Rekte al la artikolo

'Nudisto, ornitologo kaj kanabo-fumanto eniras trinkejon …'

<<  [967]  >>

David Kelso

Arika Okrent. In the Land of Invented Languages. New York: Spiegel & Grau, 2009. ISBN 978-0-385-52788-0. £10 ĉe Amazon, eble malpli ĉe UEA aŭ EAB.

Mi ne legis ĉiujn librojn anglalingvajn pri planlingvoj, interlingvistiko kaj simile, sed mi legis plurajn, de kio mi ekhavas impreson, ke ju pli lingvisto studas la demandon (kaj la proponatajn solvojn), des pli ri konkludas, ke jes Esperanto estas konsiderinda propono.

Antaŭ 20 jaroj Andrew Large verkis The Artificial Language Movement, kiu temis ĉefe pri Esperanto sed menciis, kuntekste, plurajn aliajn projektojn. Evidentis de la enhavo, ke Large ja ekkonis kaj la lingvon Esperanto kaj la komunumon esperantan. Kvankam li ne hezitis kritiki la lingvon kaj nin esperantanojn, li plejparte komplimentis kaj konkludis, ke la baroj je nia celo troviĝas nek en la lingvo nek en la esperantanaro sed en la plivasta mondo. Prave, laŭ mi.

Nun, nova anglalingva libro pri simila temo. Arika Okrent, usona filologo, esploras la 'filozofian lingvon' de John Wilkins kaj similajn projektojn el tiu raciisma epoko, la 17-a jarcento; Esperanton; Blissymbolics (el la 1940-aj jaroj kaj poste); Loglan, 'logika lingvo' el la 1960/70-aj jaroj); kaj Klingon, la lingvon kreitan por la samnoma gento en la televidserio Star Trek (plejparte en la 1990-aj jaroj).

Nu, la interesa fakto estas, ke Okrent efektive lernis tiujn lingvojn por pli bone priskribi, kompreni kaj taksi ilin. Nu, lerni? Ŝi jes lernis Esperanton ĝis konversacia nivelo; ŝi gajnis unuagradan atestilon pri Klingon kaj sukcesis pli-malpli kompreni ĝin en kaj skriba kaj parola formo.

Blissymbolics estas simbola lingvo sed ŝi amplekse studis ankaŭ ĝin; same la lingvon de Wilkins kaj Loglan, sed neniu vere kapablas flue paroli Loglan, ĉar ĝi alcelas precizecon, pli ol fluecon. Pro sia dediĉeco kaj laboremo, Okrent sukcesas aprezi ĉiujn tiujn lingvojn ne nur supraĵe, elekstere, sed ene, kiel praktikanto.

Bildo

Ŝi elektis tiujn kvin kiel reprezentojn de la diversaj specoj de planlingvoj, kaj mencias multajn aliajn survoje. Do la libro estas bonega studo pri la koncepto 'planlingvo', kun konkretaj ekzemploj.

Multaj legantoj de tiu ĉi artikolo jam konas la koncepton de apriora lingvo, kiu ambicias ordigi kaj esprimi ĉiujn homajn ideojn laŭ logika, kohera strukturo. Bedaŭrinde, la homa idearo estas konstante nekompleta, pro kio tiuj projektoj, inkluzive la lingvon de Wilkins, neniom sukcesis.

Loglan ankaŭ estas apriora en la senco, ke ĝi ekpaŝas ne de praktikataj lingvoj, sed de konceptoj. Malkiel Wilkins kaj aliaj projektoj, tamen, ĝi baziĝas ne je vortoj kiel esprimoj de konceptoj, sed je logikaj interrilatoj. En tio ĝi multe pruntas el la pensado de Benjamin Whorf.

La kreinto de Loglan, James Cook Brown, vere ne celis krei universalan lingvon. Li volis esplori, ĉu lingvo kapablas plej precize kaj sen miskomprenoj esprimi ĉiujn homajn pensojn. Tiurilate la eksperimento daŭras, kaj en la komunumo Loglan, kaj en la rivala, Lojban, kaj en aliaj 'logikaj' lingvoj. Valoregaj eksperimentoj por profundigi nian komprenon de lingvo kiel esprimilo.

Oni ofte diras, ke Klingon estas la dua planlingvo en la mondo, post Esperanto. Tamen, longe post Esperanto! Laŭ Okrent, nur du homoj vere flue parolas Klingon – kaj la du ne inkluzivas la kreinton, Marc Okrand. La kialo estas simple, ke Klingon neniom parencas al aliaj lingvoj, do necesas kolosa memorpovo por majstri ĝin. Por Okrand kaj la cetera homaro (krom du) haveblas pli gravaj, pli ĝuindaj okupoj.

Tamen, ankaŭ Klingon estas interesa eksperimento: ĉu eblas krei lingvon, ne pruntante (aŭ preskaŭ ne) de ekzistantaj lingvoj? Nu, pli-malpli jes. Hodiaŭ ekzistas retejoj por inventintoj de tiaj lingvoj, ekzemple www.langmaker.com.

Parolante pri Esperanto, Okrent rapide kaj senhezite allasas, ke Esperanto jam delonge ne estas nur projekto sed viva lingvo, preskaŭ sama ol aliaj, etnaj lingvoj. Konstatinte tion, ŝi esploras nian mirindan mondeton: la buntecon, la idealismon, la amikemon, la bizaraĵojn, la lingvan riĉecon, la egalrajtecon. Unu ĉapitro titoliĝas 'Nudisto, geja ornitologo, entuziasmulo pri fervojoj, kaj punka kanabo-fumanto, eniras trinkejon…'. Jes, ŝi trafe bildigas nin. Simpatie, tamen.

Feliĉe, ŝi renkontis kaj plene intervjuis Humphrey Tonkin, ĉefo de la bonsenca frakcio en nia komunumo. Konklude ŝi insistas, ke, eĉ se la mondo ne bezonas Esperanton – aŭ opinias, ke ne – ĝi jes bezonas esperantistojn: homojn, kiuj ne sekvas la gregon, kiuj pridemandas la ortodokson, kiuj esploras la eblan, kiuj defias la ĝeneralan cinikismon. Sendube, ŝi iomete enamiĝis je Esperanto.

Mi varme rekomendas ĉi tiun libron al ĉiuj, kiuj interesiĝas pri planlingvoj ĝenerale. Leginte ĝin, vi multe pli bone komprenos, kia estas lingvo, kiom malfacilas krei efikan lingvon, kaj kiom genia estis Lejzer Zamenhof. Vi ankaŭ multe ridetos.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2009.

<<  [967]  >>