Rekte al la artikolo

Esperantume en Novkastelo

<<  [971]  >>

Rob Hawkins

Norwich Jubilee Esperanto Foundation (NoJEF) finance subtenas junajn esperantistojn, kiuj ekzemple ĉeestas renkontiĝojn aŭ partoprenas kursojn. Unu el la kondiĉoj estas, ke subvenciatoj verku raporton pri siaj spertaĵoj.

Jen raporto laste ricevita de Rob Hawkins.

En marto mi iris al Novkastelo por ĉeesti renkontiĝon de Junularo Esperantista Brita (JEB). Tranoktinte ĉe Tim Owen kaj Clare Hunter (kaj ilia energia katido), mi povis mian menson esperantigi antaŭ la renkontiĝo.

Brilis la suno, kiam ni atingis Novkastelon. Transirante riveron Tyne, ni povis bone vidi la pontojn inter Gateshead kaj Novkastelo. La pontoj malsame aĝas kaj estas kvazaŭ laboranta muzeo pri la industria historio de Novkastelo. Apud ĉi tiuj estintaĵoj fiere splendis moderna konstruaĵo farita el vitro (artgalerio The Sage). Dum la semajnfino mi povis sperti la estantecon apud la estinteco de nord-orienta Anglujo sen bezono viziti muzeon.

Kvankam mi eĉ multfoje vizitis Novkastelon, mankis al mi utila mensa mapo. Do, nia unua defio estis trovi la ĉi- fojan Esperantujon. Laŭ antikva esperanta kutimo, la elektita renkontejo estis Wetherspoons. Tiun semajnfinon, la loka futbalteamo ludis en sia propra urbo. Mi iomete timis, ke la centro de la urbo ne taŭgos por renkontiĝi kaj babili (aŭ eĉ por tramarŝi). Bonŝance, malgraŭ tio, ke ĉiuj alvenis je malsamaj horoj, ni povis invadi angulon de la elektita trinkejo, kiu havis por ni sufiĉan spacon.

Ĉeestis ĉirkaŭ 20 esperantistoj. Feliĉigis min ekkoni junajn geesperantistojn, kiujn mi neniam antaŭe renkontis. Alex kaj Laura estas du, kiuj venis eĉ el Skotlando. Ili ambaŭ estas amikaj, afablaj, kaj interesaj. Mi ĝojas raporti, ke plejparte tielas esperantistoj, kiujn mi renkontas.

Ĉiuj gastejoj en la urbocentro jam pleniĝis, do mi elektis tranokti en pensiono en Whitley Bay kun Tim, Clare, Alex, kaj Laura. De tempo al tempo mi aŭdis malbonaĵojn pri Whitley Bay, sed oni miskonigis min. La urbeto ĉarmas, kaj esti apud la plaĝo sentigis min, ke mi ferias.

Tiuj, kiuj trajnis al Novkastelo, kaj tie mendis hotelojn, venis por nin renkonti. Vespermanĝinte, ni promenis laŭ la marbordo. Kelkaj, inkluzive de mi, iris sur la senluman plaĝon. Alimonda spertaĵo – eĉ nokte oni povis distingi la Nordan Maron, kaj lumojn de ŝipoj kaj de la historia lumoturo. Mi ne antaŭe konstatis, ke belaj plaĝoj tiaj povas ekzisti apud grandaj industriaj regionoj.

Bildo

La sekvan matenon kelkaj el ni promenis al la lumturo. Survoje Alex nesukcese klopodis instrui al mi ĵongli. La piedirado tra la pejzaĝo liveris al ni eblon rakontumi kaj ekkoni unu la alian.

Thomas Preece, la prizorganto de la renkontiĝo, pro malsano ne povis vojaĝi al Novkastelo. Tial iomete mankis al ni plano. Feliĉe, amiko mia, loĝanta en Sunderland, bone konas la ĉirkaŭaĵon kaj informis pri vizitindaĵoj. Pro tempomanko ne eblis al mi multon viziti, sed mi pludonis la liston al aliaj ĉeestantoj.

Ili poste diris, ke dimanĉe ili vizitis kaj ĝuis multajn ejojn el la listo. Ekzemple, Marteno skribis al mi poste, ke li vizitis la romiajn restaĵojn de Wallsend, dum Paul kaj aliaj vizitis mojosan [= modernjunstilan] art-galerion. Vizitanto povus reveni kaj tute malsame sperti la urbon, kaj pro tio ĝi plaĉas al mi.

Malgraŭ manko de definitiva programo la semajnfino pasis senprobleme. Novkastelo havas unikan karakteron, pri kiu la enloĝantoj fieras, kaj estis plezuro sperti ĝin. Mi ĉiam gaje kaptas eblon esperantumi … sed eĉ pli bonas samtempe sperti alian aspekton de brita kulturo.


Bildo

EAB-komitatano Clare Hunter kun prezidanto John Wells dum la Brita Kongreso en Eastbourne.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2011.

<<  [971]  >>