Rekte al la artikolo

La prezidanto-kandidato

<<  [972]  >>

Carys Goldy

Jen rakonto de Carys Goldy, spegulanta epokon en la Esperanto-movado esence jam pasintan, tamen amuza kaj sprita. Ĝuu!

Oni diras, ke vi kandidatiĝos por la prezidanteco de nia Esperanto societo, ĉu vere? Tio estas ja kuraĝa ago; pensu – eble oni elektos vin, kaj vi povos antaŭvidi tutan jaron da devoj, vojaĝoj, vizitoj, zorgoj, kunvenoj kaj decidoj … vere vi estos tiom okupata. Pli bone nuligu nun vian abonon al la gimnastikejo kaj vendu al alia vian fiŝkaptistan permesilon, ĉar vi certe ne havos tempon por distraĵoj.

Kompreneble, aliaflanke eble neniu voĉdonos por vi – kia embaraso, scii, ke la grupanoj elektis – preferis – tiun junulaĉon, kiu estas la sola alia kandidato. Vi konas lin … 20-jaraĝa kaj jam milionulo, kun ĉeno da amikinoj ĉirkaŭ la mondo, ĉiu super la alia petanta lin veni kaj ordigi siajn prefiksojn kaj sufiksojn, kiam li mem ankoraŭ ne povas konstati, ĉu li estas difinita artikolo aŭ nur interjekcio. Imagu, se vin li venkus? Nepenseble!

Vi diras, ke ne tiom gravas la afero? Sed sinjoro … mi opinias, ke vi plene malpravas. Oni devas tre serioze, respektoplene regardi la oficon. Kiel iu, kiu jam estis vicprezidanto dum kvin jaroj, eble mi devus rememorigi vin pri ĉiuj devoj ligitaj al ĉi tiu peza posteno. Kompreneble vi gastigos la kunvenojn en la propra hejmo, kaj provizos ĉe estantojn per la atendataj manĝetoj … ĉu vi prie parolis kun via edzino? Ankoraŭ ne? Pro la bebo – jes, jes, ŝi estas plene okupata. Ĉu tiu ankoraŭ kriegas dum dudek el dudek kvar horoj? Ne? Nur dek ok horoj nun? Nu, tio estas ja pliboniĝo … oni esperas nur, ke la kunvenoj koincidos kun la trankvilaj periodoj – ha, ha – nu, se vi havus katon, kiel mi, vi povus simple ĵeti ĝin eksteren. Tion oni verŝajne ne faras kun bebo – kvankam estos sendube unu-du membroj, kiuj pripensus la ideon.

Vere oni bezonas diplomatecon, bonan administradan lertecon kaj efikan megafonon por sukcesi kiel prezidanto de nia societo kun ĝia amaso da diversaj stranguloj … maljuna s-ino Velkado ekzemple – vi memoras pri ŝi – ŝi, kiu ĉiam trinkas unu troan glason da ŝereo, antaŭ ol ŝi alvenas al la kunvenoj, kaj rakontas tiujn nedecajn ŝercojn, kiujn neniu komprenas, kaj tiam falas el sia brakseĝo sur la plankon, ridante. Estas kompreneble via tasko ŝin levi kaj senpolvigi.

Kaj Lordino Lavenda Lanaĵo, kiu trikas senhalte dum ĉiu kunveno, kaj ĉiam alportas tiun malbonodoran Pekino-hundaĉon, kiu pasigas la tutan kun venon, brue lekante la postaĵon, ĉesante nur por ŝteli la kelkfojan frandaĵon de sur la tablo. Estas via tasko, kiel prezidanto, savi la sandviĉojn kaj certigi, ke ĝi ne mordas ies maleolojn.

Lordino L. mem estas ĉiam troege okupata, kalkulante maŝojn, por rimarki ion alian. Se vi memoras, por ĉiu nova prezidanto ŝi trikas specialan prezidantan puloveron kun la vorto 'Esperado' sur la antaŭo, atendante, ke li portos ĝin ĉe ĉiu grava okazantaĵo dum la tuta jaro. Ĝi estas ĉiam iom tro malgranda, kaj vi povas nur esperi, ke ĉi-foje oni ne interrompos ŝian maŝo-kalkuladon, dum ŝi faras ĝin, aŭ vi suferos la saman sorton kiel nia antaŭa prezidanto, kiu devis ĉirkaŭiri la tutan jaron kun 'Desperado' sur sia antaŭo.

