Rekte al la artikolo

Aventuroj en MIR-lando

<<  [967]  >>

Guy Johnston

Juna brita esperantisto Guy Johnston unuafoje ĉeestis diversajn eventojn, inkluzive de la Universala Kongreso en Pollando. Jen lia raporto.

Dum la ĵus pasinta somero mi vojaĝis al Esperanto-renkontiĝoj, kiuj okazis sinsekve en diversaj eŭropaj landoj: la Internacia Junulara Kongreso en Ĉeĥujo, la Universala Kongreso en Pollando kaj MIRO en Kroatujo. La vojaĝon mi faris en aŭto kun pluraj homoj, kaj ĝi daŭris iom pli ol tri semajnoj.

Mi komencis la vojaĝon en Britujo kun Rolf Fantom. Ni iris al Belgujo, pasigis tie unu nokton kaj prenis niajn kvar kunvojaĝantojn por iri al la Internacia Junulara Kongreso en Liberec en norda Ĉeĥujo, kien ni veturis proksimume unu tagon.

Temis pri mia dua fojo en la IJK, jam ĉeestinte la pasintjaran en Hungarujo, do mi sciis kion atendi. Partoprenis proksimume 400 homoj. Ne surprize, rilate esperantajn aranĝojn, mi ĝenerale preferas la junularajn, estante mem junulo, do la etoso tre plaĉis al mi. La urbonomo de Liberec estas bona hazardaĵo por esperantistoj, kaj la temo de la kongreso estis libereco, kaj multaj prelegoj kaj aliaj eventoj prie temis.

Dum la renkontiĝoj mi ĉefe ĝuas simple sidi kun multaj diversaj homoj kaj babili kun ili, kaj tiel mi revidas alilandajn amikojn kaj ekkonas novajn. Tion mi preferas ol multe partopreni en pli pasivaj faraĵoj kiel ekzemple prelegoj. Dum la IJK gravegas la trinkejo, kun ĉiuvespere tre vigla etoso, kaj dum la semajno mi pasigis tie multe da tempo.

Nova aldonaĵo ĉi-jare estis karaokeo. Laŭ mi ĝi estas tre taŭga amuzilo por tia etoso, kaj ĝi donas al ĉiuj la okazon esti sur la 'scenejo' kaj distri ĉiujn aliajn. Ankaŭ bona estis la diskoteko, kiu malfermis ĉiujn vesperojn kaj prezentis la okazon dance amuziĝi.

Okazis kelkaj koncertoj dum la semajno, ekzemple kun JoMo de Francujo en la urba ĉefplaco, kie li kantis en multaj lingvoj. Estis bona okazo montri Esperanton al la lokanoj kaj sciigi pri la okazanta renkontiĝo. Ankaŭ okazis surtegmenta koncerto de Kim el la bando Esperanto Desperado, kiu havas kelkajn kantojn konatajn inter esperantistoj, kaj la unua koncerto de Supernova, brazila bando, kiu ludas tre fortan, laŭtan rokmuzikon.

Plia urboplaca programero estis la 'internacia kultura festivalo', kiu okazas ĉiu-jare. Ĉiuj kongresanoj havis okazon krei budon por sia lando kaj prezenti naciajn kulturaĵojn kaj al esperantistoj kaj al lokanoj.

En la kongreso ĉi-jare estis sufiĉe bone reprezentataj la britoj, kun naŭ partoprenantoj. Tute laŭ stereotipoj ili estis verŝajne la plej bonaj klientoj de la trinkejo kaj ofte la plej fruaj kaj multaj en ĝi, kontribuante bone al la etoso. Spertis unuafoje IJK Chris Black, Michael Seaton kaj Jake Pentland.

Bildo

La solena malfermo de la Universala Kongreso.

(Pli granda bildo)

Ankaŭ al la karaokeo bone kontribuis la britoj. Krom la esperant-lingvaj kantoj la homoj, kiuj ĝin organizis, ne havis sufiĉe da tempo por trovi multajn kantojn en aliaj lingvoj krom la angla, kaj tio kompreneble favoris nin. Aŭ, se ni volas, ni povas aserti, ke estis pro niaj bonaj naciaj kantemo kaj distremo.

