Rekte al la artikolo

Fratulo-gratulo!

<<  [969]  >>

David Kelso

Bildo

Antaŭ kelkaj monatoj, la Administra Komitato de Esperanto-Asocio de Britio decidis rekoni la multjaran kontribuon de Peter Oliver al la asocio, kaj al la pli vasta Esperanto-movado, per atribuo de la titolo 'Fratulo de EAB'.

Peter nun loĝas en Francujo; tamen li estis en Britujo dum junio kaj vizitis Barlastonon dum kelkaj horoj por renkonti la komitaton. Cetere li kaptis la okazon por paroli kun Angela Tellier pri grafikaĵoj por lernmaterialoj de Springboard kaj alicelaj.

Multaj legantoj konas depost la 60-aj jaroj la belan grafikarton de Peter. Estus pli facile listigi la projektojn, al kiuj li ne kontribuis, ol tiujn pliriĉigitajn de lia lerto.

Prezentante la atestilon en Biblioteko Butler, Barlastono (vidu la malantaŭan kovrilon), John menciis, kiel mirinde aktuala restas la verkado de Peter. Plej laste, li kreis belan stilon por la serio da eldonaĵoj 'Mini' (vortaro, gramatiko, lernolibro), kiu aĉeteblis en Llandudno.

Peter tre modeste dankis al la komitato kaj esprimis sian altan aprezon de tiu honoro.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2010.

<<  [969]  >>