Rekte al la artikolo

Babile

<<  [965]  >>

Paul Gubbins

Reckitt kaj Ratner

Multaj britoj sendube memoras, ke la juvelisto Gerald Ratner iam nomis la varojn en siaj butikoj 'fekaĵoj'. En februaro Bart Becht, la ĉefo de la purigaĵo-firmao Reckitt, simile faris: Reckitt, li diris, surmerkatigis kelkajn 'tre stultajn' produktaĵojn. Proparolanto de la firmao diris, ke malgraŭ tio, ke Becht 'senriproĉe' parolas la anglan, eble tamen li ne primajstris 'ĉiun nuancon de ĉiu vorto' (The Guardian, 2008-02-14). Nu, se tiel Becht vere 'senriproĉe' parolas la anglan, mi estas — kiel oni diras angle — nederlandano. (Kvazaŭ: 'volapukisto', aŭ 'la 17-a regulo'.)

Usonlingvaj filmoj

Se, sidante en la kinejo kaj spektante usonan filmon, vi ne komprenas la dialogon, ne maltrankviliĝu. Vi ne solas. Raporto en The Guardian (2008-02-21) pri murmurantaj filmaktoroj atentigis pri usonaj 'akĉentoj kaj dialogoj nepenetreblaj al britaj oreloj'. Do, se denaskaj anglalingvanoj foje ne komprenas sian tiel nomatan internacian lingvon, kiom komprenas tiuj — kiel Becht, supre — kiuj pretendas senriproĉe ĝin regi?

La angla en Barato kaj Italujo …

En marto la barata kompanio Tata akiris du kvazaŭ ikonajn britajn aŭto-kompaniojn — Land Rover kaj Jaguar. Subite la angla gazetaro ekinteresiĝis pri la barataj socio kaj ekonomio kaj aperis diversaj ĉi-temaj komentoj. Notindis en The Guardian (2008-03-29) rimarkoj interalie de Karan Paul, ĉefo de la barata kompaniaro Apeejay Surendra, kiu informis: 'Niaj televidaj muzik-kanoloj estis antaŭe en la angla; nun ili estas en la hindia.'

Samartikole profetis usona historiisto, Greg Clark, ke pro la ekonomia kresko de kaj Barato kaj aliaj aziaj landoj 'ne eblas daŭre atendi, ke la tuta mondo lernos la anglan.' Male. Clarke prognozas, ke britaj lernejanoj eble 'luktu' krom kun Ŝekspiro ankaŭ kun ĉinaj aŭ urduaj klasikaĵoj.

Denove, kiel mi ofte notas en tiu ĉi rubriko, indikiloj pri la limoj de la ŝajne ĉion venkinta angla lingvo ĉie troveblas — sed anglalingvanoj rifuzas ekserĉi. Kaj — persona aldonaĵo — reveninte de agrabla ferieto en Sorrento, Italujo, mi povas mem atesti, malkiom da hotelaj stabanoj, kelneroj kaj komercistoj regas la anglan. Aliflanke… pli ol mi la italan.

… en Crewe kaj Nord-Afriko …

Kiom longe ni toleru la stultan onidiron, ke la tuta mondo parolas la anglan? En mia regiona gazeto, The Sentinel (2008-04-03), aperis du apartaj raportoj traktantaj la lingvo-problemon. Ŝajnas, ke policanoj en Crewe lernas la polan, por ke ili komunikiĝu kun la kreskanta — kaj parte kontraŭleĝa — tiea pola komunumo. En alia parto de la gazeto aperis raporto pri paro ferianta en Nord- Afriko. La feriantoj trovis kaŝita sub lito en sia ruldomo arabon provantan senvize eniri Eŭropon. La paro serĉis helpon sed — imagu! — neniu parolis la anglan. Ĉu ne Esperanto pli racie, malpli kapdolore, almenaŭ parte helpus en la du situacioj?

