Rekte al la artikolo

Kunveno suka kaj kuka

<<  [973]  >>

Elstaris du aferoj dum la printempa kunveno de NOEF (la Nord-Okcidenta Esperanto-Federacio) en Preston: la ĉefplado kaj la deserto.

Post du-tri jaroj da sandviĉoj la federacia prezidanto, Graham Blakey, restarigis la tradicion, ke oni servu tagmanĝe lankaŝiran hotpot.

Bildo

Entuziasme prelegas Tim Owen pri sia sukoplena esperanta vivo.

(Pli granda bildo)

Do dankon al Vivienne Isherwood kaj Sheila Henderson (skotino, sed, pro ŝia helpemo, honora dumtaga NOEF-ano), kiuj certigis, ke ĉiu ricevis bonan porcion da la regiona viando- kaj terpomo-frandaĵo.

Verdire ĝi tiom bone gustis, ke iu kunvenano, kies nomon mi ne malkaŝas (mi diru simple, ke la koncernato de tempo al tempo redaktas esperantajn periodaĵojn), revenis tri fojojn – kun la permeso de la afablaj servistinoj – por plenigi sian teleron.

Same sukis la deserto: prelego de Tim Owen pri sia esperanta vivo. Tim informis, ke li konatiĝis kun Esperanto en Tuluzo [noto de la redaktoro: he had nothing to lose]; poste sukcese studis per interreta kurso gvidata de la usona UEA-ĉefdelegito, Bill Harmon, kiu kelkajn jarojn poste plene forgesis pri Tim kaj eĉ neis lian ekziston (Bill – afabla kaj simpatia homo – poste retrovis sian perditan memor-kapablon kaj pardonpetis pro la fuŝo).

Bildo

En sia jubilea jaro la reĝino – almenau portrete – ĝuas la prelegon de Tim kun, de maldesktre, Brendan Marsh kaj Jim Lawson.

(Pli granda bildo)

Sekvis renkontiĝoj kun esperantistoj en diversaj landoj, inkluzive de FESTO (Franca Esperanta Semajno Terure Organizita); skolta ĵamboreo en Britujo; instruado en la Esperanto-urbo Herzberg en Germanujo; JEB-jaroj (Junularo Esperantista Brita); drondo-sesioj, luktado por savi Wedgwood Memorial College en Barlastono; kaj lastatempe kreado de retpaĝaro por la esperanta karitata fonduso Norwich Jubilee.

Brave, Tim! Tiom da laboro ene de (relative) maltiom da jaroj. Kio enestas en la akvo en la urbo, kie vi loĝas? Aŭ ĉu iel kulpas Clare?

Ĉiaokaze nepris, post inspira kaj – pro la energio de la ul' – spiroraba prelego, refortiĝi per alia federacia tradicio: kafo, teo kaj – vi divenis – kukoj.

Dankon denove, Vivienne kaj Sheila… kaj dankon al la loka organizanto, Andrew Wheatley, la nove elektita federacia sekretario-kasisto. Andrew sekvas en la posteno Ian MacDowall, kiu dum multaj jaroj fidele kaj diligente servis la federacion.

Dankon ankaŭ al vi, Ian!

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2012.

<<  [973]  >>