Rekte al la artikolo

Postkongresaj pensoj

<<  [973]  >>

Paul Gubbins

Memorigis min dum la kunkongreso (brita kaj skota) en Edinburgo mia Monato-kunlaboranto Girvan McKay, ke en la jaroj antaŭ sia morto la poeto, eseisto kaj elstara Esperanto-stilisto Reto Rossetti iom deprimiĝis kaj seniluziiĝis pri la estonteco de Esperanto.

Evidente: kompatinda Reto konatiĝis kun mia freŝbakita esperanta mio, legis – kaj kritikis – fruajn kontribuaĵojn miajn aperintajn en Monato (en mia Esperanto-generacio mi ne estis la sola, tamen, kiu ricevis foje vorto-vipadon de Reto), kaj pro tio kontemplis kun apenaŭ kaŝita hororo estontecon senesperan por sia amata kaj kara lingvo.

Ho, Reto… se vi estus povinta ĉeesti la kunkongreson en la skota ĉefurbo Edinburgo! Vi estus vidinta, kara homo, ke la estonteco de la movado en Britujo kuŝas en kapablaj kaj kompentaj kaj ja junaj manoj. Jen Tim Owen kaj Clare Hunter – ambaŭ reelektitaj nem. con. al la administra komitato de Esperanto-Asocio de Britio: paro, kiu laboras – ne, laboregegas – por sukcesigi Esperanton en nia lando (kaj videblas eĉ ne unu sola griza haro).

Bildo

Ed Robertson kaj Marteno Miniĥ.

(Pli granda bildo)

Jen elstara prelego de Marteno Miniĥ – vive kaj verve kaj verde li prelegis pri reformoj en la lingvo, pri slangaĵoj, kaj similaj aferoj. Nu, ne necesas konsenti kun ĉio, na kio (ĉu tiel?) li diris (sendube Reto estus la unua por proponi postprelegajn komentojn…), sed, diable, kia impona preleganto! Kaj mi ne scias, kiom da jaroj li havas: egale… tamen mi supozas, ke mi povus, teorie, esti lia avo. Ĉiaokaze jen noto al organizantoj de venontaj kongresoj: nepre lin nun mendu!

Kaj muziko – se nur miaj fingroj tiom flekseblus kiom surklave tiuj de la juna pianludanta Bethoveno-interpretisto Francesco Maurelli aŭ ĉirkaŭkorde tiuj de la juna gitarludanto Rob Hawkins, kies versio de La Espero eligis malantaŭ mi flustritan komenton: 'Nu… multe pli bona ol la originalo.'

Do, Reto, kie ajn vi (mal)estas, ne maltrankviliĝu. Sekura estas la estonteco de Esperanto: eble montras sin la talento alimaniere ol en via epoko, sed ĝi ne mankas. Do ne senesperu!

Kaj mi eĉ ne ĝis nun laŭdis la pli – ni diru – establitajn figurojn en la Esperanto-movado, kiuj tiom riĉigis jam riĉan kongreson. Aparte István Ertl, kiu tri fojojn pensige prelegis (kiom ekspluatas la skotoj siajn viktimojn!) pri interalie beletra traduko, Esperanto kaj Eŭropa Unio, kaj finvenkismo, raŭmismo kaj lingvaj rajtoj. Ankaŭ la tute humuristo-malgraŭ-si Jakvo Schram, lastatempe eskapinta el la konstantaj kvereloj ene de Sennacieca Asocio Tutmonda al la konstantaj kvereloj ene de la neŭtrala Esperanto-mondo. Bonvenon, Jakvo… kiom vi nin ridigis!

Aparte, mi diru, kiam Rolf Fantom prezidis sukcesan kaj amuzan tiel nomatan komedio-kvizon. Elmetata al la perversiaĵoj de britaj radio- kaj televido-programoj (kiel Just a MinuteThe News Quiz) estis ĵurio konsistanta el Ertl, Schram, Miniĥ kaj la tre helpema Gražina Opulskiene (si gvidis dumkongresan komencanto-rondon). Humuri en nacia lingvo neniel facilas; des pli malfacile en ies dua au tria lingvo (kaj aparte laŭ brita maniero).

Do – jen ekzemplo – enmetu la mankantan vorton en artikolo-titolon cerpitan el Update. 'Bonega –––––––– en Aylesford.' 'Seksumado' proponis – se mi ne eraras – Miniĥ. Jes, ja… gloran estontecon en Esperantujo havos li. Aŭ – kion ne diri dum jarkunsido de EAB? Nu… poŝtkartajn respondojn, mi petas, al la redaktoro de La Brita Esperantisto (kiu ne promesas ilin publikigi).

Ĝuindis ankaŭ eksterkongresejaj aranĝoj. Vizito al la skota parlamento, kun ĉiĉerono Alasdair MacCaluim, longe restos en la memoro. Ĉie ŝildoj en la skotgaela lingvo – sed laŭ nia ĉiĉerono nur unu deputito uzas la lingvon – kaj mankanta apostrofo ĉe anglalingva ŝildo ('Members Entrance' – tiel). Evidente, ĉe la parlamento, la skotoj jam prifajfis la anglan kaj pretigas sin por glora kaj sendependa skotgaela estonteco. Same memorindis la bankedo – gaja, ridoplena etoso kun malnovaj kaj novaj amikoj, bona manĝaĵo kaj aparte trinkinda biero.

Sendube estas tiuj, kies nomojn mi ne menciis en tiu ĉi tuj postkongresa raporto – verkita, fakte, en Haymarket, Carstairs, Carlisle, Preston, Wigan kaj Crewe (sed ne samtempe), do en hejmenrevenanta vagonaro. Tiuj, kiuj kolere siajn nomojn ne trovas, versajne tuj malabonos na La Brita Esperantisto (dankon, sed nedankon, Marteno: ni vokos vin…). Sed ne malabonu… ĉeestu kaj partoprenu la venontan kongreson en Ramsgate (Virŝafopordo, se vi vere insistas), kaj eble post la tiea kongreso, jes, ankaŭ vi vidos vian nomon inter la kovriloj de nia kara revuo.

Do, se la nomojn de Hju Rid, Ed Robertson, Mia Casey, Pebbles Pepperpot (ne demandu: vidu la kongresan libron) kaj sendube aliaj, kiuj helpis realigi agrablan kongreson, vi ne ĉi-supre trovis, mi petas pardonon. Tro da bankeda biero, versajne.

P.S. Aldonas Pebbles Pepperpot: 'Por eviti konfuzon (ha!) nepras klarigi, ke la dufoje supre uzata na apartenas al reformpropono por anstataŭi la ĉiam problema akuzativo, pardonu, probleman akuzativon, pardonu denove, na problema akuzativo.' Marteno M volonte respondos na pliaj demandoj… tutcerte ne na mi.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2012.

<<  [973]  >>