Rekte al la artikolo

Federacio 100-jaraĝa

<<  [966]  >>

Festis federacian centjariĝon ĉirkaŭ 20 esperantistoj en Skipton, Jorkŝiro, pasintan septembron.

Babile-brue en privata ĉambro ĉe trinkejo The Narrowboat ili celebris la fondiĝon en 1908 de la Federacio de Yorkshire kaj Humberside. Post elstara tagmanĝo regalis federacianojn kaj vizitantojn du gastoj el Dijon, Francujo, per bildoj pri sia regiono.

La eventon organizis Malcolm Jones, kiu pli frue transdonis al la urba biblioteko ekzempleron de Concise Encylopedia of the Original Literature of Esperanto verkita de Geoffrey Sutton.

Antaŭ ol hejmeniri, kelkaj kaptis la okazon por esplori la urbon, por kanalboatumi aŭ por viziti la kastelon — kie ĉe la enirejo klare videblas afiŝo kun esperanta flago kaj bonvenigaj vortoj en Esperanto.

Eble Skipton ĝemeliĝu kun la germana Esperanto-urbo Herzberg …

Bildo

Helpate de Malcolm Jones, la du francoj — maldekstre Alain Droyer kaj, staranta, Sylvain Fontaine — preparas prelegetojn pri Dijon kaj pri la Esperanto-muzeo en apuda Gray. Antaŭe, kapdorse, June Campbell kaj Peter Beaumont.

Bildo

Tri bradfordanoj babilas: inter Alan kaj Muriel Stott staras Muriel Shackleton.

Bildo

Kunmanĝante, kunbabilante, sidas de maldekstre Gillian Cartledge, Sylvain Fontaine, Stephen Thompson, Dimitri Denisjonok (aktuale studanto en Hull) kaj Malcolm Jones.

Bildo

Jack Warren kaj Graham Blakey, Geoffrey Wood kaj Ian Mac Dowall multe kontribuis al gaja, babilema esperanta etoso.

Bildo

La kastelo en Skipton bonvenigas en pluraj lingvoj – inkluzive de Esperanto.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2009.

<<  [966]  >>