Hontinde kaj neniel objektiva raporto de Paul Gubbins pri la 92-a Brita Kongreso de Esperanto.
Lumturoj, lumuloj kaj lumaĵoj: jen la temo de la ĉi-jara kongreso okazinta en aprilo en la elegante viktoria sudangla banurbo Eastbourne.
Kaj, malgraŭ la manko de 'luma' eksterlanda gastpreleganto – lastminuta miskompreno pri mono nuligis partoprenadon – verdire ne mankis lumo. Aparte helpis la suno, kiu dum la tuta printempa semajnfino somerece brilis kaj banis la kongresejon – kaj kongresantojn – ja en lumo.
En la angla oni parolas pri 'krokodilo', kiam infanoj kaj aliaj vice paŝas laŭ trotuaro. Ĉi tie Sally Philips gvidas sian 'krokodilon' – kiu fakte ne krokodilas – survoje al la kongresa manĝejo, kiu portis la nomon David Kelso.
La solenan malfermon ĉeestis la Eastbourne-parlamentano, Stephen Lloyd, kiu kuraĝis diri kelkajn vortojn en Esperanto. Lia ĉeesto perfekte kongruis kun la sinteno de la reelektita EAB- prezidanto, profesoro John Wells, kiu dum la jarkunsido substrekis la nepron flegadi kontaktojn kun neesperantistoj por montri, ke nia lingvo ekzistas kaj estas uzata.
Tial, aldonis la prezidanto, gravas, ke esperantistoj partoprenu en kaj kontribuu al eventoj kiel la Londona Lingvo- Foiro kaj la ĉi-jare sukcese lanĉita Lingvo- Festivalo ĉe la Universitato de Sheffield.
Partoprenis la kongreson membroj kaj eksmembroj de Junulara Esperantistaro Brita (JEB): de maldekstre Marteno Miniĥ, Paul Roberts, Neil Robertson kaj Agneau Belanyek kun, malantaŭe, Terry Page.
Subtenas la prezidanton en iom ŝanĝiĝinta administra komitato Edmund Grimley Evans, Clare Hunter, Tim Owen, Ed Robertson kaj Michael Seaton. Forlasis la komitaton EAB-prezidinto Geoffrey Greatrex, kiu laboras en Kanado, kaj Joyce Bunting, kiu dum 14 jaroj servis kiel 'roko de la asocio' – tiel John Wells – kiel EAB-kasisto. Danke al ŝia 'ĉestirila mano' la financoj de EAB restas en bona stato.
Stephen Thompson gaje distris – li eĉ kantigis kongresanojn, petante, ke ili fariĝu kaj 'orkestro' kaj 'koruso' en esperanta versio de Gilbert-kaj-Sullivan-aĵo.
Membroj aplaŭdis, kiam Joyce ricevis donacojn de la asocio. Ili aplaŭdis ankaŭ, kiam John Wells laŭdis la laboron de la sekretario de EAB, David Kelso, mistere malaperinta en Kalabrio. David, pro sia multflanka aktivado ne nur en EAB sed ankaŭ en organizaĵoj kiel Sennacieca Asocio Tutmonda en Britio (SATEB), inspiris multajn, diris profesoro Wells.
Kongresoj asociiĝas ne nur kun aferokunsidoj sed ankaŭ kun prelegoj kaj distraĵoj. Ne mankis – malgraŭ neniu oficiala gastpreleganto – allogaj programeroj por tenti kongresanojn eviti sunon kaj varmon kaj sidi komforte por aŭskulti diverstemajn prelegojn.
Sally Phillips parolis – tute konvene kun lumbildoj – pri la temaro de la kongreso: pri lumturoj kaj rilataj aferoj.
John Wells prelegis pri la koloroj de lumoj, unue memorigante pri la 'scienco' malantaŭ lumo (prismoj, refrakto de lumo, ktp) kaj poste transirante al koloroj en diversaj lingvoj. Li diris, ekzemple, ke multaj lingvoj ne distingas inter verdo kaj bluo, kaj atentigis, ke en Esperanto rozoj ne estas ekskluzive rozkoloraj.
Joyce Bunting, EAB-kasisto dum 14 jaroj, ricevas Esperanto-bildon de la asocia prezidanto, John Wells. Li transdonis al ŝi ankaŭ ĉekon kaj belan horloĝon.
