Rekte al la artikolo

Recenzaro

<<  [974]  >>

Paul Gubbins

Pri homoj kaj verkoj. Eseoj pri la Esperanto-kulturo. Red. Michela Lipari kaj Humphrey Tonkin, kun postparolo de Nicola Minnaja. Roterdamo: UEA, 2012, 143 paĝoj. ISBN 9789290171164.

Trevor Steele. Paradizo ŝtelita. Antverpeno: FEL, 2012, 336 paĝoj. ISBN 978 90 77066 49 2.

Petro Desmet kaj Jozefo Horvarth. Bildvortaro en Esperanto. Antverpeno: FEL, 2012, 800 paĝoj. ISBN 978 9077066 48.

Pri homoj kaj verkoj

Bildo

Ĉi tiu esearo enhavas 11 priliteraturajn studaĵojn premiitajn en la belartaj konkursoj de Universala Esperanto-Asocio (UEA). Inter ili troviĝas du verkitaj de britoj: Geoffrey Sutton ('Pri la periodoj de la Esperanta literaturo' [2007]) kaj Krys Ungar (nun Williams) ('Ĝoje sonu mia kanto: La vivo kaj verko de Marie Hankel' [1990]).

La titoloj de la du britaj kontribuaĵoj trafe resumas la gamon de la esearo. Ĉirkaŭ triono el la eseoj pritraktas ĝeneralajn literaturajn temojn (ekzemple la sutton-aĵo); ĉirkaŭ du trionoj specifajn verkojn aŭ aŭtorojn (ekzemple la ungaraĵo). Facile do imageblas, ke la ordinara, meza esperantisto (se entute tia ekzistas), sen apartaj intereso aŭ konoj pri la verda literaturo, rapide perdiĝos en la pli fakaj studaĵoj.

Pro tio, eseo pri Miguel Fernández (de Gonçalo Neves: 'La lirika itinero de Miguel Fernández' [1995]) unuavide ne allogos tiun, kiu ne konas la verkaron de Fernández aŭ kiu eĉ ne pri la poeto aŭdis. Aliflanke, kaj tio validas por preskaŭ ĉiuj eseoj, ili enhavas sufiĉe da tekstaj eltiraĵoj por helpi al la plej hezitema aŭ literature virga leganto ekorientiĝi en eventuale fremda beletra mondo.

Tamen tuj alireblas la ĝeneralaj eseoj, ekzemple tiu de Eva Tófalvy ('Rolo de la persona faktoro en la Esperanta literaturo: la verkisto' [1981]) aŭ de Lena Karpunina ('Ni ne entombigu niajn literaturajn trezorojn: kelkaj pensoj pri Esperanto-literaturo, ĝiaj legantoj kaj eldonejoj' [2009]). Ili prezentas oportunajn deirpunktojn por pli esplori la literaturon de Esperanto – dum la tuta esearo pledas ja (se paŭsi la vorton de Karpunina) por ĝin ne entombigi.

Jen do volumeto eventuale ne por unuaside tralegi (krom se vi estas vera literaturo-amanto) sed por iam-tiam frandeti inter legado de aliaj esperantaj verkoj. Ĉiaokaze gratulindas kaj UEA kaj la redaktoroj, ke ili pretas kribri kaj reaperigi premiitaĵojn en la belartaj konkursoj. Jen la vico de la branĉo 'eseo': ĉu vanas esperi, ke sekvos aliaj duonforgesitaj premiitaĵoj el aliaj branĉoj?

Paradizo ŝtelita

Bildo

La aŭstraliano Trevor Steele estas unu el la plej fekundaj romanistoj – se ne nuntempe la plej fekunda – en Esperantujo. En 2010 aperis romano Flugi kun kakatuoj kun aŭstralia fono: sekvis du jarojn poste Paradizo ŝtelita kun samkontinenta temaro.

