Rekte al la artikolo

Rikoltosezono en Aylesford

<<  [972]  >>

Joyce Bunting

Bildo

Mike Wade, Magdalina Georgieva, Joyce Bunting, Sally Phillips, Roland England.

(Pli granda bildo)

La aŭtuna Internacia Amikeca Renkontiĝo en Aylesford, Kent, jam delonge prezentas agrablan manieron semajnfinumi. Jen raporto pri la plejlasta renkontiĝo okazinta inter la 23-a kaj 26-a de septembro 2011.

'Ora Aŭtuno' estis la temo por nia renkontiĝo ĉe The Friars, malnova monaĥejo nelonge for de Maidstone, Kent. Ĉeestantoj, kiuj iam loĝis en aliaj landoj, klarigis, ke aŭtuno ne estas ĉiam ora. En Japanujo, ekzemple, folioj flamas ruĝe. En la tropikoj, se ĝi okazus, aŭtuno estus tute malsama.

Bildo

de maldekstre: Kimie Markarian, Roland England, Chris Maddox, Elena Hiard, Peter Bolwell, Sally Phillips, Ana Montesinos, Mike Wade, Joyce Bunting. Ĉiujn fotojn faris Terry Page.

(Pli granda bildo)

Sed verŝajne aŭtuno estas rikolto-sezono ĉie – eĉ se temas pri rikoltoj tre diversaj. Ni pensis ankaŭ pri la aŭtuno de la homa vivo, kaj tiuj, kiuj jam atingis aĝon aŭtunan, konsentis, ke ĝi ja estas ora sezono.

Krom dividi niajn diversajn vivospertojn, ni rikoltis distraĵojn – teatraĵetojn, muzikerojn, kantojn, ludojn kaj ŝercojn. Tre plaĉis al mi diskutoj pri lingvouzo: la internacia amikaro interkonsentis, ke necesas simpleco.

Plejparte la ĉeestantoj restis dum la tuta periodo – de vendredo antaŭ vespermanĝo ĝis lundon post tagmanĝo. Sed manpleno da esperantistoj venis por nur unu tago. Ili estis same bonvenaj.

Dum paŭzoj, mi petis frazojn de kelkaj partoprenantoj pri la semajnfino. Jen respondoj:

Bildo

Distras Peter Bolwell.

(Pli granda bildo)

'Tre taŭga, interesa kaj bela loko por kunveno, kun malstreĉa etoso. Mia ĉambro estas komforta. Dum pluraj jaroj mi revenadas.' (Jacques)

'Per trajno mi venis, por la dua fojo. La etoso estas bonkora. Ĉiuj uzas Esperanton la tutan tempon kaj neniu krokodilas! Oni preparis varian programon.' (Mikaelo)

'Mi ŝatas diversecan programon: paroladojn, studojn, interkonajn aranĝojn, amuzaĵojn. Multaj landoj estas reprezentataj de virinoj, kiuj naskiĝis en Slovenujo, Bulgarujo, Hispanujo, Finnlando, Japanujo, Ukrainujo kaj Madagaskaro, plus viroj Maŭricio-devena kaj Aŭstralio-devena. Kaj britoj, kompreneble. Multaj denaskaj lingvoj kondukas al interesaj diskutoj pri lingvouzo.' (Sally)

'Aranĝo en tiu agrabla kampara mondparto okazas malofte. Mi kaptas la okazon por ekzerci kaj plibonigi la lingvon.' (Peter)

Bildo

Ana Montesinos, Magdalina Georgieva, Kimie Markarian, Joyce Bunting, Roy Cliffe, Jacques Wilfrid, Roy Simmons, Roland England, Michael Sims.

(Pli granda bildo)

'Mi estas tre kontenta pri la diskutoj kaj la etoso. Homoj estas amikaj. Mi ŝatus renkonti eĉ pli da eksterlandanoj. Mi tre ĝuas kaj certe volas veni venontjare, kiam mi estos pli sperta.' (Magdalina)

'Mankas hejtado en mia dormoĉambro – oni ne ŝaltos ĝis oktobro. Tamen vetero en septembro estis bela kaj la amikeco varma.' (Inkeri)

'Mi nun estas en la vintro de mia vivo! Tamen mi bone kaptis la okazon por renkonti amikojn denove.' (Roy, edzo de Inkeri)

'Mi ne povas sufiĉe danki al la kursanoj. Tre ĝuinda kaj amika semajn fino.' (Jim)

'Plaĉas al mi, ĉar ĉiuj kontribuis kaj neniu nur sidis kaj rigardis.' (Anna)

'Ni ne nur trapasis agrablan semajn finon, sed ankaŭ havis sufiĉan tempon inter diversaj geesperantistoj. Mi denove sentas min kapabla paroli pri multe da aferoj, uzante la internacian lingvon Esperanton.' (Roland)

Bildo

Kevin Murray, Ana Montesinos, Anica Page, Jim Lawson, Roy Cliffe, Magdalina Georgieva, Mike Wade, Roland England, Michael Sims.

(Pli granda bildo)

'Aŭtunaj koloroj en aliaj landoj dependas de vetero kaj tereno. Tre plaĉas al mi aŭdi pri spertoj kaj kutimoj en diversaj landoj.' (Kimie)

Terry kaj Anica Page organizis la semajnfinon. Mi petis ankaŭ de ili reagojn. Terry diris: 'Vetero benis nian ekskurson. Neatendita fermo de apudrivera pado ĝenis en la komenco, sed la promeno bone sukcesis. Partoprenantoj estas amikaj. Sukceso de la renkontiĝo dependas de la talentoj de partoprenantoj, kaj inter ili estas amaso de talentoj. Preskaŭ ĉiuj kontribuis al la programo.'

Anica resumis: 'Ĉar preskaŭ ne okazas esperantaj renkontiĝoj en sudorienta parto de  Anglujo, mi volas, ke IAR-semajnfinoj en Aylesford daŭre okazu. Mi tre ŝatas la tiean internaciecan kaj amikecan etoson.'

Kaj tion eĥas ni ĉiuj. Dankon, karaj!

Datoj de IAR-2012: la 21-a de septembro (vendredo) ĝis la 24-a (lundo).

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2012.

<<  [972]  >>