eksterajn rilatojn kaj publicon, ktp. Kaj ĉio ĉi dum tuta semajnfino.

Frapis min la profesieco, la diligenteco kaj la entuziasmo de tiuj komitatanoj, kiujn vi elektis por servi la asocion, kaj kiuj pacience kaj bonhumore respondis al la demandoj de la novulo, de la inicato. Se tiu nur unu aferon lernis, jen ĝi: nia asocio similas al glacimonto, kies supron ni vidas, foje nekonsciante pri la subsurfaca maso, kiu subtenas la evidentajn konturojn. Ĝin ni respektu kaj zorge flegu: jen la tasko de la komitato.

Planataj estas ŝanĝoj. Unu el tiuj tuŝas aferon, kiu aparte min interesas. Geoffrey Sutton, redaktoro de Update, decidis, ke post pli-malpli jardeko da redaktado alvenis la horo por ne plu pintigi sian (metaforan) krajonon ruĝan.

Al Geoffrey (fotita) ni elkore dankas pro lia laboro: li fidele alportis al britaj legantoj novaĵojn pri ne nur enlandaj sed ankaŭ eksterlandaj eventoj en Esperantujo. Dorlotitaj estas membroj de EAB pro siaj du publikaĵoj, kiuj tamen reprezentas ne sensignifan financan ŝarĝon al asocio, kies membraro, kiel tiu de multaj similaj landaj asocioj, iom post iom ŝrumpas.

Pro tio ni decidis kapti la okazon por pripensi la formaton kaj de Update kaj de La Brita Esperantisto. Diskutataj estas diversaj proponoj kaj estus sensence ilin nun surpaperigi: nenio estas decidita. Tamen, dum en la venontaj monatoj firmiĝas planoj, ankoraŭ ne tro malfruas por indiki, kiamaniere vi volas, ke evoluu la publikaĵoj de via asocio. Se vi min kontaktos (adresoj en la kolofono), mi volonte aŭdigos vian voĉon dum niaj debatoj.

Memoru: EAB apartenas ne al komitatanoj. Ĝi estas via asocio – ne nur dum kongresa jarkunsido sed tutjare. Viaj komentoj ĉiam bonvenas.


Io tute alia. Antaŭ kelkaj semajnoj mi revenis de la itala Esperanto-kongreso okazigita en montara vilaĝo apud San Remo. Ĉeestis pli ol 230 homoj el trideko da landoj. La italoj malkaŝe diras, eĉ fieras, ke ili celas etan Universalan Kongreson, kun kutimaj distraj eventoj (ekzemple kant-grupo Kapriol' kaj mirinda marionetisto, Christoph Frank, el Germanujo) plus prelegoj, lingvokursoj, ekskursoj, kaj multo alia.

Jam en la paĝoj de LBE mi prihimnis la buntecon de itala nacia kongreso: mi do ripetas, ke vere valoros partopreni.

Kaj de varma itala somero al frosta brita vintro: proksimiĝas la sezono por sidi ĉehejme kun esperanta libro. En ĉi tiu numero de LBE vi trovos du libro- recenzojn, kiuj espereble tiklos vian legemon. Se la libroj ĉi tie ne allogas, la libroservo de EAB proponas multajn aliajn laŭ ĉies gusto.

Faru (antaŭ)novjaran rezolucion, ke ĉi-vintron vi aĉetos kaj legos almenaŭ unu esperantan libron. Kun, evidente, La Brita Esperantisto.

PPG

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2013.

<<  [975]  >>