Rekte al la artikolo

Redaktore

<<  [967]  >>

Paul Gubbins

Unu el la plej tiklaj aspektoj de nia esperanta vivo estas publico. Evidente, necesas publico por memorigi pri la daŭra ekzisto de nia lingvo kaj tiel, fine, por varbi novajn adeptojn. Sen publico ripetiĝados la fifamo: Ho! Ĉu vere Esperanto ekzistas? Neniam oni aŭdas pri ĝi.

Ĉi-lande ni konscias pri la graveco de publico. Pasintjare Esperanto-Asocio de Britio dungis profesian firmaon por respondeci pri publico kaj tiel 'surmerkatigi' nian lingvon (vidu la pasintan numeron de LBE).

Stephen Thompson, unu el niaj plej viglaj publicistoj, daŭre dissendas invitojn reagi al komentoj pri lingvoj kaj komunikado publikigitaj en regionaj kaj naciaj amaskomunikiloj: same Brian Barker.

Okaze de la ĉi-jara Universala Kongreso nia prezidanto, John Wells, kaj aliaj interrilatis kun diversaj gazetoj kaj radio-stacioj por certigi, ke pli vasta publiko aŭdis pri la eventoj en Pollando – kaj pri Esperanto.

Bildo

Hju Reid

Aliflanke necesas demandi pri la efiko de la publico. Tiel Hju Reid en pensiga artikolo ĉi-numere ('Esperanto: ĉu parazito?'): 'Kvankam tre gravas meti antaŭ la okulon de la publiko kiel eble plej ofte la nomon "Esperanto", ĉar sen tio ni tute malaperus el la popola konscio, estas dubinde, kiel efika estas tia laboro. Kioman procentan rikolton havis la movado per tia labora, tempa kaj, ni ne forgesu, mona elspezo?'

Mona elspezo. Tial EAB poste nuligis sian aranĝon kun la profesiaj publicistoj: la rezultoj ne pravigis la koston. Cetere, malgraŭ radio-intervjuoj kaj gazetaj artikoloj pri Esperanto kunlige kun la UK, la oficejaj telefono kaj komputilo ĉe Esperanto-Domo en Barlastono liveris – laŭ Viv O'Dunne – eĉ ne unu solan peton pri Esperanto.

Kaj dubindas, kiom helpis la movadon la bjalistoka UK. Notas Dennis Keefe, en artikolo en Libera Folio (2009-07-29): '… en la lastaj jardekoj ne abundas kongres-urboj kie oni povas klare diri, ke la Kongreso de Esperanto entuziasmigis la lokan loĝantaron kaj rezultigis multe da post-kongresaj, esperantaj kursoj.'

Nu, jes: ĉu nun en Salisbury, post la tiea brita kongreso, floras Esperanto-grupo?

Kredeble multo dependas, kion oni komprenas sub la nocio 'sukceso'. Se 'sukcesigi' publicon laŭ la nombro de novaj lernantoj, novaj anoj de EAB, novaj kotizoj, lernejoj, kiuj aliĝas al la iniciato 'Lingvolanĉilo', kaj simile, do per mezureblaĵoj, verŝajne nia publico lamenteble fiaskas. Se 'sukcesigi' laŭ la nombro de tiuj, kiuj estos aŭdintaj pasive pri Esperanto pere de radio- aŭ gazetara mencioj, do per nemezureblaĵoj, ni povas pli libere spiri.

Sed, laŭ mia scio – eble mi eraras: mi ja ofte – mi neniam vidis, krom en limigitaj kaj difinitaj kampoj, klarajn publico-celojn. Eble tio mankas: unue difini, kion – kiun – fakte ni celas per nia publico, kaj tiam laŭe agi.

Ekzemplo de difinita celo: varbi parlamentanojn kaj ilin grupigi subtene al Esperanto (kampanjo siatempe kvante sukcesa: kvalite, tamen, multe pli dubinda – ĉu tiu ĉi grupo, kredeble la plej granda tia en la ĉambro de deputitoj, enirigis la lingvon en la tiaman nacian studprogramon – aŭ eĉ lernis ĝin?)

Ĉu do entute rezigni pri publico, rezigni pri la tempaj, monaj, ja homaj rimedoj bezonataj por atingi apenaŭ kontentigajn rezultojn? Neniel. Kiel diras Hju, ankoraŭ necesas meti Esperanton antaŭ la okulon de la publiko.

Sed, post 122 jaroj da Esperanto, iom bedaŭrindas, ke per nia publico ni daŭre – kaj nur – provas priverŝi la flamojn de nescio kaj indiferento; ke, kiel argumentas Hju, ankoraŭ mankas popola percepto pri Esperanto – ekzemple kiel lingvo de komerco – kiu superfluigus publicon tian kaj per kiu, por tiel diri, la lingvo vendus sin mem.

Bildo

Hilary Chapman, dekstre, disdonas folion al Muriel Shackleton kaj Ian Mac Dowall ĉe la somera festivalo en Barlastono.

(Pli granda bildo)

Eble ne necesas 'granda ideo', per kiu Esperanto vendas sin mem. Eble la solvo kuŝas en niaj manoj – aŭ en niaj kapoj. Stephen Thompson rakontas, ke iam li renkontis iun, kiu loĝis en la skota urbo Dollar. 'Sendube,' diris Stephen, 'vi aŭdis pri William Auld, la plej eminenta Esperanto-poeto, aŭtoro de dekoj da libroj, tradukanto, ktp, kiu loĝas ankaŭ en Dollar?' 'Ne,' respondis la ulo.

Do eble, tutcerte, ni esperantistoj estas tro modestaj. Klare, modesteco (eco normale plej laŭdinda) oble superas fanfaronemon. Tamen ĉu ne foje ni tro silentas nian esperantistecon, ĉu hontante, ĉu kredante, ke aliaj taksos nin stranguloj, ke ili simple ne interesiĝos, aŭ ne volante enuigi? Eble ni ĉiuj do ekrespondecu pri publico: propraronde, propranivele, propramaniere. Eble do tio fariĝu nia publico-celo.

Publico: ja tikla afero. Kiel maltikligi, ne facilas: kiom da kapoj, tiom da opinioj. Tamen la redaktoro de LBE bonvenigos viajn reagojn al la kontribuaĵo de Hju kaj al la demando ĝenerale pri publico.

PPG

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2009.

<<  [967]  >>