Rekte al la artikolo

Malcomenius en Ĉestro

<<  [966]  >>

Bildo

Harry Barron kaj Cyril Evans el Kimrujo babilas pri sia kunlaboro rilate dulingvan — kimran kaj esperantan — vortaron.

(Pli granda bildo)

El Kimrujo ili venis, el Jorkŝiro, Lesterŝiro, Londono kaj evidente el la federacio mem … kaj kvar el la pli ol 20 ĉeestantoj de la aŭtuna rekontiĝo de la Nord-Okcicenta Esperanto-Federacio en Ĉestro posedis alian gepatran lingvon ol la anglan. Certe, dum agrabla posttagmezo, la kunvenejo ĉe hotelo Eaton fariĝis centro de esperanta agado en Britujo.

La memorparoladon Antonia Rostron van Ess prezentis Malcolm Jones. La temo — Comenius: la homo kaj la projekto — pritraktis la vivon de la ĉeĥa humanisto, filozofo, lingvisto kaj edukisto Jan Comenius (1592-1670).

Bildo

Hilary Chapman, Malcolm Jones kaj Tadeo Sobieraj (el Koszalin apud Mielno, Pollando) kafpaŭzas post la Comenius-prelego de Malcolm.

(Pli granda bildo)

Comenius fondis modernan pedagogion, postulante, ekzemple, ke ankaŭ knabinoj kleriĝu same kiel knaboj. Cetere li dividis la edukadon de infano en kvar ŝtupoj. Ĉu hazarde, ke en lernejoj ĉi-landaj oni edukas laŭ kvar tiel nomataj ŝlosilfazoj?

Hodiaŭ la nomo Comenius estas konata pro interlerneja projekto aŭspiciata de la Eŭropa Unio. Fakte estas Malcolm, kiu — kun aliaj — sukcesigis Comenius-iniciaton, kiu kunligas la pioniran Springboard-lernejon (Bar Hill, apud Kembriĝo) kun lernejoj en Germanujo kaj Hungarujo.

Bildo

Kasisto kaj prezidanto de Nord-Okcidenta Esperanto-Federacio, Ian Mac Dowall kaj Stephen Thompson, diskutas federaciajn aferojn.

(Pli granda bildo)

Malcolm priskribis la diversajn paŝojn — ĉefe burokratajn, formularajn — necesajn por realigi la kunlaboron, kiu nun dum du jaroj samceligas per Esperanto 200 infanojn en la tri landoj.

Varme kaj sincere aplaŭdis aŭskultintoj post la prelego, kaj sekvis vigla demandado kaj respondado.

La federacia prezidanto Stephen Thompson okazigis amuzajn ludetojn, bazitajn interalie sur la radio-programo Dudek Demandoj, kaj la kunveno fermiĝis per dank-esprimoj interalie al Ian MacDowall, kiu, kiel kutime, mendis la hotelon kaj zorgis pri ĉiuj aranĝoj (kiuj inkluzivis elstaran bufedon — bona kialo eĉ sen informoriĉa prelego en senriproĉa Esperanto, kaj gaja esperanta etoso, reveni ankaŭ ĉi-jare al Ĉestro).

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2009.

<<  [966]  >>