Rekte al la artikolo

Duŝrozoj kaj tortotruloj

<<  [965]  >>

Edmund Grimley Evans

Jean-Pierre Ducloyer. Mille mots pour la maison / Mil vortoj en franca hejmo. 2007. 80 paĝoj, 21 cm. ISBN 2-9520978-2-8.

Se vi uzas Esperanton kiel hejman lingvon, vi verŝajne jam spertis, ke vi kelkfoje dubas pri la ĝusta vorto por iu hejma afero, kaj la vortaroj ne ĉiam helpas. Ŝajnas, ke la lingvo estas subevoluinta aŭ malbone normigita en tiu kampo: pro la nekutima maniero, en kiu Esperanto estas aplikata, vortoj, kiuj en aliaj lingvoj estas ĉiutagaj, en Esperanto estas kvazaŭ fakaj.

Eble tiel oni klarigu, ke ĉirkaŭ dekono el la mil vortoj proponitaj en ĉi tiu broŝuro ne estas en PIV: duŝrozo ('shower head'), labortabulo ('worktop'), tortotrulo ('pie server'), semola sukero ('granulated sugar'), branpano ('wholemeal bread'), prembiero ('draught beer'), vatbastoneto ('cotton bud'), babileti ('babble — like a child'), ktp.

La mil vortoj aperas dulingve, esperante kaj france, dividite en 28 temajn grupojn. En la unua duono de la libro ili estas ordigitaj, en siaj grupoj, laŭ la francaj tradukoj; la dua duono havas la samajn vortojn en la samaj grupoj, sed ordigitaj laŭ la esperantaj tradukoj.

Eble ne surprize, ĉar temas pri franca hejmo, preskaŭ duono el la vortoj rilatas al manĝaĵoj kaj trinkaĵoj, kaj por mi kiel vegetarano granda parto havas nur teorian intereson. (Mi ne scias, ĉu laktumo, enlistigita sub 'Fiŝaĵo', povas teorie esti vegetaraĵo, sed mi ankaŭ ne volas scii!)

Ĉar la libro donas nur francajn tradukojn de la esperantaj vortoj, kaj mankas difinoj, ĝi verŝajne ne multe vendiĝos inter britaj esperantistoj — kvankam en Britujo la franca estas rigardata kvazaŭ internacia lingvo de la kuirarto. Tio estas domaĝa, ĉar necesas ia internacia kunlaboro rilate tiajn terminojn, por trovi kaj korekti la malkongruojn, kiuj certe estiĝos, se la esperantistoj okupiĝos pri la hejma vortaro nur en siaj propraj landoj.

Ekzemplo el ĉi tiu broŝuro estas la vorto pasteĉo. Laŭ Wells (1969), ĝi estas 'pie; pasty', do manĝaĵo en krusto. Laŭ PIV (2002), ĝi estas 'Hakita spicita viando, fiŝo aŭ legomo, bakita en tegaĵo el (ofte foliigita) pasto aŭ en terpoto', do la ideo de krusto enestas, sed ne estas ĉefa. Laŭ Ducloyer, ĝi estas 'pâté', do la krusto preskaŭ tute malaperis. Mi ne scias, kiu pravas — mi mem sekvas Wells — sed estus domaĝe, se la esperantistoj ne povus interkonsenti pri tiel baza termino.

La broŝuro havas nenian antaŭparolon aŭ enkondukon, do mi ne scias, kiel la aŭtoro celis, ke oni uzu ĝin. Simile aranĝitaj nacilingvaj libroj estas celataj por tio, ke oni studu kaj laŭeble parkerigu la vortojn laŭ la temoj. Ĝian utilon kiel konsultlibro limigas la manko de indekso de ĉiuj vortoj.

Se la celo estus kontribui al internacia terminologia laboro, oni devus marki la neologismojn, aŭ la ne-PIV-ajn vortojn, aŭ mencii fontojn; oni devus doni difinojn kaj ne nur tradukojn; kaj, plej grave, oni devus meti la tutan liston en interreton, kie ĝi estus indeksita de Guglo kaj alirebla por multe pli da esperantistoj ol ĉi tiu papera eldonaĵo.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2008.

<<  [965]  >>