Rekte al la artikolo

Komparante la nekompareblan

<<  [973]  >>

Kia koincido, ke pasintjare la lingva fako de la Universitato de Liverpolo enkondukis kurson pri la vaska lingvo – kaj ke la ĉi-jara Buchanan-prelego ĉe la universitato temis ĝuste pri la vaska. Pli precize: 'La vaska kaj Esperanto: kio lerneblas, komparante la nekompareblan?'

Klere kaj klare prelegis – en la angla – profesoro Wim Jansen, el la universitato de Amsterdamo. Jen la dua fojo, ke profesoro Jansen vizitis Liverpolon: en novembro 2009 li prezentis la unuan tiean prelegon kadre de la Buchanan-fonduso, starigita de la skoto John Buchanan en la 1930-aj jaroj por subteni studadon de Esperanto.

Bildo

Profesoro Charles Forsdick, dekstre, estro de la universitata lingvo-fako, bonvenigis profesoron Jansen al la universitato.

(Pli granda bildo)

Menciinte la fonduso-fondinton John Buchanan, la renoman esperantiston kaj lingviston William Collinson (iaman profesoron pri la germana ĉe la universitato) kaj la lingviston Larry Trask, kiu dum sia kariero lekciis en Liverpolo, profesoro Jansen parolis pri la vaska, kaj ĝin komparis kun Esperanto.

Li atentigis, ke ĝis la 1970-aj jaroj la vaska posedis subevoluintan vortostokon, ke ĝia gramatiko ne facile alireblis al neparolantoj de la lingvo, kaj ke ĝi dissplitiĝis en dialektojn. Tamen provoj krei el la dialektoj novan, necese kompromisan, vaskan lingvon, grandskale sukcesis, tiel ke nun aparte junuloj lernas la lingvon, dum oble kreskis libroeldonado.

Tial proponis Jansen, ke por evoluigi lingvon necesas kaj popola volo ĝin flegi, ĝin deziri, kaj politika – kaj financa – kunteksto, en kiu ĝin subteni. Tial, ene de du generacioj, kaj surbaze de planado, eblas 'realigi miraklon' kaj krei el nova interlingvo kompletan kaj plene funkciantan lingvon. Necesas ankaŭ, ke lingvo havu sian 'mision', sian – por tiel diri – internan ideon.

Laŭ Jansen ekzistas paraleloj inter la vaska kaj Esperanto. Klare, pli facilas antaŭenigi lingvon en relative malgranda regiono, kiel la vaska… sed, se mankas unu aŭ alia nepraĵo (volo kaj kunteksto), lingvo stagnos kaj eĉ formortos. Ŝlosila, konkludis Jansen, estas planado.

La prelegon ĉeestis ĉirkaŭ 20 studentoj, pri interalie la hispana, la portugala kaj ankaŭ la vaska, kaj sesopo da esperantistoj. Sekvis trinkaĵoj kaj aliaj refreŝigaĵoj.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2012.

<<  [973]  >>