Rekte al la artikolo

Nova dorlotbesto

<<  [973]  >>

Joyce Bunting

Plaĉis raporto pri vespoj aperinta en La Brita Esperantisto 972 (printempon 2012) el la plumo de Joyce Bunting. Jen nova de la sama aŭtoro, kiu same pritraktas la naturan mondon.

Ne ĉiutage oni akiras novan dorlotbeston. Sed mi, ekvidante ĝin en ĝardeno de Andreo, tuj estis ravita pro la bela haŭto.

'Ĉu mi rajtas forpreni la beston?' mi demandis.

'Volonte,' li diris. 'Mi tute ne deziras.'

Tiel mi ricevis la novan dorlotbeston, kiu dum mallonga tempo kontente vivis ĉe mi en vitra ujo.

Ĝi postulis malmultan prizorgon, nur de tempo al tempo freŝan manĝon kaj purigadon de la loĝejo. Ĝi estis tute silenta, ne odoris, ĝenis neniun, ne mordis, ne gratis. Ĝiaj movoj estis malrapidaj kaj graciaj. Ĝia aspekto estis al mi neordinare bela. Mi ne sciis, ĉu temas pri vira aŭ ina besto, sed tio al mi ne gravis. Genro ne ĝenis la dorlotbeston, ĉar ĝi loĝis sola.

Mi montris al amikino Mira, kiu zorge rigardis tra la vitro. 'Kia ĉarma etulo! Mi neniam vidis ion similan,' ŝi diris. 'Hej, vidu, ĝi vespermanĝas.'

La haŭto de la estaĵo, kiu tiel sorĉis nin, estis tute senhara, palverda, kun nigraj kaj flavaj punktoj en artisme verkita desegno. La korpo estis longa je 45mm kaj preskaŭ samdika kiel skribilo. Ĝi havis ses etajn piedojn en paroj malantaŭ la kapo, kaj ok kusenpiedojn antaŭ la postaĵo. Raŭpo ĝi estis. Jes, sed kiaspeca?

Mi serĉis en konsultlibroj kaj interreto. Jen ĝi – raŭpo verbasko-noktopapilia, aŭ mullein moth (Cucullia verbasci). La manĝoplantoj estas ĉefe verbasko aŭ budleo.

Mia amiko Andreo kreskigas plurajn verbasko-plantojn en sia ĝardeno. Kiam mi reiris por peti freŝajn foliojn, mi rimarkis, ke multaj folioj montris grandajn truojn. Ne surprizis lerni, ke hortikulturistoj traktas verbasko-noktopapilion kiel insekton malutilan. Ĝi povas manĝi ĉiujn foliojn de planto – kun helpo de siaj gefratoj, kompreneble.

Certe, mia eta dorlotbesto havis bonan apetiton. Al mi estis mirinde, kiel verda folio post nelonga tempo fariĝis skeleto, dum la raŭpo iĝis pli kaj pli pompa. Nu, mi cerbumis, kio okazos, kiam la raŭpo estos plenkreska? Plaĉus al mi spekti, dum ĝi fariĝas krizalido, kaj poste atendi la eliron de matura noktopapilio.

Ha! Jen la problemo, ĉar tiaj raŭpoj ŝatas subgrunde pupiĝi. Ĉu mi tiucele metu sablon en la vitroskatolon? Se jes, kiom kaj kiam? Kiel mi rekonu la momenton, kiam la raŭpo estos preta pupiĝi? Eble mia dorlotbesto iamaniere pretecon signalos.

Antaŭ jaroj, mi observis grandan brilkoloran sfingo-raŭpon (hawkmoth), kiu energie rampis trans la gazonon, serĉante lokon en la tero. En tiu somero, la grundo estis seka kaj malmola – maloportunan momenton ĝi elektis por pupiĝi.

Sed atendu! Laŭ informo, verbasko-noktopapilio povus resti en la grundo kiel krizalido ĝis kvin jaroj. Kvin jaroj? Mi estas maljunulo kaj eble ne vivos tiom longe. Aŭ mi fariĝos forgesema kaj perdos la ujon. Aŭ helpema persono forĵetos la vitroskatolon. Aŭ mia edzo malplenigos ĝin por trempi farbobroson. Ho ve! Mi povus skribi inform-etikedon, sed ĉu la skribaĵo estus legebla post kvin jaroj?

Kia problemo! Mi adoptis la raŭpon kaj respondecas nun pri ĝia estonteco. Mi decidis, ke morgaŭ mi promenos en la kamparo kaj serĉos sovaĝan verbaskoplanton. Mi konis la ĝustan lokon. Mi metos la raŭpon sub grandan folion. Poste ĝi povos laŭvole serĉi truon en la tero kaj dormi dum jaroj.

Do, mi enmetis sablon en la skatolon kaj novan folion. Tamen dum la nokto la raŭpo ne manĝis. Ĝi enterigis sin en la sablo. Mi malfruis. Post kelkaj tagoj mi fosis trueton en la ĝardeno en sovaĝa loko, kie dum la jaroj mi enterigis du hamstrojn plus kelkajn birdojn, muson, kaj vespertidon trovitajn aŭ mortigitajn de kato.

Zorge mi elverŝis krizalidon kaj sablon kaj kovris per sekaj folioj. Adiaŭ, bela raŭpo! Eble ni renkontiĝos denove, sed matura noktopapilio estas nerimarkinda kaj malofte vidata.

Ĉu mi estos malgaja sen la dorlotbesto? Ho, mi havas aliajn. Ili portas belan felon. Ili gratas, mordas, miaŭas, postulemas, kaj estas temporabaj. Sed almenaŭ ili agnoskas mian ĉeeston kaj amuzas ĉiutage. Mi ne devos atendi dum kvin jaroj por vidi movetiĝon!

Joyce Bunting estas iama kasisto de Esperanto-Asocio de Britio. Ŝi loĝas en Harpenden.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2012.

<<  [973]  >>