Rekte al la artikolo

Babile

<<  [970]  >>

Paul Gubbins

Efika simbolo

Junuloj, laŭdire, foje kondutas alimaniere ol homoj pli aĝaj kaj do – teorie – pli saĝaj. Pro tio eble ne mirigu, ke la mallongigo de Junularo Esperantista Brita (JEB) signifas en la pola lingvo – pardonu min – 'fik'. Almenaŭ tion pretendas pola retejo, kiu montras mallongigojn en aliaj lingvoj, kiuj posedas apartajn kaj kredeble maldecajn signifojn por poloj. Fondintoj de JEB forte neas, ke la mallongigo estas intence elektita: jen tute hazarda afero. Tamen amuze. Kaj tiel JEB trovas sin en la sama boato – ĉu jaĥto? – kun CYC (Canadian Yacht Charters), PIPA (Property Investment Professionals of Australia) kaj Pinda Associates. Mi dankas (?) al Tim Owen pro la informoj.

Eble legantoj de La Brita Esperantisto volas proponi esperantajn vortojn hazarde uzatajn en la angla, kiujn mi volonte aperigos en la revuo. Por lanĉi la rubrikon (?) mi proponas unu el miaj ŝatataj: la vorto 'sulo' kiel rubujo-marko. Suloj, kiel ni scias, ĉion konsumas … kiel la rubujoj. Do … via vico!

Internacia lingvo

En The Guardian (2010-09-16) mi legis, ke ĉinoj konstruas en Brazilo kredeble la plej grandan havenon – t.n. Superporto do Acu – en la mondo. Junaj brazilianoj, laŭ la raporto, lernas fremdan lingvon por komunikiĝi kun la ĉinoj. Mi – iom malice – testis mian edzinon, petante, ke ŝi divenu, kiun lingvon lernas la junuloj. 'La anglan,' ŝi tuj respondis. Fakte, ne. Brazilianoj lernas la ĉinan – senpage. Laŭ 10-jarulo: 'Kiam venos ĉinaj industrioj, mi volas tie labori kaj, se mi parolas la ĉinan, mi posedos konkurencan avantaĝon super la aliaj.' Kiom da britoj, kiel mia edzino, estus same respondintaj al mia demando, dirante, ke la tiea interkomunikilo estus la angla? Esploru!

Lingvo-leciono

Parolu kun multaj britoj, kaj ili asertos, ke la tuta mondo parolas angle. Helpas kontraŭbati per faktoj: se jes, kial – kiel raportas The Guardian (2011-02-02) – en iama brita kolonio, Barato, 26-jaraĝa Ravi Kumar ricevos 100 horojn da instruado pri la angla lingvo, por eklabori en mallibereja telefona t.n. help-centro? Ĉu necesas 100 horoj por akiri fakvortojn aŭ eĉ ĝentilajn salutvortojn por interrilati kun klientoj en fora lando? Mi dubas.

Eŭropa tago de kiu lingvo?

Kiam proparolanto de la Eŭropa Komisiono lanĉis en Bruselo en septembro la t.n. tagon de lingvoj, tiu ekparolis angle. Aŭdante la aŭskultantaron ĝemi, la proparolanto provis en la germana, la franca, la hispana, la itala kaj la pola. Oni aplaŭdis la provon, sed taksis iom ridinda la prononcadon. Sed leviĝas la demando: en kiu lingvo la Eŭropa Unio festu la tagon de lingvoj? Dankojn al Hilary Chapman pro la ligo al la koncerna raporto.

Esperanto-standardo

Ĉu dungitoj de la londona librovendejo Foyles parolis Esperanton? Laŭ ne tro serioza artikolo en London Evening Standard (2010-09-23), eble jes. Laŭdis la apartecon de la malnova Foyles la artikolisto Sam Leith, kiu menciis interalie la librojn ordigitajn laŭ eldonejoj kaj la 'Esperanto-parolantajn librovendistojn, ebriajn ĝis la 11-a matene.' Nu, ĉu vere, au ne, mi dankas al s-ro Leith pro la senpaga mencio pri Esperanto … kaj ankaŭ al Lenio Marobin, kiu atentigis pri la artikolo.

Misteraj milionoj – zamenhoftage!

Dankon denove al Lenio Marobin, kiu sendis eltiraĵon el la komikso – pardonu, gazeto – The Sun. Laŭ la raportistino, Clodagh Hartley, la nacia sanservo tradukas informojn en 200 lingvojn, inkluzive de Esperanto, kiun – ŝok'! horor'! – 'parolas nur 2000 homoj'. Entute, ŝrikas ĉeftitole la Sun (2010-12-15 – ja zamenhoftage), tradukado kostas jare 140 milionojn da pundoj. La departemento pri laboro kaj pensioj elspezas ses milionojn; la nacia sanservo 66 milionojn, la polico 34 milionojn. Hm … 6 + 66 + 34 = 106. De kie do venas 140 milionoj? Kaj ĉu vere publikaj servoj tradukas, laŭ la Sun, informojn en ĈIUJN (tiel: majuskle kaj diklitere en la orginala artikolo) konatajn lingvojn – laŭtakse pli ol 6000?

Esperanto disradiata

Surpriziĝis – kaj ĝojis – la ĉiam atenta Lenio Marobin, kiam li vizitis en novembro radio-amatoran foiron en Kempton Park, apud Londono, kaj ekvidis ĉe la enirejo budon kun esperantaj afiŝoj kaj libroj. La ekspozicion organizis radio-amatoro Michael Wade – gratulon!

Hodiaŭa Historio

Aperigis en decembro la revuo History Today koncizan artikolon pri Zamenhof kaj Esperanto. Ornamis la raporton bela bildo pri germana esperanta poŝtkarto. Informis – denove – Lenio Marobin. Ĉu li do fariĝu redaktoro de tiu ĉi rubriko … aŭ ĉu aliaj volas kontribui? (Kutima redaktora peto pri raportoj – pardonu!)

Argumento por ne lerni Esperanton

Amuzis min – mi scias, ke mi ne tiel facile amuziĝu – la raporto en la gazetaro (ekz. The Guardian, 2010-10-29) pri la svisa paro, kiu en Maldivoj volis renovigi siajn geedziĝajn promesojn. Dum ceremonio la paro jesis al diversaj diraĵoj en la loka lingvo, kiun la svisoj ne komprenis, tamen kredante, ke ilia geedziĝo estas tiel benata. Kiam videblis filmero pri la evento en YouTube, montriĝis, ke la maldivanoj ilin trompis: la paro jesis al diversaj krudaj insultoj kaj malbenoj. Evidente, granda embaraso ne nur por la paro sed ankaŭ por la maldiva turismo-instanco. Klare, se eblus ceremonioj tiaj en la internacia lingvo Esperanto, ne okazus trompo tia.

Aliflanke, ĉu la mondo ne estus pli malriĉa, se mankus persone humiligaj sed amuzaj lingvaj mispaŝoj tiaj? Kiamaniere, cetere, mi plenigus ĉi tiun rubrikon en La Brita Esperantisto?

Ĉapeloj kaj Neĝuloj …

Jen la titoloj de – laŭ la kreinto – la unuaj animaciaj filmoj en Esperanto – do ne adaptitaj de alilingvaj originaloj. Ilin faris amiko mia, Simono Keith, kiu studas animacion en Vankuvero. La du ja modestaj, sed pioniraj, filmetoj spekteblas jene: vimeo.com/19185725 kaj vimeo.com/19186147.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2011.

<<  [970]  >>