Rekte al la artikolo

Esperanto kaj Ligo de Nacioj 1922–1924

<<  [966]  >>

Michael Sims

Post la unua mondmilito (milito, parenteze, por ĉesigi ĉiujn militojn) kaj la sekvinta pac-interkonsento en Parizo en 1919, stariĝis la Ligo de Nacioj kun sidejo en Ĝenevo, Svislando, por solvi internaciajn konfliktojn kaj eviti militojn en la estonteco.

Okazis internacia konferenco pri instruado de Esperanto en Ĝenevo dum printempo 1922 ĉe la sidejo de Ligo de Nacioj. Fakuloj el pli ol 20 landoj konkludis, ke Esperanto disvastigas la spiriton de internacia solidareco konforme al la celo de Ligo de Nacioj kaj kreskigas inter siaj membroj fortikan ligilon por plibonigi komprenon inter la popoloj. Pro tio la fina raporto proponis subteni ĝin kiel internacian helplingvon en lernejoj.

Dum aŭtuno 1922 la ĝenerala kunsido de la Ligo de Nacioj debatis la raporton kun la celo enkonduki la internacian lingvon en lernejojn. La ligo agnoskis la lingvajn malfacilaĵojn, kiuj implikis rektajn rilatojn inter la popoloj, kaj la neceson forigi ĉi tiun baron por helpi al bona kompreniĝado inter nacioj.

Subtenis la proponon precipe malgrandaj ŝtatoj sed ankaŭ grandaj. La brita delegito, ekzemple, priskibis la raporton kiel grandan sukceson por Esperanto kaj konsilis al la movado kuraĝe plu labori.

Tamen estis ankaŭ akraj atakoj kontraŭ Esperanto — ekzemple la delegito el Brazilo kondamnis Esperanton kiel 'lingvo de mizeruloj kaj komunistoj sen tradicio, sen literaturo, sen intelekta valoro'.

Ankaŭ la franca registaro vidis minacon al la franca lingvo kaj tute kontraŭis la proponon. La ministro pri edukado samtempe malpermesis kaj instruadon kaj propagandon de Esperanto kiel konkurencon al la monda rolo de la franca lingvo. Por malfortigi la esperantistojn, Francujo eĉ donis kaŝan subtenon al Ido.

La franca delegito deklaris, ke la franca lingvo estis 'ĉiam la lingvo de la civilizacio', kaj ke 'internaciaj kontaktoj restu monopolo de elektitoj'. Li daŭrigis, ke 'ne rekomendindas malfermi per la facila komunikilo Esperanto la pordon al tutmondaj interrilatoj de homoj el la subaj tavoloj'.

Aliaj delegitoj proponis aliajn lingvojn por solvi la lingvan problemon kaj samtempe malfaciligi la aferon — ekzemple la latinan kaj la anglan.

Dank' al premo de la franca delegito, la ĝenerala kunsido prokrastis la decidon, tiel ke la propono, pro aliaj francaj ruzaĵoj kaj manko de tempo, neniam trovis sufiĉe da subtenantoj.

Konsole, tamen, nova franca registaro en septembro 1924 ne kontraŭstaris proponon pri Esperanto kiel klara helplingvo en telegrafio por internaciaj interkomunikoj. Jen la unua agnosko de Esperanto kiel lingvo kun oficiala rolo en homaj rilatoj adoptita de la Ligo de Nacioj.

Fine, pripensu — eĉ hodiaŭ en Unuiĝintaj Nacioj la ĝenerala sekretario scipovu la francan. Se ne, la franca registaro vetoos la kanditato-proponon, tiel protektante la francan kiel lingvon de diplomatio.

Michael Sims aktivas esperante en suda Anglujo kaj regule partoprenas la someran festivalon en Barlastono. Lia esperantigo antaŭ kelkaj jaroj de 'Old Macdonald Had a Farm' restas enmemore kiel unu el la ĉeferoj de la distra vespero.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2009.

<<  [966]  >>