Aŭ tiu Kolonelo Kolerika, kiu ĉiam alportas sian pafilon okaze – kiel li diras – ke eble atakos nin kanibaloj. Se vi memoras, estas li, kiu konfuzas siajn 'kiu'-ojn kaj siajn 'kio'-ojn, do oni ofte aŭdas lin diri 'Kiun ni manĝos por la tagmanĝo?' Li pardonpetas, klarigante, ke li lernis sian Esperanton ĉe la izolita Esperanto-parolanta Seĝimoviĝusman ĝuĝin-tribo en Borneo. Ŝajnas, ke liaj antropologaj gepatroj kondukis lin tien por somera ferio, kiam li estis knabeto, sed ilin manĝis la tribanoj, antaŭ ol ili trovis tempon por lerni la esperantan frazon 'Mi ne bone gustas'. Tial vi povas imagi, ke poste la eta knabo tre rapide lernis la lingvon, kvankam kun la unikaĵoj de la aparta regiono.

Jes ja, vi certe estos plene okupata, regante tiujn ulojn. Mi esperas nur, ke via lingva lerteco sufiĉos por la tasko. Kiom da jaroj vi parolas Esperanton? Nur dek du? Nu, tio estas preskaŭ tiom, kiom mi. Oni rigardos vin kiel spertulon, vi scias, kaj oni atendos, ke vi plene komprenas la gramatikon kaj povas listigi la tabelvortojn, dum vi dormas.

Aparte la sinjorinoj de nia grupo volos intimajn informojn pri Zamenhof mem – kion li manĝadis por la matenmanĝo, la preferatan koloron de lia kalsono – tiajn aferojn – dum la spertuloj volos diskuti la relativajn meritojn de la diversaj tradukoj de Ŝekspiro … ĉar kompreneble ili atendos, ke vi, leginte kaj esplorinte ilin, jam verkis tre influan traktaĵon pri la temo.

Ne aspektu tiel maltrankvila! Mi vere ne intencas malinstigi vin … pensu pri la pli amuzaj okazaĵoj, kiujn vi povas ĝui kiel prezidanto. Vi gvidos la ĉi-jaran eks kurson al Barlastono, ekzemple, kiam ni ĉiuj renkontas aliajn grupojn, disverŝas glaciaĵojn sur la librojn en la biblioteko kaj senbierigas ĉiujn lokajn trinkejojn. Vi memoras la kutimon, ĉu ne? La prezidanto devas seninterrompe trinki dek ses pajntojn, kaj tiam deklami la dek ses regulojn, starante sur la kapo. Tion vi vere ŝatos.

Aŭ pensu pri nia grava ligo kun la esperanta filio de la Tutmonda Societo por la Diskonigado de Interesaj Tradiciaj Regionaj Manĝaĵoj. Dum la kunvenoj oni donas al nia prezidanto la grandan honoron gustumi la strangajn frandaĵojn fiere alportitajn el ĉiu angulo de la mondo – vi scias, pri kio temas – nestojn de birdoj, sekigitajn larvojn, rano-krurojn, limako-ovojn, krudan fiŝaĵon, mortajn skarabojn, vivajn vermojn, kaj tiel plu. Mi memoras la lastan kunvenon … nia tiama prezidanto sukcesis gluti ĉiujn tiujn kun rideto … sed malsukcesis ĉe la fina provo – fiŝo-kaj-terpomfritoj kun pizkaĉo el Jorkŝiro. Tiu okazintaĵo kaŭzis preskaŭ enlandan militon.

Sed vi certe havas fortan stomakon, ĉu ne? Sed … ho, ne! Kion vi faras? Ĉu tio estas via kandidatiĝa parolado, kiun vi disŝiras? Ne, ne, haltu, ne faru tion! Se vi estas tute certa, ke vi ne plu volas kandidatiĝi por la prezidanteco, almenaŭ ne forĵetu vian pezan laboron. Donu al mi la paperojn. Jen … bone. Eble me povos ilin iel uzi …

Carys Goldy loĝas en la skotaj montetoj. Ŝi laboris kiel instruistino pri la Aleksandro- kuracmetodo kaj kiel astrologiistino. Ŝi estas relative freŝ-bakita esperantistino. Jen ŝia dua kontribuaĵo al La Brita Esperantisto.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2012.

<<  [972]  >>