Rekte al la artikolo

Renkontiĝo kaj rakonto en ventego

<<  [972]  >>

David Curtis

Bildo

Iun tagon en printempo 2011, dum ventego, peza arbo-branĉo falis sur knabinon, kiu vizitis unu el la multaj proprietaĵoj de la konservado-organizaĵo National Trust. Tiu respondecas pri milionoj da arboj ĉe posedaĵoj tra Anglujo, Kimrujo kaj Norda Irlando (ne Skotlando, kiu havas sian apartan organizaĵon).

Pro la akcidento mortis la knabino, kaj National Trust devis kompensi la gepatrojn. Tamen la ventego, kaj la morto de la knabino, havis aliajn efikojn.

Ĉi-someron vizitis du francaj esperantistoj. Mi aranĝis ekskurson al viktoria-gotika kastelo Tyntesfield, en Somerset, kie mi volontulas kiel membro de la katalogo-skipo.

Ventegis la tagon de la ekskurso sed, renkontinte la francojn ĉe apuda stacidomo, mi ne atendis komplikaĵojn. Ne, tamen, ĝis mi eniris la bienon kun la enaŭtaj gastoj, kiuj subite rimarkis malgrandan afiŝon, tiel ke ni triope koruse ekkriis: 'Closed!'

Oni fermis la kastelon pro risko de plia tragedio. Tamen, ĉar mankis al mi alia plano, mi decidis ja viziti la ejon kaj, pro tio, ke ne eblis eniri la kastelon mem, resti subĉiele, evitante arbojn, kaj rondiri la legomo- kaj floro-ĝardenojn, kiuj vizitindas, kaj admiri la domon de ekstere. Dume mi rakontis al la du francoj iom pri la historio de la loko …

En la 17-a jarcento komercis brita firmao, Gibbs, en Sudameriko. Ĝi aĉetis posedaĵojn kun malgranda valoro, esperante, ke iun tagon tiuj estus profite venditaj. Poste, en la frua 19-a jarcento, la firmao, estrata de patro kaj filoj de la Gibbs-familio, aĉetis insuleton marborde de Peruo. Dum miloj da jaroj, marbirdoj deponis fekaĵon sur ĝin, kiu solidiĝis. La rezulto estis guano, bonega fekundigaĵo.

Hazarde okazis krizo en brita agrikulturo post la 1830-aj jaroj. Tiam oni postulis fekundigaĵojn por pligrandigi produktadon de greno. La firmao Gibbs minigis multon da guano sur sia insuleto, transportigis ĝin al Britujo, kaj per la profito de nur unu jaro la ĉefo, Antony Gibbs, aĉetis malnovajn domon kaj bienon nomitajn Tyntesfield.

El la domo li kreis kernon de bela domego, konstruita el plej bonaj materialoj, de plej spertaj metiistoj en la lando, kiuj kutime tie loĝis, ĝis ili finis siajn taskojn.

Grade, tra kelkaj jardekoj, oni laboris, ĝis la fruaj 1860-aj jaroj. Tiam la Gibbs-familianoj ekloĝis tie, kaj aliĝis al la brita aristokrataro. La ĉefoj de la familio fariĝis lordoj aŭ parlamentanoj, aŭ oficiroj en la brita armeo. Loĝis en Tyntesfield 20 servistoj, kaj de la loka vilaĝo tage venis ĝardenistoj kaj aliaj por prizorgi la konstruaĵon.

Ĉar la familianoj estis religiemaj, ili konstruigis kapelon, kiu staris apud la kastelo, tiel ke ili povis iri al diservoj per koridoro ekster siaj lit- kaj ban-ĉambroj. La servistoj loĝis en apartaj ĉambroj en la subtegmento, kaj devis iri al la devigaj diservoj per turo kun spirala ŝtuparo.

Iom for de la kastelo situis du ĉevalejoj kaj granda kaleŝejo. En la arbaro konstruiĝis vojetoj, laŭ kiuj familianoj kaj gastoj povis ekzerci sin. Sur almenaŭ unu el la arboj legeblis surtabula poemo de Hannah More, kiu loĝis apude kaj estis amikino de la familio.

Malgraŭ tio, ke familianoj ne konsumis alkoholaĵojn, ili konstruigis trinkejon apud la loka vilaĝo, por ke la laboristoj povu pasigi amuzajn vesperojn post siaj taskoj.

Dum multaj jaroj subteni la familion fariĝis loka industrio. Multo tamen ŝanĝiĝis post la dua mondomilito. Familianoj aŭ mortis, aŭ translokiĝis, starigante sian propran hejmon en diversaj partoj de Britujo. Fine Richard Gibbs trovis sin sola en la kastelo kun nur parttempa kuristino-purigistino.

Iun nokton, kiam du rabistoj eniris la kastelon, alarmo silente informis lokajn policanojn. Intertempe Gibbs, 75-jaraĝa eksa soldato, kaptita de la rabistoj, estas puŝita en la kofrujon de sia aŭto. Tie, dum la rabistoj lerte okupis sin, serĉante valoraĵojn en la kastelo, ankaŭ li lerte okupis sin per iloj en la kofrujo.

Silente, policanoj alvenis kaj surprizis la rabistojn, kiuj informis pri la kieo de Gibbs. Tamen, kiam la policanoj proksimiĝis al la aŭto, tiu malfermis la kofrujon de interne kaj grimpis tute vigle el sia karcero.

Sed la atako malsanigis lin kaj li mortis en 2001. La bieno vendiĝis al National Trust. Poste, ĝi ricevis grandan publikan mondonacon kaj financan subtenon de la nacia loterio. Sekvis ok jaroj da renovigado sed fine, en la somero de 2011, la tuta kastelo aspektis kiel ĝi iam estis.

Rondirante kun la francaj gastoj, kaj admirante de ekstere la kastelon, mi imagis min Lordo Richard Gibbs, montrante al vizitantoj la historioriĉan familiejon. Tion mi facile imagis, ĉar videblis nenio alia pro la ventego.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2012.

<<  [972]  >>