Rekte al la artikolo

Babile

<<  [973]  >>

Paul Gubbins

Lingvo-ekzerco: traduku Esperanten!

En mallumaj anguloj de la interreto trovas nia fidela LBE-korespondanto Hilary Chapman la plej bizarajn legajojn. Ce retejo 'Home Business Blogs' (2012-03-10) li malkovris jenon (sed ne legu, se vi volas protekti vin kontrau Esperanto, kiu, kiel konjektas Hilary, estas elmetita al ia tradukilo).

Sub titolo 'Great Escape Dates' (vidu sube!) ni legas: 'Sinjorinoj, plano "ciuj knabinoj vojagoj" kaj metu kune grupo de unuopaj virinoj membroj de EscapeDates kiuj eble satus preni luksaj banurbo ferioj en Kostariko au ceesti ina retoj konferenco en Londono. Au, viroj, plani "ciuj infanoj vojago" kaj iri fisi salmo en Alasko, au aligi al humanitara grupo kun sociaj intencoj por plibonigi la kondicojn en malgranda areo de la mondo…' ktp.

Frapis min la invito plani 'ciuj infanoj vojago'… ĉu perversiulo-vojaĝo por seksatenci gejunulojn en foraj landoj? Mi esperas, ke ne. Ĉiaokaze la maŝine tradukita lingvo prezentas belan kluban ekzercon: kiel home traduki en belan Esperanton? Jen la fonto, parenteze, se vi volas pli legi.

Kaj pardonu la malbonan lingvaĵon en periodaĵo, kiu provas ĉiam bone lingvumi.

Kaj simile… finfine Esperanto 'adoltiĝis'!

Brian Barker rimarkis, ke per 'Google-translate' oni komencis spami per Esperanto. Sendube, se pruvon vi serĉis por montri, ke Esperanto estas matura, plenkreskinta, ĉiutaga lingvo, necesas ne plu serĉi. Brian plusendis mesaĝon senditan la 11-an de marto kredeble de Barclarys [tiel] Ligo Lotto Oficejo. Legeblas:

Sir / Madam,

Ni plezure informas vin pri la rezulto de la Loterio Gajnantoj Internacia Programoj tenis je la 11a de marto, 2012. Via retpoŝta adreso ligita bileton nombro 27522465896-6453 kun seria numero 3772-554 tiris bonŝanca nombroj 7-14-18-23-31-45 kiu konsekvence venkis en la 2a kategorio, vi do estis aprobita por bulo sumo salajro de £ 5,000,000.00 (Kvin Million Granda brita Pounds Sterling).

Kaj poste:

Por sekureco celo kaj klareco, ni konsilas ke vi plenumu vian wining informojn konfidencajn ĝis via aserto estis procesitaj kaj via mono transdonis al vi. Ĉi tiu estas parto de nia sekureco protokolo por eviti duoblan asertante, injustificada misuzo de tiu programo per kelkaj partoprenantoj kaj ni ne riskos por ajna perdo de fundoj de via fino.

Do – plia kluba ekzerco por forigi ĉiun 'injustificada misuzo' kaj krei belan Esperanto- tekston el originalo, kiu fakte, malgraŭ misoj, vere ne malbonas kaj plejparte kompreneblas.

Dankon al Brian pro la atentigo – kaj dankon al la spamistoj, kiuj tiel agnoskas la potencialon de nia lingvo. Ĉu tiel la fina venko?

Esperanto 'adoltiĝis' plu

Denove dankon al Brian Barker pro plia indiko pri la iom-post-ioma 'maturiĝo' de Esperanto: la usona FBI permesas ĉe sia blogo traduki en (gramatike iom mankohavan) Esperanton. Vidu:

You may have noticed the new 'Select Language' drop-down menu in the upper right corner of every page on the FBI website. This feature, programmed into our site using a free application programming interface from Google, enables you to translate any standard webpage (not pdfs) into more than 50 different languages.

Kaj jen la rezulto:

Vi eble rimarkis la novan 'Select Language' falmenuo en la supra dekstra angulo de ĉiu paĝo en la FBI retejo. Ĉi tiu karakterizaĵo, planita en nia retejo uzante libera apliko programado interfaco de Google, permesas al vi traduki iu normo retpaĝo (ne PDFs) en pli ol 50 diversaj lingvoj.'

Do, unue FBI. Ĉu baldaŭ Scotland Yard? Sed ĉu la koncernaj detektivoj trovos la erarojn en la esperanta versio?

Granda eskapo…

En aprilo mi eskapis dum kelkaj tagoj al Venecio. Reveninte, mi aldonis recenzojn pri la hoteloj, la vidindaĵoj, al la retejo Trip Advisor. Mi uzas ne tro obskuran pseŭdonimon: mr.esperanto. Ok tagojn post mia reveno, Trip Advisor informis, ke jam 1275 homoj miajn komentojn legis. Pri la recenzoj mi ne aparte fieras (se mi povas iel asisti al vojaĝonto, bone) – male, tamen, pri la fakto, ke tiom da homoj almenaŭ fluge la vorton 'Esperanto' renkontis.