Pivotas la intrigo ĉirkaŭ George Augustus Robinson, kiu vivis inter 1791 kaj 1866, kaj liaj klopodoj 'protekti' la lastajn aborigenojn sur la insulo Tasmanio. Tamen ne pri ia historia sekaĵo temas: la leganto sekvas la ambiciojn de Robinson proksimiĝi al la restantaj aborigenoj, lerni ilian lingvon, esti akceptata de la triboj, kaj fine ilin konduki for de iliaj praaj teritorioj al la supozata sekureco de insulo neloĝata de blankuloj.

Tamen ĉu anĝelo aŭ diablo? Ĉu, kiel Robinson mem diras, 'miaj motivoj estas bonaj … [kaj] mi volas protekti miajn homgefratojn kontraŭ la kruela sorto kiun deziras al ili la blankaj kanajloj' (p.109), aŭ ĉu li estas 'unu el la grandaj ĉarlatanoj de nia epoko' (p.122), kiel opinias unu el liaj kritikantoj?

Fine evidentas, kie kuŝas la vero … kaj la leganto decidu, ĉu eblas paroli pri genocido, malgraŭ aŭ spite al la belaj kaj eĉ humanaj vortoj elfluantaj el la kolonia oficejo en Londono.

La romano estas verkata kaj de la vidpunkto de Robinson kaj de la vidpunkto de tiuj, kiuj lin konas, komisias aŭ prikomentas. Al tiuj ĉi saltoj kutimiĝas la leganto – eĉ se foje ne klaras, kial la diversaj sekcioj disdividiĝas jen per nova ĉapitro, jen per parto de blanka paĝo, jen per ^^^^-simbolo. Cetere, paĝon 78, ŝajne mankas divido. La paĝoj 270–267 (jes, tiel) aperas en mia ekzemplero en inversa ordo.

La romano, glate legebla, fidelas al 'normala', zamenhofa lingvo-uzo. Tial eblas rekomendi ĝin kaj al spertaj esperantistoj kaj al malpli spertaj dezirantaj ekpaŝi en esperantan literaturon.

Se en 2013 vi ankoraŭ ne aĉetis – aŭ legis – esperantan romanon, jen bona komenco.

Bildvortaro de Esperanto

Bildo

La aŭtoroj de la nova Bildvortaro en Esperanto prave agnoskas sian ŝuldon al Rüdiger Eichholz, kiu esperantigis la germanan Duden-bildvortaron. Ankaŭ la nova esperanta versio klare montras per la bildoj siajn germanajn originojn: ekzemple en la sekcio pri fervojoj montriĝas germanaj signaloj, germana ICE-vagonaro, kaj metroa trajno kun celstacio Hauptbahnhof.

Tamen finfine trajno estas trajno (aŭ vagonaro vagonaro) kaj ne multe gravas la specifeco de la bildoj. Tiuj helpas simple identigi la koncernan aĵon kaj trovi terminon por ĝin priskribi.

Kiel avertas la aŭtoroj en sia enkonduko, enestas en la nova eldono – kiel atendite – multaj novaj vortoj, aparte ekzemple pri vestaĵoj. Evidente, modoj ŝanĝiĝas. Pro tio, tamen, ili konsilas ne forĵeti la malnovan version de la bildvortaro, ĉar tie troveblas vestaĵoj (kaj ne nur) spegulantaj pli fruajn epokojn. Kaj, kiu scias, se vi verkos aŭ tradukos pri – ni diru – la 1950-aj jaroj, certe vi bezonos terminojn ne plu aktualajn sed troveblajn en la pli frua versio.

Do, laŭ la aŭtoroj: 'Ne forĵetu la antaŭan eldonon, ĉar unu komplementas la alian (malpli ol kvarono el la terminoj estas komuna!). Se Napoleono ja mortis … oni tamen ankoraŭ bezonas lian nomon por paroli pri li!' (p.8).

Apenaŭ imageblas verki en Esperanto sen la bildvortaro sur apuda breto. Pluso: ĝi posedas propran retejon, ĉe kiu aperos aldonoj kaj korektoj. Kaj jen io por masoĥistoj: vi povos malfermi ie ajn la bildvortaron, kovri la vortolistojn kaj, rigardante la bildojn, lingve testi vin por helpi enkapigi la plej obskurajn terminojn en la lingvo.

Do … ĝuu!

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2013.

<<  [974]  >>