Rekte al la artikolo

Nepras pinĉi sin

<<  [970]  >>

Paul Gubbins

Eugène Ionesco. La leciono. Tradukis A. LeQuint kaj Ĵ. Le Puil. Thaumiers: La KancerKliniko, 2010. 38 paĝoj. Prezo ĉe UEA: 7.20 €

Bildo

Absurdaj teatraĵoj – aŭ, pli ĝuste, tiuj, kiu montras la absurdecon de la vivo – eble ne plaĉas al ĉiuj.

Absurdismo floris antaŭ pli ol 50 jaroj kaj nun eksmodiĝas, almenaŭ en la teatro (nepras serĉi inter radio-komedioj, ekzemple, kie la ĝenro, almenaŭ en Britujo, ankoraŭ floras).

Unu el la ĉefaj absurdistoj estis la rumandevena franco Eugène Ionesco. Nun aperis en flua, aparte esperantigita, traduko el la plumoj de Armela LeQuint kaj ak LePuil La leciono. Aparte esperantigita, ĉar en ĝi, kiam la profesoro lecionas pri lingvoj, li diskutas interalie Esperanton.

Krome, en ekzemploj pri misprononcado (kiuj fakte ne estas, ĉar temas pri absurda teatraĵo), listiĝas William Auld kaj Baghy (p. 23), kiuj certe ne aperis en la ioneska orginalo.

La rezulto: nepras pinĉi sin por memori, ke oni ne legas drameton originale verkitan en Esperanto sed tradukaĵon de franclingva absurda klasikaĵo. Iasence, do, kaj certagrade, la tradukistoj kreis originalan esperantan verkon: ili tradukis ne nur la vortojn sed la spiriton de la ioneskaĵo (cetere, kaj eble ne koincide pro la Auld-aludo, plene konforme al la konsiloj pri tradukado proponitaj de la skota majstro).

Do, malgraŭ tio, ke mi pasigas mian esperantan vivon plejparte pledante por originalaj – kaj ne tradukitaj – esperantaj teatraĵoj, mi tamen bonvenigas La leciono al la kanono se ne de vere originalaj dramoj, do de plene prezentindaj, kiuj riĉigus ajnan esperantan kongreson.

Absurdismo amuzas kaj certe pensigas. Do tiun ĉi dramon mi varme aplaŭdas – kaj eĉ se neniam kandidato por UK-a prezentado (furoras, ho ve, tradukitaj monodramoj), tamen La leciono distros dum klub-vespero aŭ ajna stud-rondo.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2011.

<<  [970]  >>