Rekte al la artikolo

Maje marborde en norda Kimrujo

<<  [969]  >>

Fotoraporto pri la 91-a Brita Kongreso, okazinta en Llandudno de la 14-a ĝis la 17-a de majo.

Bildo

Malfermis la kongreson la urbestro de Llandudno, s-ino Janet Jones, kun Alicia, la urba Alico en Mirlando'. Bonvenigis ilin al la kongreso Hilary Chapman, kunorganizanto de la evento, kaj EAB-prezidanto John Wells.

Bildo

La EAB-jarkunsido pasis senplende, pozitive kaj profesie. Reelektitaj estas membroj de la administrata komitato – de maldekstre: Joyce Bunting, kasisto; David Kelso, sekretario; John Wells, prezidanto; Clare Hunter kaj Geoffrey Greatrex. Elektita estas ankaŭ Edmund Grimley Evans.

Ĉi-jare restis tempo por danki kaj diskuti: Tim Owen dankis komitatanojn kaj aliajn, kiuj foje malantaŭ la kulisoj multe laboras por Esperanto; dankesprimojn ricevis ankaŭ Viv O'Dunne ĉe la EAB-oficejo en Barlastono.

Diskutite estas interalie, ĉu ĉe brita kongreso kanti la esperantan himnon. Miland Joshi opiniis, ke la himno inspiras esperantistojn, kaj do estu kantata: voĉdonado indikis, ke la membraro nur duon-duone subtenis la proponon.

Terry Page esprimis sian preferon por kongreso en la frua parto de la jaro, do printempe au fru-somere, kaj Geoffrey Wood petis, ke organizantoj de britaj kaj skotaj kongresoj provu pli apartigi la du eventojn. Penny Nicholas, laŭdinte la klopodojn antaŭenigi Esperanton inter junaj lernantoj, tamen konsilis ne forgesi pli aĝajn lernantojn. Fine estis ja kantata la himno – sed nur, kompromise, la unua strofo. [Tiu lasta frazo ial malaperis el la presita revuo.]

Bildo

Ĉefa kongresa gasto estis Anna Löwenstein, el Britujo/Italujo, kiu du fojojn prelegis: unue pri 'La imperiestro, kiu naskiĝis en Zamenhof-tago', kaj due pri 'De Keltujo al Romo'.

La unua prelego pritraktis la imperiestron Nerono, ĉeffiguron en sia laste aperinta romano Morto de artisto. La karaktero de Nerono – tre kaj tro juna, kiam li fariĝis imperiestro, kaj homo, kiu interesiĝis pli pri arto ol pri politiko – instigis ŝin verki la romanon. Ŝi menciis la grandiozajn spektaklojn aranĝitajn en Romo, kaj komparis ilin kun modernaj ekvivalentoj (ekzemple la solena malfermo de la Olimpiaj Ludoj en Pekino). Spektakloj tiaj, ĉu en antikva, ĉu en moderna epoko, servas por plifortigi la prestiĝon de la reĝimo kaj imponi kaj en- kaj eksterlandanojn. Anna klarigis, cetere, ke en la romano – recenzo, parenteze, aperis en la lasta numero de LBE – ŝi uzis normalajn esperantajn vortojn, aprobitajn de la Akademio de Esperanto.

La dua prelego koncernis faktojn kaj fantaziojn pri keltaj vivo kaj socio – temon, kiun Anna esploris por sia unua romano, La ŝtona urbo. Ŝi montris lumbildojn pri fortikaĵo-restaĵoj kaj pri bienoj rekonstruitaj, kiuj komprenigas, kiamaniere vivis niaj prauloj. Ankaŭ la kongresurbo Llandudno kontribuas al esploroj tiaj: kiel Anna diris, ĉe la tiel nomata Great Orme, facile atingebla de la urbo, videblas ne nur bronzepoka minejo sed ankaŭ ebenigitaj terpecoj, kie iam staris bienetoj, kaj, iom sube, la sulkoj de iam kultivitaj kaj plugitaj kampoj. Du elstare, klare prezentitaj prelegoj, kiuj bone kunligis tiamon kaj nunon, kongresurbon kaj eternan urbon.

