Rekte al la artikolo

Apudrela danĝero!

<<  [968]  >>

Hilda Jones

Dum la pasintjara somerfestivalo en Barlastono, oni petis al partoprenantoj prezenti rakonton. Jen kortuŝa historieto el la plumo de Hilda Jones, kiu dum sia tuta vivo estas ĉirkaŭata de Esperanto.

Dum la milito mi laboris ĉe la stacidomo en Newcastle-under-Lyme. Ĝi estis malgranda stacidomo sur flanka fervojo kaj ni havis malmultajn pasaĝerajn trajnojn. Tamen, Newcastle estis sufiĉe granda urbo kun granda ĉirkaŭaĵo, do ŝarĝvagonaroj venis al la var-fako kaj per la pasaĝeraj trajnoj ni ricevis multajn pakaĵojn. Krome ni vendis antaŭbiletojn por la apuda kaj multe pli grava stacidomo en Stoke, respondante al demandoj pri la trajn-horaro de Stoke. Do laboron ni havis. Unu semajnon mi laboris de 05:15 ĝis 13:15, la sekvantan de 13:00 ĝis 21:00.

Samtempe laboris la portisto, Harry, kaj la signalisto, Bill, kies signalejo situis fine de la kajo. Al maljuna Harry multe plaĉis infanoj. Kiam infano estis en la stacidomo, Harry ĉiam parolis kun tiu, montrante ekzemple la pesilon, ktp. Harry estis viro tre zorgema. Por li, la plej grava rolo por ĉiu viro estis prizorgi la infanojn kaj, pro tio, ke ili prizorgis infanojn, ankaŭ la virinojn. Ne 'virinoj kaj infanoj' sed 'infanoj kaj virinoj'.

Unu tagon sep-jara knabo, kiu loĝis en la sama strato, aperis en la stacidomo. Kompreneble, Harry ĝojis kaj bonvenigis lin. Poste la knabo ofte venis, post la lernejo, kaj dum feriaj tagoj. Tony estis sol-infano, kies gepatroj laboris longajn horojn, kaj, dum ili laboris, li prizorgis sin mem. Li estis kontenta, kapabla, inteligenta infano kaj la laboro de la stacidomo multe interesis lin. Li bone kondutis kaj li plaĉis al ni ĉiuj. Mi permesis, ke li vendu biletojn, dum mi kontrolis; li helpis al Harry malmiksi la pakaĵojn; kaj li ofte vizitis Bill en la signalejo. Li estis preskaŭ parto de nia vivo sed subite li ne plu venis.

Mi diris al Harry: 'Jam de kelkaj tagoj Tony ne venas. Eble li estas malsana.'

Harry diris: 'Li ne plu rajtas veni. La najbaro riproĉis lian patrinon, ke ŝi lasis lin sola, do nun li devas iri al la avino.'

La knabon Tony mi ne plu vidis.

Pli ol 50 jaroj poste mi aŭskultis programon en Radio Stoke. Viro parolis pri sia vivo.

'Kiam mi estis infano,' li diris, 'mi loĝis apud la stacidomo Newcastle kaj mi ofte vizitis ĝin. Mi ĝuis helpi la tieajn stabanojn. Estis Harry la portisto, Bill la signalisto kaj bela junulino, nomita Hilda, en la oficejo.'

'Estas Tony,' mi ekscitite ekkriis al mia edzo. 'Aŭskultu!'

Tony parolis en la radio pri sia vivo kun ni kaj tiam diris, kial ĉesis la vizitoj.

Unu vesperon li estis en la signalejo kun Bill. Dum sentrajna periodo Bill lasis sian postenon por iri al la apuda trinkejo. Tony restis sola. Sendube la knabo opiniis, en la menso, ke li estas la signalisto.

Preter la stacidomo estis mallonga unutraka sekcio kun apartaj uz-reguloj. En la signalejo estis aparato, per kiu komunikiĝis la signalistoj. Kiam ili enmetis la ĝustan kodon, la aparato liberigis diskon. La disko rajtigis la trajnveturigiston eniri la unutrakan sekcion. La signalisto devis meti la diskon en saketon kaj fiksi la saketon al granda, rigida ringo.

La signalisto tiam iris apud la relojn kaj tenis alte la ringon. La trajnveturigisto aŭ lia helpanto kliniĝis el la lokomotivo, kun brako etendita, kaj la brako trairis la ringon kaj do li havis la diskon. Je la fino de la unutraka sekcio alia signalisto sammaniere prenis la diskon de la veturigisto.

Dum Tony estis sola en la signalejo, ekfunkciis la sonorilo de la aparato. Tony sciis, kion fari, do li faris. Li elprenis la diskon, metis ĝin en la saketon kaj iris apud la relojn por atendi la trajnon.

Je tiu momento Bill revenis, kurante, el la trinkejo. Li rapide prenis la knabon de apud la reloj, metis lin sur la kajon kaj plenumis mem sian taskon. Poste li riproĉis al Tony pro lia entrudo kaj ordonis: 'Foriru de tiu ĉi stacidomo kaj neniam revenu.' Kompatinda Tony supozis, ke li helpis al Bill, ĉar li faris lian laboron por li dum lia foresto (hontinda, ĉar, deĵorante, li vizitis trinkejon).

Mi skribis al Radio Stoke, ke mi estis la 'bela junulino' kaj ke mi bone memoras Tony. La radiostacio sendis mian leteron al li kaj li vizitis min. Li diris, ke Harry konis liajn gepatrojn. Li ne hazarde venis al la stacidomo. Li estis invitita.

Tamen pri la apudrela incidento plene kulpis Bill, viro, kiu preferis kulpigi alian. Mi supozas, ke li kolere kulpigis Harry, ĉar Harry bonvenigis la infanon en la stacidomon. Oni povas imagi la sentojn de Harry, kiam li sciis, ke la knabo estis apud la reloj: konsternon, timon, mem-kulpigon kaj grandan dankemon, ke al la knabo okazis nenio malbona. Tamen li ne povus denove riski la vivon de la kara infano.

La tuta afero estis nenio, pri kio fanfaroni, kaj nek Bill nek Harry volis, ke aliaj pri ĝi sciu. Sendube Harry kreis la pretekston pri la ne-plu-ĉeesto de Tony, kiam mi enketis.

Do, longe post la morto de Harry kaj Bill, mi malkovris la veron kaj vidis Tony denove.

Hilda Jones naskiĝis en Esperanto-medio kaj dum multaj jaroj aktivis en la Esperanto-grupo en Stoke-on-Trent. Ŝi daŭre loĝas en la regiono kaj ofte partoprenas eventojn ĉe Wedgwood Memorial College.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2010.

<<  [968]  >>