Centjaraĝa…

… fariĝis la 8-an de majo la angladevena aŭstraliano Arthur Oliver. Informas Trevor Steele, ke la centjarulo estis la bofilo de Tajni Goldsmith, edzo de Eileen, kiuj dum multaj jaroj laboris por Esperanto Publishing Company.

La aŭstralianoj deziras kunmeti informojn pri Arthur Oliver kaj estus dankaj, se iu povus – eventuale per fotoj – helpi: kontaktu la EAB-oficejon en Barlastono, kiu plusendos al Aŭstralio.

Intertempe – gratulojn el Britujo al nia aŭstraliana samideano!

Gratulojn al…

Susan Badham, Jack Warren kaj Hilary Chapman, kiuj ricevis premiojn en la ĉiujara konkurso por la plej bonaj artikoloj en EAB-publikaĵoj (la retejo, Update, kaj La Brita Esperantisto). La nomoj de la gajnintoj – kiuj ricevis monpremiojn – estas anoncitaj dum la kongreso en Edinburgo. Juĝis la konkurson Ed Robertson, redaktoro de Esperanto en Skotlando. Restas tempo por kontribui al la publikaĵoj… kaj eble vi estos premiita en 2013!

kaj al…

Bildo

Hilary Chapman, alelektita al la urba magistrato en Conwy, Kimrujo, dum la lokaj balotoj en majo. El ses kanditatoj li gajnis duan lokon… ĉu do la sola Esperanto-parolanta magistratano en la lando?

kaj al…

Peter Oliver, kies desegnaĵo pri la 125-jariĝo de Esperanto aperis sur poŝtmarkoj de Finnujo, Japanujo, Nederlando, kaj Malajzio (kaj vidu ĉi-sube por alia 'poŝtmarko'-novaĵo!).

kaj al …

d-ro Michael Seaton, membro de la administra komitato de EAB, kies scienca kontribuaĵo al la revuo Journal of Physics estas pritaksita unu el la plej elstaraj artikoloj tie publikigita en la jaro 2011. Nu… kie kaj kiam aperos esperanta versio?

Kaj gratulojn de…

… la aŭtokompanio BMW, kiu anoncis al la mondo: 'Feliĉan Naskotagonn! MINI gratulas Esperanto en la 125 datreveno.' La kompanio atentigis, ke kaj MINI (ankaŭ la originala Mini) kaj Esperanto fariĝis mondaj fenomenoj. Espereble BMW pli prizorgas la kvaliton de siaj aŭtoj ol la gramatikon de Esperanto. Dankon al Hilary Chapman pro la originala BMW-komunikaĵo.

Batita, ne mordita

Pardonu min, se mi ĉiam revenas en tiu ĉi rubriko al la fakto, ke ne ĉiu scipovas la anglan. Eĉ ne interpretistoj, ŝajne. Laŭ raporto en la reta versio de Law Gazette (2012-04- 19), fuŝita interpretado kolapsigis jurproceson en Londono (kontraŭ kosto al impostopagantoj de £25 000), kiam interpretisto el la rumana konfuzis 'bitten' kaj 'beaten'. La kazo ne unikas: pli kaj pli plendas juristoj pro buĝetaj tranĉoj en la interpretado-servo kaj pro la transdono de la koncerna kontrakto al malpli kosta, privata organizaĵo.

Dankon al Tim Owen pro la ligo al la retejo.

La Babelaj Ludoj

Raportis The Observer (2012-07-15), ke, kadre de la sekureco-fiasko antaŭ la londonaj Pikaj, pardonu, Olimpikaj Ludoj, almenaŭ kelkaj gardistoj (nur minimume trejnitaj de la privata kompanio G4S) nur minimume regos la anglan. Do ora medalo por G4S… aŭ, se nenia medalo, certe multe da oro (danke al vi kaj mi, do impostpagantoj) en kompaniaj kofroj!

La Olimp(ik)aj Ludoj

Informas Hilary Chapman, ke antaŭ la Olimpikaj Ludoj okazintaj en Londono en 1948 la brita poŝtoficejo konsideris diversajn desegnaĵojn por specialaj poŝtmarkoj. Inter la proponitaj desegnaĵoj troveblas digne eleganta specimeno (bedaŭrinde ne akceptita) kun la esperantaj vortoj Olimpaj Ludoj. Ĉu hazarde iu scias, kiu desegnis la poŝtmarkon kaj ĝin proponis al la koncernaj instancoj?

Bildo

© Royal Mail Group Ltd 2012, courtesy of The British Postal Museum & Archive

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2012.

<<  [973]  >>