Rekte al la artikolo

Vizitanta vortaristo, skota studrondo

<<  [966]  >>

Donald Robertson

Donald Robertson (kun aldonaj informoj de Hju Reid) raportas pri la studrondo de la Esperanto-Asocio de Skotlando okazinta en Dunblane en septembro pasintjare.

La studrondo komenciĝis sabaton per lingva seminario de profesoro John Wells, kiu parolis pri la sufikso -um- kaj la maniero ĝin uzi. Sekvis vigla diskuto la interesan kaj informan programeron.

Kontraste al antaŭaj studrondoj ni ne atendis ĝis la posttagmezo por ekskursi. Matene, je la 11-a, studrondanoj iris al apuda urbeto Bridge of Allan, for vagonare unu haltejon.

Komence ni iris al la paroĥa preĝejo de Bridge of Allan por vidi la meblojn kaj la ornaman ekranon desegnitajn de la glasgova aritekto Charles Rennie Mackintosh. Prizorgantoj de la preĝejoj regalis nin per tasoj da teo kaj biskvitoj, antaŭ ol ni vizitis la preĝejon.

Poste ni vizitis lokan bierfarejon. Bedaŭrinde la farejo, restaŭrata, ankoraŭ ne estis malfermita. Anstataŭe la posedanto distris nin, priskribante siajn bierojn. Bonvena estis tagmanĝo konsistanta el supo kaj sandviĉoj.

Vizitinte la urbeton, kunvenis grupo gvidata de Jack Casey. Jack petis, ke grupanoj skribu pri siaj plej ŝatataj spertaĵo, libro, filmo, persono, ktp. Post paŭzo por pripensi kaj priskribi, ĉiu grupano laŭtlegis sian verketon. Jen interesa kaj ĝuplena sesio.

Tiam parolis profesoro Wells pri la insulo Montserrat. Per lumbildoj li enkondukis la historion kaj la ekonomian situacion de la insulo dum la 18-a jarcento. Li rakontis pri sukerkanaj plantejoj kaj pri la tie laborantaj sklavoj. La insulo estis regata de Britujo dum la 17-a jarcento, kiam sklavoj estis importataj el okcidenta Afriko. Tamen, dum la usona revolucio, la franca armeo venkis la britojn kaj ilin elpelis. Reakiris la insulon Britujo pro la Traktato de Parizo en 1834. Tiam oni liberigis la sklavojn.

En 1989 frapis la insulon uragano kaj en 1995 erupciis vulkano, kio multon detruis. Multaj insulanoj forlasis la insulon, ĉar mankis kaj laboro kaj loĝlokoj. Nuntempe la insulanoj dependas ĉefe de turismo.

Sekvis diskuto, gvidata de Andrew Weir, pri naciismo, internaciismo kaj sennaciismo. Enkonduke li resumis tri jamaj kontribuaĵoj al la debato: la unua de David Kelso, kiu prelegis dum la pasintjara studrondo; la dua de mistera 'Internaciulo', kiu verkis en Esperanto en Skotlando; la tria de Girvan McAoidh, kiu verkis ankaŭ en Esperanto en Skotlando. Multaj studrondanoj kontribuis al la debato, dum kiu malkovriĝis, ke 'Internaciulo' estas Ed Robertson.

Finis la sabatan programon Duncan Thomson, kiu gvidis lertan ludon pri vortdifino. En kvar teamoj studrondanoj devis elpensi kredindan difinon por nekonata vorto, kiun Duncan trovis en Plena Ilustrita Vortaro. Duncan kolektis la difinojn kaj ilin laŭtlegis, kune kun la ĝusta difino. Ĉiu teamo devis elekti difinon, kiun ĝi taksis ĝusta.

Teamo gajnis poenton, kiam alia teamo elektis ĝian difinon, kaj tri poentojn, se ĝi elektis la vortaran difinon. Post pluraj vortoj Duncan sumigis la poentojn. Venkis la teamo, kiu plej ofte sciis la veran difinon kaj kiu plej ofte trompis la aliajn per sia difino. Nesurprize venkis la teamo enhavanta la vizitantan vortariston.

La sekvan tagon — dimanĉon — komencis profesoro Wells per dua lingva seminario. Per diagramoj li instruis pri la parolorganoj kaj pri la klasifiko de konsonantoj. Li parolis pri la voĉeco, la loko de artikulacio kaj la maniero de artikulacio, kiuj kune formas unike la voĉsonojn.

Post kafpaŭzo, Ed Robertson parolis pri Esperanto-etimologio. Li disdonis foliojn kun listo de esperantaj vortoj kaj, en apuda kolumno, nomoj de lingvoj. Studrondanoj devis parigi esperantan vorton kun ĝia fontlingvo. Tre variis la sukceso de la partoprenintoj.

Diservo kaj alternativa kunveno (ŝerce 'fiservo') okazis post la lunĉo. David Kelso gvidis la alternativon pri la temo 'Spiriteco'.

Dum la lingvaj seminarioj de profesoro Wells kaj la programero de Ed Robertson, Hju Rid gvidis lecionojn por komencantoj. Li uzis kiel modelon la strukturon de la lingvaj lecionoj de Michel Thomas, kiuj havas multan sukceson pri rapida akiro de lingvo. La studrondo finiĝis per kunveno de la konsilantaro de Esperanto-Asocio de Skotlando.

Detaloj pri la venonta studrondo en Dunblane troveblos ĉe la retejo de Esperanto-Asocio de Skotlando: www.skotlando.org.uk/esperanto-asocio-de-skotlando.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2009.

<<  [966]  >>