Rekte al la artikolo

El Southport fote

<<  [965]  >>

Bildo

Du federacioj, tiu de Lancashire kaj Cheshire, kaj tiu de Yorkshire kaj Humberside, festis siajn centjariĝojn dum la kongreso.

Clare Hunter, membro de Junularo Esperantista Brita (JEB), tranĉis la festkukon, dum federaciaj reprezentantoj Stephen Thompson (maldekstre) ka Jack Warren rigardas.

Kongresanoj ĉiuj ricevis festkukeron kaj glason da ŝaŭmanta vino por tosti sukceson al pliaj cent jaroj.

Pli pri la Brita Kongreso en Southport vi povas legi en ĉi tiu numero.

Bildo

Multaj kongresanoj opiniis, ke la solena malfermo estis unu el la plej agrablaj — kaj ne tro solenaj — iam ajn okazintaj dum brita kongreso. Trafe, inteligente kaj simpatie parolis la tri gastoj: la alta protektanto, Lord Ronnie Fearn, iama Southport-deputito, John Pugh, la nuna deputito, kaj la urbestro de Sefton, Richard Hands, kiu formale deklaris la kongreson malferma. De maldekstre: Lordo Fearn, Roman Dobrzynski, Richard Hands, EAB-prezidanto John Wells, urbestrino Katy Hibbert, kaj John Pugh.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2008.

<<  [965]  >>