… kaj la hispana en Anglujo

Foje oni legas pri aviadilaj kaj ŝipaj katastrofoj kaŭzitaj, almenaŭ laŭ kelkaj esperantistoj, de manko de komuna lingvo. Ŝajnas, ke akcidentoj tiaj neniel novas. Laŭ plejlasta teorio (vidu ekzemple The Times, 2008-08-01) la subakviĝon de la prestiĝa batalŝipo de reĝo Henriko 8-a, Mary Rose, kiu dum batalo en 1545 kontraŭ franca ŝiparo malaperis sub la akvojn de la Solent, kaŭzis tio, ke la ŝipanaro, plejparte hispandevena, ne komprenis la anglalingvajn ordonojn de la admiralo por savi la ŝipon.

Imagu: se Zamenhof estus inventinta Esperanton kelkajn jarcentojn pli frue, ne estus viziteblaj en Portsmouth la restaĵoj de Mary Rose, ĉar la ŝipo ne estus rompiĝinta, poste trovita, elmarigita kaj konservata. Stranga mondo, ĉu? Dankon al Geoffrey Greatrex pro la atentigo.

Gratulon …

… al Geoffrey Sutton, kiu verkis anglalingvan enciklopedion pri originala esperanta literaturo. Jen unika verko, kiu meritas lokon sur la bretoj ne nur de privataj esperantistaj bibliotekoj sed ankaŭ sur tiuj de urboj kaj universitatoj. Konsilindas peti, ke bibliotekistoj akiru la verkon por siaj kolektoj. Detaloj jenas: Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto 1887-2007. New York, NY: Mondial, 2008. 740 paĝoj. ISBN 978-1595690906. Apenaŭ imageblas pli inda maniero substreki la kulturan signifon de la internacia lingvo Esperanto.

… kaj al EAB-membro George Durham, el Benfleet, Essex, kiu la 27-an de junio festis sian 100-an naskiĝdatrevenon.

Malfermu la fenestron

Haveblas nova rete legebla revuo eldonata en Rusujo. Laŭ la redaktoro, Igorj Ĥomjakov, Fenestro aperigas prozaĵojn kaj poemojn originale verkitajn en Esperanto kaj ankaŭ tradukaĵojn. Jam abonas la revuon 100 legemuloj el 30 landoj. La redaktoro kontakteblas ĉe <privata retadreso>.

Butikumu ĉe Etarbaroj!

Etarbaroj… hmm. Tiel mi emas traduki la nomon de vendejo-ĉeno, kiu en julio anoncis televidan reklamon uzontan Esperanton. Tamen la unuaj reklamoj fakte ne uzis Esperanton: aŭdeblis kanzono kun la 'vortoj' Iko Iko. Egale… la reklamoj kaptis la intereson de britaj amaskomunikiloj, kiuj vekiĝis el somera stuporo kaj subite interesiĝis pri la esperanta fenomeno. Do Littlewoods (jes, ja, Etarbaroj: sendube vi divenis), celante reklami ŝike kaj avangarde per ŝika kaj avangarda lingvo (Iko?), efektive bonege reklamis Esperanton.

Abundis artikoloj en diversaj naciaj kaj lokaj gazetoj, kaj radio-stacioj preskaŭ implikiĝis en siaj mikrofono-dratoj por trovi intervjuotojn. Inter tiuj, kiuj tiel telefone aŭ stacie intervjuiĝis, estis Paul Gubbins, Malcolm Jones, David Kelso kaj John Wells. Tamen apartajn dankojn al Terry Page, kiu atentigis pri amuza (?) ĉeftitolo en The Scotsman (2008-07-15) kaj tiel inspiris la 'Etarbaroj'-tradukaĉon: 'Estas Esperanto pri al fari a veni dorso?' Kiel diris Terry, la redaktoro trovis Esperanto-vortaron kaj ektradukis rekte el la angla. Do jen et(arbar)aj taskoj por vi: 1. retraduku anglen; 2. traduku Esperanten. Kaj jes… nepre butikumu ĉe Etarbaroj.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2008.

<<  [965]  >>