Rekte al la artikolo

Grandtola pentraĵo

<<  [970]  >>

Paul Gubbins

Tim Carr. Yvonne (sonetoj malsekretaj). Bero: Rotterdam, 2009. 251 paĝoj. Prezo ĉe UEA: 15.90 €.

En la dua poemaro de la brita poeto Tim Carr ĉiu trovos ion legindan, sed verŝajne neniu trovos ĉion legendan.

Kialas, ke Carr en tiu ĉi sonetaro grandtole pentras. Abundas la temoj: Irlando, ŝlagroj, la klasika mondo, franca kaj hispana literaturo, kinaĵoj kaj futbalo. Ofte – kaj jen la aparta talento de Carr – la temoj interplektiĝas: ekzemple en 'Poemo komenciĝanta en superbazaro' la poeto rimarkas gazeton kun raporto pri futbal-matĉo; sekvas aludoj pri Ronsardo kaj Petrarko. Oni eniras alian mondon: tie, kie antaŭ 14 versoj temis pri superbazara pagejo, nun '[a]laŭdo trilis, kaj diantoj floris' (p. 192).

Do, eĉ se ne ĉio allogas en la sonetaro (honeste, la poemoj pri futbalo – sporto, kiun mi abomenas – min enuigas), tamen enestas sufiĉo por kapti la intereson. Jen humura, membiografia poemo pri bibliotekista vivo (p. 81), jen pri lernado de Esperanto (p. 80), jen pri Elviso (p. 88). Kaj jen politike aktuala soneto pri universitatoj, en kiuj oni ne plu ĉasas klerigon sed monon: 'Por esti profesoro en la fako / necesas nur frapfrazoj kaj abako' (p. 139).

Poetoj ĝenerale pli ekonomie verkas ol prozistoj. Tio estas, ili uzas malpli da vortoj por esprimi siajn pensojn, siajn ideojn. Carr ne esceptas, aparte, ĉar li elektis versformon severan, rigoran kaj, laŭdifine, ekonomian. Tio signifas, ke neniu vorto, neniu silabo superfluas. Nepras do koncentriĝi, foje streĉi la mensofortojn, dum ĉiuj 14 soneto-versoj, ĉar mankas la redundo, karakteriza de parolaj, ofte prozaj, komunikaĵoj, kiu helpas kompreni.

Indas, do, voĉlegi la poemojn por ĝui la ritmojn, la melodiojn, la sonojn (ja de la son-etoj). Tiel oni kaptas la nuancojn, la guston, de la poemoj. Foje, se oni tuŝas skulptaĵon, oni pli bone ĝin komprenas. Analoge oni voĉlegu la sonetojn en Yvonne.

Kaj kiu estas la sinjorino, kiu donas sian nomon al tiu ĉi lingve kaj kulture riĉa kolekto? Nu, nepras legi, sekvi la diversajn aludojn, kiujn lasas poeto, kiu diras pri si: 'Mi faras min Ivona-industrio!' (p. 204).


Cetere la aŭtoro petas atentigi pri kelkaj preseraroj en la libro. Ili jenas:

  • p19 v15 ŝin, mi
  • p31 v10 estis
  • p41 v2 duraj
  • p50 v13 flustras
  • p64 sub v14 02.09.60
  • p72 v10 okupacias
  • p85 v9 holmoj
  • p119 v10 testudoj
  • p127 v10 manekeno
  • p142 v2 freskon
  • p159 v3 fuganta
  • p163 v1 abomenas
  • p214 v11 konstati, ke
  • p217 v6 straŭsseskan
  • p218 v4 rangloke.

Notoj:

  • p66 v12 braŭi
  • p79 (titolo) okcidenta mondo
  • p90 militoj! epopeoj!
  • p174 (linio 2): entuziasmas
  • p230 v4: varvikŝiro.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2011.

<<  [970]  >>