Rekte al la artikolo

Redaktore

<<  [971]  >>

Paul Gubbins

Agrablan esperantan someron mi pasigis – espereble ankaŭ vi. Pri la UK en Kopenhago vi povas legi en alia parto de La Brita Esperantisto; mian viziton – por gvidi seminarion pri originala esperanta dramarto – al la itala kongreso en Torino, mi iomete priraportos ĉi tie.

Mi notis en tiuj ĉi paĝoj antaŭ kvar jaroj, post simila sed alikiala vizito al nacia kongreso en Pizo, ke niaj italaj kolegoj plene kapablas organizi mirinde riĉan, buntan eventon. Ne esceptis tiu en Torino – agrabla urbo, parenteze, kun ŝajne kilometroj da arkadoj por protekti kontraŭ suno kaj, supozeble, pluvo.

Bildo

Rondiras onidiroj, ke la aŭtoro de la dramo Zam-Zam-Zamenhof respondecas – supozeble ne rekte – pri la akvo ZamZam. La aŭtoro forte neas la supozojn kaj atentigas, ke la akvo estas plej sankta, almenaŭ al islamanoj. Ili taksas ĝin moderna miraklo, ĉar la ZamZam-puto, en Mekko, neniam elĉerpiĝas. Same kiel, espereble, tiu alia moderna miraklo – la lingvo de Zam-Zam-Zamenhof. La foton (kaj onidirojn) sendis Lenio Marobin.

(Pli granda bildo)

Imagu – la programo komenciĝis je la naŭa (elekteblis du seminarioj, inkluzive de mia) kaj eĉ ne finiĝis post distra vespero (regalis nin interalie Kaj Tiel Plu, Martin Wiese, Asorti, kaj Kajto), ĉar, kiam eksilentis la muziko, sekvis prelego, kiu daŭris ĝis noktomezo. Kaj eĉ poste audiĝis la tintado de boteloj kaj glasoj.

Pro tio, evidente, estas inventita la siesto. Kaj, sendube pro la ege varia programo (mi ne povas flati min, ke respondecas sole mia seminario), venis 270 homoj el 30 landoj – por seminariumi, babili, sociumi, kaj ekskursi.

Multon interesan mi vidis kaj aŭdis dum la kongreso, sed aparte unu afero – pli bone teorio – iom sendormigis min (ne kulpis la varmego, pri kiu plendis eĉ italoj).

Serioze proponite estas, dum prelego, ke ne necesas aparte bone paroli Esperanton. Sufiĉas, laŭ la parolanto (kies nomon mi ne malkaŝos, almenaŭ ne ĉi tie: aĉetu por mi bieron, kaj eble mi rekonsideros), nur relative flue, ne aparte gramatike, babili. Dialogi, interŝanĝi ideojn, ja kun mankantaj akuzativoj kaj naciaj akĉentoj, pli gravas, ol eventuale silenteti, timante peki kontraŭ la Fundamento kaj ĉiuj, kiuj ĵuris protekti ties sanktecon.

Interese. Jen principo, mi kredas, kiun adoptas instruistoj pri la angla kiel fremda lingvo (ne, tamen, instruistoj pri fremdaj lingvoj, ekzemple la germana, la franca, ktp). Parolu, eĉ peke; babilu, eĉ brute; kaj espereble, erarante, vi tamen finfine lernos iomete korekte vin esprimi.

Mi ĉiam – iom malice – opiniis, ke instruistoj pri la angla tian sintenon adoptis, ĉar la angla diable malfacilas. Neniu serioze kredas, ke ordinara lernanto (t.e. subtenata nek de familio monhava, nek de firmao, kaj ne disponanta pri senlima tempo), akiros la lingvon krom ĉe relative baza nivelo. Alivorte, la alvoko babili, ne gramatiki, evitas la embarason de instruistoj, kiuj havas fakte aliajn taskojn ol formi lingvistojn.

Instruistoj pri la franca, germana, aliflanke, krom je baza, mezlerneja nivelo, rajtas pli postuli: iliaj lernantoj jam konsistas el tiu ĉi elito, tiu ĉi lingva aristokratio, kiu lernas lingvon ne pro kariero, pro mono, sed unue pro intereso.

Sed Esperanto? Ĉu nun, analoge, ni diras, ke verdire, pro la malfacilo de Esperanto, neniu ordinarulo primajstros ĝin, ke do necesas akcepti, ke pli gravas fuŝi ol tuŝi la nuancojn de la lingvo?

Pardonu min, sed tion mi ne povas akcepti. Esperanto, nu, neniel simpla afero, tamen pli alireblas ol aliaj lingvoj. Ne strebi ĝin laŭeble bone uzi, ĉu skribe, ĉu parole, ŝajnas al mi eraro.

Sed eble estas mi, kiu eraras. Eble ja pli gravas ajne dialogi, ol fajne paroli. Kion vi opinias? Viajn reagojn mi bonvenigos (cele al eventuala publikigo en elektronika, ne papera formo).

Ĝis la venonta LBE,

PPG

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2011.

<<  [971]  >>