Rekte al la artikolo

La arbo de espero

<<  [974]  >>

Joyce Bunting

Dum pli ol 25 jaroj mi korespondas kun japana esperantistino. La 11-an de marto, 2011, tertremo frapis apud Fukuŝima en Japanujo. Mi retmesaĝis al ŝi: 'Kara Tatsumi, mi maltrankviliĝas. Ĉu ĉio estas en ordo ĉe vi?'

'Jes,' ŝi respondis, 'mi ne loĝas apud la epicentro. Tamen mi sentis la tertremon, kaj libroj falis de sur bretoj en mia hejmo.'

La cunamo, kiu sekvis la tertremon, inundis multajn apudmarajn urbojn kaj atomcentralojn. Poste ŝi skribis: 'Postŝokoj skuas la grundon ĉiutage. Oni malŝaltas elektron dum kelkaj horoj tra Japanujo. Ni devas dividi kaj ŝpari.'

Tio frapis min. Ĉu en Britujo oni farus same?

En televido kaj reto mi spektis la terurajn okazaĵojn. Tatsumi klarigis kelkajn nekredeblajn aferojn: foje mirindan eskapon, heroan agon, korŝiran perdon. Oni miru pri la bona sinteno de japanoj post la katastrofo: digna, sindonema, honesta, ordema.

Kiel arbo-amanto, mi lernis kun malĝojo pri detruo de antikva arbaro ĉe Rikuzen-Takata, en prefektujo Iwate. Tiu estis loko en norda Japanujo konata kiel Takat-Matsubura, kie ĉirkaŭ 70 000 pinarboj kreskis laŭ 2km apud marbordo. Oni plantis antaŭ 270 jaroj por protekti la kampojn kontraŭ salo kaj sablo.

Sed la marondo, kiu enruliĝis post la tertremo, estis preskaŭ 9m alta, kaj forviŝis la teron, kie staris la arbaro, kune kun 3000 konstruaĵoj en la urbego. Restis nur unu sola pinarbo. Ĝi alprenis simbolan signifon por la japana popolo. Ili nomis ĝin 'La arbo de espero' kaj ili promesis regeneri la ĉirkaŭan arbaron.

'Ni prenis etan greftaĵon, por sekurigi la heredaĵon de la pinarbo, diris loka proparolanto. Ni ankaŭ kolektis konusojn de la arbo kun semoj por bredi ĝiajn posteulojn.'

Bedaŭrinde eniris la grundon salakvo kaj evidentiĝis, ke la lasta pinarbo ne postvivos. En septembro pasintjare oni tranĉis en tri partojn la arbon, 19m alta, kaj transportis ĝin 600km per ŝarĝaŭto al segejo.

Tie oni tranĉis ĝin en naŭ sekciojn, forigis la koron kaj konservis la trunkon. Laŭ planoj, la arbo reiros en februaro ĉijare al sia devenloko ĉe Rikuzen-Takata, kie oni rekonstruos ĝin kun interna karbona fosto por ĝin teni vertikala. Kaj el la semoj de la lasta pinarbo jam ĝermas arbidoj, kiuj iam fariĝos nova arbaro.

Iomete sude de Rikuzen-Takata, en la urbo Kerennuma, malgranda pinarbo ekkreskas tra frakasita betono. Ne longe for de alia forviŝita pinarbaro, la arbido sin ŝovas supren, meze de detruitaj konstruaĵoj. Homoj multe miras pri la arbido. 'Ĝi ankoraŭ estas malgranda, sed faras sian eblon,' diris tiea loĝanto. 'Estas iel kuraĝiga.'

La registaro proponas disdoni memormonerojn al tiuj, kiuj investas monon dum 10 jaroj por rekonstrui Japanujon. La unuaj arĝenta monero (1000 enoj) kaj ora monero (10 000) simbole bildigas la lastan pinarbon, la arbon de espero.

Notindas, cetere, ke la japana esperantisto HORI Jasuo verkis interretan taglibron, kiun Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) poste eldonis sub la titolo 'Tertrema katastrofo de Japanio 2011 – Taglibro'. Ĝi haveblas de la libroservoj de EAB aŭ UEA.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2013.

<<  [974]  >>