Rekte al la artikolo

Mendu, rekomendu … nepre

<<  [965]  >>

Maloftas — krom eble en la Londona Klubo — serioze diskuti en Esperanto temojn sociajn aŭ politikajn, moralajn aŭ filozofiajn. Precize tion, tamen, ebligos semajnfino en oktobro ĉe Wedgwood Memorial College.

Bildo

En Barlastono jam okazis la unuaj diskutrondoj. En januaro ĉi-jare kunsidis, de maldekstre, David Kelso, Derek Tatton, Zsófia Kóródy (el la germana Esperanto-urbo Herzberg), Eric Walker, Tim Owen kaj Clare Hunter.

(Pli granda bildo)

Tiam d-ro Derek Tatton, la iama kolegiestro, gvidos diskutrondojn, kiuj permesos al esperantistoj uzi la lingvon por esplori gamon da plej diversaj temoj. Helpos tio, ke partoprenantoj ricevos notojn, en Esperanto, kiuj enkondukos la temojn pritraktotajn.

La semajnfino okazos inter la 24-a kaj 26-a de oktobro koincide kun la kurso por komencantoj (Course-You-Can). Verŝajne legantoj de La Brita Esperantisto ne volas partopreni komencanto-kurson sed sendube ili konas lernantojn, kiuj profitos de la ebleco studi Esperanton en relative malgranda grupo dum tuta semajnfino. Do nepre mendu lokon por la diskutrondoj — kaj rekomendu Course-You-Can al malpli spertaj klubanoj.

En januaro okazos la semajnfino Ni festivalu! (de la 16-a ĝis 18-a de la monato). La semajnfino estas teorie malferma al diversaj grupoj, kiuj aranĝu proprajn programojn (ekzemple federacianoj, kiuj volas okazigi lingvo-kursojn; vagantoj, kiuj volas esplori la stafordŝiran kamparon; individuoj, kiuj volas uzi Bibliotekon Butler, ktp): tiel la grupoj sekvas siajn programojn sed kune manĝas kaj vespere vizitas la vilaĝan trinkejon.

Grupo, kiu ĉiujare profitas de la festivala semajnfino, estas la teatrumanta. La temo de la januara programo estas komedio, kaj esplorataj — eble prove prezentataj — estos almenaŭ du originalaj Esperanto-komedioj: rimarkinda, pionira verko el la jaro 1909, kreita de Fernand Maréchal (franco tiam loĝanta en Leeds), kiu do festos sian centjariĝon; kaj alia (de Marjorie Boulton), kiu aperis en eble la plej grava teatraĵo-kolekto en Esperanto (Virino ĉe la landlimo) publikigita en 1959, kaj kiu do festas sian 50-jariĝon.

Pliaj detaloj pri la du semajnfinoj, inkluzive de kostoj, eblaj stipendioj, haveblas de Esperanto-Domo (ĉe la adreso en la kolofono).

Nepre provu ĉeesti unu aŭ alian semajnfinon. Nesufiĉaj partoprenontoj kondukos al nuligo de la semajnfinoj. Wedgwood Memorial College, kiel multaj aliaj similaj establoj, ne plu toleras pro kreskantaj kostoj malgrandajn grupojn. Se unu jaron ne okazos kurso, preskaŭ neeblos ĝin venontan jaron revivigi: por ĉiam ĝi estos perdita. Bedaŭrinde, en Barlastono, ni rapide proksimiĝas al la limoj de kolegia toleremo.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2008.

<<  [965]  >>