Rekte al la artikolo

Kien la kanzonoj?

<<  [972]  >>

La aŭtuna kunveno de Nord-Okcidenta Esperanto-Federacio (NOEF) okazis en Ĉestro.

Bildo

En sia prelego Hilary Chapman 'vojaĝigis' federacianojn per Esperanto.

(Pli granda bildo)

Kunvenis en Ĉestro komence de oktobro dudeko da esperantistoj ne nur el Lankaŝiro kaj Ĉeŝiro sed ankaŭ el Jorkŝiro, Skotlando kaj Kimrujo – de kie vojaĝis la gastparolanto, Hilary Chapman.

Tute konvenas paroli pri 'vojaĝi', ĉar la titolo de lia memorparolado Antonia Rostron van Ess jenis: 'Vojaĝoj per Esperanto'.

Bildo

Miland Joshi kaj Geoffrey Wood diskutas la mankon de kantado dum esperantaj kunvenoj.

(Pli granda bildo)

Hilary avertis, ke li ne intencas montri turismajn bildojn pri la multaj landoj kaj urboj, kiujn li dum longa Esperanto-vivo vizitis. Male: temis ĉefe pri homoj, ĉu eminentaj kaj konataj, ĉu malpli, kiuj iel kontribuis kaj ankoraŭ kontribuas al la parola kaj la movada Esperanto-komunumoj (inter tiuj nepras distingi, laŭ Hilary, ĉar kelkaj bonaj parolantoj neniel movadumas).

Sekvis do superrigardo pri kelkaj influhavaj homoj, kies lokon en la historio de Esperanto estas sekurigita. Kaj gravas historio, memorigas Hilary: la nuna movado baziĝas sur la homoj, kaj ties kontribuaĵoj, de la pasinteco.

Bildo

Ŝajnas, ke Sheila Henderson kaj Vivienne Isherwood ĝuis la antaŭprelegan tagmanĝon.

(Pli granda bildo)

En la ĉapmana panteono interalie troviĝas esperantologoj, kiel Detlev Blanke kaj John Wells; literaturistoj, kiel William Auld, Marjorie Boulton, Raymond Schwartz kaj Spomenka Štimec; organizantoj, kiel Ivo Lapenna kaj Humphrey Tonkin. Aparte gravas la originala literaturo, insistis Hilary: ĝi pruvas la vivantecon kaj disvolviĝantan naturon de la lingvo.

Tamen li menciis ankaŭ la mom entojn, kiam li kunestis kun 'ordinaraj' esperantistoj, do familioj, amikoj, kaj membroj de Esperanto-kluboj. Tiuj, laŭ Hilary, ĝenerale pli fortas ol en Britujo. Kunvenas regule kelkdekoj da esperantistoj por babili kaj studi … sed malpli ol en la pasinteco por kunkanti.

Bildo

Servas sin ĉe la bufedo-tablo Edith Sheldrick kun, malantaŭe, Malcolm Jones, Peeter Aitai kaj Sheila Henderson.

(Pli granda bildo)

'Kantu, kantu, kamaradoj …' sed la vortoj de iam internacie konataj kanzonoj estas ne plu aŭdataj, bedaŭris Hilary. En sekva diskuto estas argu mentite, ke homoj en grupoj malpli nombraj ol en la pasinteco sentas embarason kune kanti. Raŭka, sen harmonia voĉo facile perdiĝas en granda grupo, malpli en malgranda. Do eble tial.

La NOEF-prezidanto, Graham Blakey, varme dankis Hilary pro prelego, kiu tiel malfermis la Esperanto-mondon al federacianoj. Kaj, post teo kaj kafo kaj sendube kalorioplenaj keksoj (kiuj mem sekvis sukan kaj bongustan tagmanĝon), ĉeestintoj komencis siajn proprajn vojaĝojn hejmen – ne per Esperanto, kiel Hilary, sed evidente pro Esperanto.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2012.

<<  [972]  >>