Plaĉis ankaŭ dum la semajno la du ekskursoj, kiujn mi partoprenis. La unua estis montgrimpa ekskurso por atingi la supron de proksima monto. Amuza afero estas, ke mi malmulte atentis pri ĝuste, kie estis la monto kaj kien ni iris en buso por atingi ĝin, kaj la grupo, kun kiu mi veturis, atingis la supron kaj nur proksimume duonhoron poste ni eksciis, ke ni staras sur la landlimo kun Pollando.

La alia ekskurso celis la lokan bierfarejon de la biermarko Klaster. Ĉeĥa biero famas pro ĝiaj bongusto kaj historio, kaj ankaŭ mi tre estimas kaj ĝuas ĝin. Kvankam ne temis pri unu el la plej famaj ĉeĥaj markoj, estis tre interese kaj plaĉe vidi, kiel oni faras la bieron kaj gustumi ĝin rekte el la prembarelegoj, en kiuj oni finfaras ĝin.

Je la fina mateno de la IJK ni tuj veturis al la samtaga komenco de la Universala Kongreso en Bjalistoko en nordorienta Pollando kun iomete ŝanĝita karavananaro. La vojaĝo daŭris tutan tagon, kaj tial ni devis eki frue matene kaj do iom malplilongigi la finnoktan ĝuadon.

Troviĝi en Bjalistoko dum la Universala Kongreso estis ege interesa sperto por mi. Unuafoje mi vizitis Pollandon, unuafoje mi ĉeestis UK. Partopreni renkontiĝon kun kelkmilo da esperantistoj estis certe nova sperto post renkontiĝoj kun kelkcent.

Cetere la UK vere apartis, ĉar ĝi okazis en la naskiĝurbo de Zamenhof, jubilee 150 jarojn post lia naskiĝo. Bjalistoko estas interesa urbo por esperantistoj, ĉar videblas tie multaj referencoj pri la lingvo kaj Zamenhof.

Videblas ekzemple statuo pri Zamenhof en parketo apud la ĉefplaco, strato Zamenhof, en kiu staris lia domo, kaj 'Esperanto Cafe', trinkejo en la ĉefplaco, kie ĉiuj menuoj kaj ŝildoj estis dulingve en la pola kaj Esperanto, kaj kie eblas mendi esperantlingve.

Ankaŭ en tiu urbo mi spertis ion, kio malprobable okazus en aliaj urboj. Mi sidis en urbocentra trinkejo, parolante en Esperanto kun diverslandaj geamikoj, kaj loka neesperantista virino rekonis la sonon de la lingvon kaj ĝoje diris 'Saluton!' kaj manpremis nin.

Tiu konateco de la lingvo okazas parte, ĉar Zamenhof estas verŝajne la plej fama bjalistokano, kaj do la urbestraro kaj urbanoj klopodas uzi lin kaj la lingvon por reklami la urbon kaj venigi vizitantojn. Tial proponis la urbon kiel lokon por okazigi la kongreson la urbestraro mem.

Do en Bjalistoko, anstataŭ esti vidata kiel tre malgranda, randa afero, pri kiu interesiĝas kaj scias nur tre malmultaj homoj, kiel ofte aliloke, Esperanto vere videblas, agnoskatas kaj subtenatas, precipe dum tiu semajno, kaj tio tre plaĉis al mi.

Bildo

Glaciaĵa vendejo, ekzemplo de la multaj esperantaj referencoj videblaj en Bjalistoko.

(Pli granda bildo)

Bona afero por mi dum la kongreso: mi povis gasti ĉe mia bjalistoka amiko Przemek, kiu ĉeestis la ĉi-jaran Britan Kongreson de Esperanto kaj tie prelegis pri la UK. Tio helpis min pli bone ekkoni la normalan funkciadon de la urbo kaj la vivon de la enloĝantoj. Dum Esperanto-renkontiĝoj mi ofte sentas, ke oni ne vere spertas la urbon kaj estas iom en aparta 'bobelo'.