Bildo

Nepras dum kongreso zorgi ne nur pri spiritaj sed ankaŭ pri stomakaj bezonoj. Ĉi tie Ivor Hueting aldonas sian nomon al la listo de tiuj, kiu mendas tagmanĝon.

Bildo

Derek Fielding trafoliumas la libron Rusoj loĝas en Rusoj, kiun redaktis la kongresa ĉefpreleganto Anna Löwenstein. Derek ofte raportas en LBE pri eventoj en Suda Kimrujo. Aŭ ĉu Suda Kimrio?

Bildo

Lastatempe pluraj britoj sukcese parolis en radio – foje en televido – pri la lingvo, kulturo kaj socio esperantaj. La sukceso devenas grandmezure de Brian Barker (maldekstre), kiu senlace dissendas informojn al amaskomunikiloj.

Dum la kongreso en Llandudno li gvidis sesion – ĉefe en la angla – pri tio, kiel fronti intervjuiston. Li mem ludis la rolon de intervjuisto kaj invitis diversajn partoprenantojn en la sesio 'intervjuiĝi' – ĉi tie Tim Owen respondas al tiklaj punktoj pri la nombro de esperantistoj en la mondo kaj pri la aserto, ke venkis la angla, kaj ke Esperanto ne estas bezonata. Gravas trejnado-sesioj tiaj: publico fariĝu konstanta ero en la programo de britaj kongresoj.

Bildo

Instrue kaj flue prelegis la EAB-prezidanto John Wells pri sia nova – aŭ verdire novigita – vortaro angla/esperanta kaj esperanta/angla. La prelego – 'Adiaŭ, Teach Yourself! Saluton, Mondial!' – permesis perspektivon pri la originoj de la nun funde reviziita vortaro. John priskribis la foje dornoplenan vojon, ĝis fine li atingis kontentigan tradukon: ekzemple la vorto 'surikato' (angle: meerkat), ŝajne simpla kaj senproblema termino, tamen postulis horojn da esplorado kaj kontrolado.

Bildo

Estas bona kutimo ĉe britaj kongresoj, ke, dum spertaj esperantistoj ĝuas prelegon en flua, eleganta Esperanto, komencantoj havas la eblon esplori la lingvon je pli elementa nivelo. Tiamaniere ili ne dronas en vortoj kaj frazoj, kiujn ili eble nur duone komprenas. Ĉi tiujn komencanto-rondojn pacience kaj humurplene gvidis Tim Owen (kiu ankaŭ estris kelkajn drondo-sesiojn).

Fotitaj estas Pamela Crane kaj Neil Conroy, kiuj en Llandudno faris siajn unuajn tre kuraĝigajn paŝojn en Esperantujo.

Bildo

Rigore kontrolis la voĉdonadon por la nova administra komitato de EAB Arturo Prent kaj, dekstre, Ivor Hueting. Voĉdononte, atendas inter aliaj Frances Eason, Martyn McClelland kaj Harry Barron.

Bildo

La vespera programo en Llandudno aparte allogis. Vendredon, post la bufedo, distris la kimra virvoĉa ĥoro Côr Meibion Maelgwn. Sabaton okazis distra vespero kun interalie pian-, saksofon- kaj melodiono-ludado kaj kantado.

Bildo

Dulingva mevo: ĉu ĝi eklernis Esperanton dum la kongreso ne estas notite.

Bildo

La libro-budo en Llandudno estis konstante ĉirkaŭata de aĉetemuloj. Ili interesiĝis aparte pri la nova vortaro de John Wells, kiu bone vendiĝis. Nepris do, ke Anica Page, maldekstre, kaj EAB-kasisto Joyce Bunting, zorge kontrolu la enspezojn.

Bildo

La venontjara kongreso okazos inter la 8-a kaj 10-a de aprilo en Eastbourne. La prezidanto de la Llandudno-kongreso, Hilary Chapman, maldekstre, transdonas la verdan standardon al respondeculoj pri la Eastbourne-evento, Sally Phillips kaj Ivor Hueting. Temo de la venontjara kongreso: Lumturoj, lumuloj kaj lumaĵoj.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2010.

<<  [969]  >>