Rekte al la artikolo

Cigana lernejo

<<  [974]  >>

Frances Eason

La eventoj en la suba rakonto okazis dum la 1980-aj jaroj.

Du el miaj konatinoj de la vagada klubo lanĉis lernejon por ciganaj infanoj. Ĉar mi povis konduki aŭtobuseton kaj estis instruistino, ili petis, ke mi aliĝu al la projekto. Ili bezonis iun por veturigi la infanojn inter la ciganejo al la lernejo per la aŭtobuseto.

Ni luis ĉambron ĉe loka komunumejo. La irlandaj tiel nomataj vojaĝantoj estis emocie tre dorlotitaj, kaj amindaj, sed neniel disciplinitaj. Kiam mi kondukis ilin al la naĝejo, mi unue devis ilin senarmi kaj poste lavigi antaŭ ol naĝi.

Kiam mi kondukis ilin en la aŭtobuseto, ili batis min per bastonetoj aŭ grimpis sur la tegmento. Ili funkciigis la rapidumon, ne uzante la kluĉilon. Ofte ili batis unu la alian treege kruele.

La aliaj virinoj penis paroli, rezoni aŭ subaĉeti ilin. Tio malofte sukcesis. Kutime mi tiam rapide akcelis kaj poste subite bremsis, sufiĉe por ilin faligi. Ili baldaŭ forgesis siajn batalojn kaj trankvile eksidis.

La edukada instanco ordonis, ke ni uzu specialajn legolibrojn por ciganaj infanoj. Tiuj tamen preferis normalajn legolibrojn, ekzemple Peter and Jane. Ili lernis rapide. La senkostaj manĝoj plaĉis al ili.

Estis interesa tempo en mia vivo.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2013.

<<  [974]  >>