Ĉi-jare oni penis allogi al la UK pli da junuloj ol kutime, kaj organizi pli da aferoj, kiuj interesus tiun aĝogrupon. Ŝajnas, ke tio sukcesis, kaj partoprenis sufiĉe multaj junuloj kaj regis sufiĉe bona junula etoso. Mi devas konfesi, ke, kvankam la ĝenerala sperto de la UK plaĉis al mi, mi ne tre interesiĝis pri la plejparto de la prelegoj kaj similaj programeroj, kiuj certe ĉefe celis pli maljunajn homojn. Tial mi ĝojis, ke senteblis ankaŭ junula etoso, en kiu mi pasigis multe da tempo.

Kvankam ne funkciis oficiala trinkejo de la kongreso kiel en junularaj renkontiĝoj, ni tuj trovis lokan apud la kongreso kaj koloniigis ĝin por niaj celoj.

Kutime dum UK okazas pluraj koncertoj, sed ĉi-jare ĝueblis plia, kiu iom malsamis de la kutimaj, ĉar venis Supernova de la IJK por rekoncerti, kun sia multe pli laŭta kaj agresa sono. Komence de la koncerto ĉeestis relative multaj homoj de la tipa aĝo de UK-anoj, sed dume ili pli kaj pli foriris kaj la meza aĝo de la ĉeestantoj ŝanĝiĝis al pli kutima por tia koncerto.

Post la UK, la karavano pluiris al MIRO en Ĉakovec, malgranda urbo en norda Kroatujo — vere longa interveturo, kaj certe la plej longa de la vojaĝo. MIRO temas pri malgranda ĉiujara junulara renkontiĝo, kiu ĉiam okazas en Kroatujo. Ĉi-jare la nomo estis mallongigo de 'Mojosa Internacia Renkontiĝo', kaj ĉiujare la signifo de la M ŝanĝiĝas. La grandeco de la renkontiĝo iom varias, kaj ĉi-jare partoprenis proksimume 25 homoj.

Unuafoje mi ĉeestis tiun malpli konatan renkontiĝon kaj, malgraŭ la intimeco, ĝi tre ĝuindis. Cetere, renkontiĝoj de diversaj grandoj havas siajn proprajn avantaĝojn kaj, kiam malmultnombras homoj, oni povas relative bone konatiĝi kun tiuj, kiujn oni ne antaŭe renkontis, kaj pli bone konatiĝi kun tiuj, kiujn oni jam renkontis. En tre granda renkontiĝo, se oni unufoje renkontas iun, povas esti, ke tiun oni ne revidas dum longa tempo.

Ĉe MIRO oni simple ĝuas ferii, sen vera programo. Do ni naĝis en proksimaj naĝejo kaj lago, iris al lokaj trinkejoj kaj ĝuis festivaleton, kiu okazis en la urbo, kaj ĝenerale babilis, muzikumis kaj dancis vespere en la kongresejo. Ni ankaŭ vespermanĝe kradrostis dum unu tago kaj ekskursis reme laŭ rivero, kio tre plaĉis. Certe helpis la varma, somera vetero en Kroatujo.

Dume ni estis invititaj al la domo de loka amikino de unu el la organizantinoj, ĉar ŝi okazigis festeton, kaj ni estis sufiĉe malmultaj por ĉiuj iri. Jen nekutima sperto por la aliaj ĉeestantoj renkonti unuafoje esperantistojn el tre diversaj landoj. Mi opinias, ke ni donis sufiĉe bonan impreson pri Esperanto kaj ĝiaj parolantoj.

Entute, mia vojaĝo kaj renkontiĝumado dum tiu semajnaro ege plaĉis kaj amuzis. Mi spertis sinsekve diversspecajn kaj diversgrandajn esperantajn renkontiĝojn, kaj povis ĝui la avantaĝojn kaj ĉarmaĵojn de ĉiuj.

Mi certe antaŭĝojas mian venontan eksterlandan esperantumadon, kiu verŝajne koincidos kun la unuafoje okazonta junulara renkontiĝo JES en Pollando en decembro. Mi ankaŭ planas espereble iri venontjare al la IJK kaj UK en Kubo — mia unua ekstereŭropa sperto pri Esperanto, kun etoso certe interesa sed samtempe iom malsama ol renkontiĝoj en Eŭropo.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2009.

<<  [967]  >>