Mi faris mian plejeblon, enkondukante dulingvan antologion (esperantan kaj anglan) nun preparatan kaj eldonotan de la londona firmao Francis Boutle.
La redaktoro de Esperanto en Skotlando, kaj nova membro de la administra komitato, Ed Robertson, anoncas la nomojn de premiitoj en konkurso pri la plej interesaj artikoloj en asociaj komunikiloj. Pro artikolo en La Brita Esperantisto ricevis premion Joyce Bunting; en Update Rob Hawkins; kaj en la EAB-retejo Paul Roberts.
Krome mi ĝojis lanĉi novan DVD-serion, Barlastono bis!, en kiu estas kaptitaj ne nur la voĉoj sed ankaŭ – evidente – la tiel nomata korpo-lingvo de eminentaj esperantistoj, ekzemple William Auld, Marjorie Boulton, Jorge Camacho kaj Ivo Lapenna, kiuj prelegis dum la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj ĉefe en Barlastono. La transigo de la filmeroj de vidbendoj al DVD-oj realigeblis danke al malavara testamentaĵo de Bill Simcock kaj al la teĥnika lerteco de Simon Davies.
Kafpaŭzo: John Murray kaj belga vizitanto, Piet Glorieux, ripozas inter la prelegoj.
Mi hontas konfesi, ke, pro la deziro iom esplori la belan urbon Eastbourne kaj la ĉirkauaĵo – aparte Beachy Head – mi maltrafis post miaj prelegoj multajn aliajn sendube valorajn programerojn. Pardonpetojn, do, al interalie Peter Bolwell, Hilary Chapman, Ivor Hueting, Kimie Markarian, Tim Owen, kaj Terry Page.
Ne maltrafis mi, tamen, la vesperan teatraĵon. Estus stulte, se jes, ĉar Sally Phillips kaj Peter Bolwell prezentis unuaktaĵon mian: Voĉoj. Granda honoro, kiu kunportas tamen premon: dramverkisto ĉiam nervoziĝas antaŭ la prezentado de propra teatraĵo, aparte kiam la aŭtoro neniel intervenis en la preparado, en la provprezentado.
La venontjara brita kongreso okazos en Edinburgo. Skoto, Ed Robertson, maldekstre, akceptas la verdan standardon de Ivor Hueting kaj Sally Phillips, kunorganizintoj de la Eastbourne-kongreso, dum 'prezidas' la transdonon de la flago EAB-prezidanto John Wells.
Tute senkiale mi maltrankviliĝis. Sally kaj Peter (fotitaj ĉi-apude) brile interpretis miajn ideojn kaj, danke al bone ekipita prezentejo, plej impone realigis la teatraĵon.
Ekzemple, laŭ miaj instrukcioj, la rolanto Ifor envenas komence el mallumo lumen. Perfekte lokita spoto tion permesis: por mi, magia momento.
Belan bankedon ĝuas Ivor Hueting, Brian Barker kaj Albert Lindsay. Brian senlace laboras por prezenti Esperanton al la amaskomunikiloj en Britujo.
Tro ofte, en la verda teatro, oni prezentas dramojn en ejoj tute ne taŭgaj – klasĉambroj, prelegejoj – kie ne haveblas, ne ekspluateblas, rimedoj teĥnikaj. Do danke al Sally kaj Peter mi spektis unuafoje ideojn, kiujn antaŭe mi nur enmense rigardis. Mi povas nur simple, humile, dankegi.
Komence de tiu ĉi raporto mi avertis, ke ĝi estas tro persona, tro subjektiva. Prave: iu, kiu kontribuas prelege kaj alimaniere al kongreso verdire ĝin ne priraportu. Por legi pli objektivajn, neŭtralajn komentojn pri la venontjara kongreso, kiu – mi ĝojas informi – okazos en Edinburgo inter la 20-a kaj la 22-a de aprilo 2012, bonvole vin anoncu kiel raportonton. Kaj prefere antaŭ, ne post, la kongreso …
La Eastbourne-marponto: la urbo perfekte taŭgis por brita kongreso. Multe helpis ankaŭ la vetero.
Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2011.