Rekte al la artikolo

Aliĝu nun por kongreso kun kimra etoso

<<  [968]  >>

Heather Eason

Bildo

Kaŝmiraj kaproj, interesaj prelegoj, virvoĉa ĥoro kaj eĉ la sola tramvojo funkcianta per kablo-sistemo laŭ publikaj vojoj en Britujo: jen nur kelkaj el la interesaĵoj, kiuj atendos en kaj ekster la 91-a Brita Kongreso (okazonta ĉe Llandudno de 14-a ĝis 17-a de majo 2010).

Kiel jam menciite en la aŭtuna eldono de LBE, Anna Löwenstein estos inter ni kaj prelegos dufoje. Hju Reid prelegos pri 'Strategio de l' instinktoj'.

La jam atendita prelego de John Wells nomiĝos 'Adiaŭ, Teach Yourself! Saluton, Mondial!' Ĉi-jare ni bonŝancos, ke eldoniĝos la nova esperanta-angla-esperanta vortaro de John.

En sia kongresa prelego li montros, kiel evoluis la du lingvoj dum la 40 jaroj post la apero de la vortaro en la serio Teach Yourself, kaj diskutos diversajn problemojn, kiuj leviĝis dum la reverkado de la vortaro.

Kongresanoj tamen havos ankaŭ la eblon babiladi, formale en la diversaj drondoj (diskutrondoj) kaj neformale (eble kun pajnto da kimra biero) en la bela kongresa hotelo.

Llandudno mem estas tre vizitinda urbo, kun diversaj plaĝoj, muzeoj, restoracioj, butikoj. Diversaj artikoloj pri la vidindaĵoj aperas regule en la blogo de la LKK ĉe esperantollandudno2010.blogspot.com.

Kongresan lundon okazos tuttaga ekskurso al unu el la plej belaj regionoj de Britujo. La tagekskurso al la montaro Snowdonia (Eryri en la kimra lingvo) kostos nur po £11, do anoncu vian intereson frue per la kongresa aliĝilo.

Preta antaŭ la kongreso estos versio en la kimra lingvo de la 'minikurso' lerte tradukita/adaptita de LKK-ano Harry Barron. Rilate al tio, estos eblo lerni iom de la kimra lingvo.

Lernantoj de Esperanto ankaŭ povos plibonigi sian lingvoscion. La LKK planas organizi ekster-kongresejajn 'promenadojn por gelernantoj' ĉirkaŭ la urbo. Instigu, do, al komencantoj veni kaj profiti de tiuj aranĝoj! Lokaj ĵurnaloj jam interesiĝis pri la kongreso kaj artikolo aperis ankaŭ ĉe la retpaĝoj de BBC.

Ĝisdataj informoj pri la kongreso alireblas ĉe esperantollandudno2010.org.uk, kaj la LKK-blogo legeblas ĉe esperantollandudno2010.blogspot.com.

Heather Eason estas denaska parolanto de Esperanto kaj loĝas en Kardifo. Ŝi estas membro de la loka kongresa komitato kaj respondecas pri la retejo, kie ŝi informas, ke tre plaĉas al ŝi ĉokolado.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2010.

<<  [968]  >>