Rekte al la artikolo

Dorlotbesto por Anna

<<  [965]  >>

Ĝoja Emberizo

Ĉarma rakonteto pri pasintaj jaroj … sed kiu dorlotas kiun?

Bob, la buĉisto, amis ĉiujn bestojn. Oni trovis strange, ke la tutan tagon li dishakis karnon de bestoj, sed protektis vivantajn estaĵojn. Kuniklojn, kokinojn, eĉ foje anasojn, li prizorgis por nutri sian familion dum tiuj jaroj de milito: tamen, kiam temis pri mortigo por kuirpoto, li sperte kaj dece faris.

Bob sciis, ke lia filino Anna sopiris al dorlotbesto, sed ŝia patrino Eva malkonsentis. Ŝi malpermesis eĉ tuŝi la ĉasputorojn de la avo. La eta knabino foje staris, fiksrigardante en la kaĝojn de la bestetoj, kiujn avĉjo estas senĝene hejmenportinta en siaj poŝoj.

Iam Anna aperis kun glazuritaj okuloj, vizitinte skoltinetan amikon.

'Jolanda havas katideton. Ho, kiel aminda kaj perfekta ĝi estas! La hararo estas tiel mola, tiel ruĝa! Ho, kiom mi ŝatus katidon.'

Tamen Eva malamis katojn. Ili fosis en ŝia ĝardeno kaj detruis plantidojn. Iam Eva kaptis katon, kaj Anna spektis kun hororo, dum ŝia patrino trempis ties piedojn en malvarman akvon 'por instrui al ĝi neniam reveni.'

Kiam Anna havis 10 jarojn, Bob diris, tagmanĝinte iun sabaton, al sia filino: 'Ĉu vi biciklos kun mi al la vendejo hodiaŭ? Mi estos sola, kaj vi povos helpi.'

'Kion mi faru?'

Posttagmeze, sabate, buĉisto ne havas klientojn. Purigado estas la plej grava laboro. Segaĵojn sur la planko, malpurajn pro sango kaj viandgraso, oni forĵetu; la restantan viandon oni metu en frosto-ĉambron; tranĉilojn, hakilojn kaj segilojn oni lavu en varmega akvo kaj akrigu, lundopretaj.

'Nu, vi povos balai la segaĵon de la planko, dum mi ordigas.'

Kun ĝojo Anna konsentis. Ŝi ĉiam volis esti kun paĉjo.

Ĉe la vendejo ili eklaboris. Nigra kato envenis, kun vosto levita, kaj mienis malsate. Bob salutis, eltranĉis ŝafidan renon el graso kaj ĵetis katen.

'Jen via salajro,' li ridis. 'Vi forigas musojn kaj estas utila amiko.'

Avide la felulo kaptis sian premion, foriris en la korton, sangaj renotubetoj balanciĝantaj inter la kruroj.

'Kiu estas ties nomo?' Anna demandis.

'Nur Kato.'

'Ĝi devas havi propran nomon. Mi nomos ĝin Karbulo. Venu Karbulo!'

Sed la kato agnoskis nur la buĉiston, kiu nutris ĝin.

Kiam finiĝis la purigado, Bob iel kaptis la katon kaj enfermis ĝin en ligna skatolo, kiu situis sur la biciklo, malantaŭ la sidloko. Li firme fiksis la klinkon kaj sekure ligis ŝnuron.

Patro kaj filino kun multaj ridoj ekrajdis hejmen, Bob unue. Sekvante, Anna zorge rigardis la skatolon, en kiu kuŝis ŝia estonta dorlotkato.

Ili veturis nur kelkdekajn metrojn, kiam Anna kriis: 'Paĉjo, la kato eskapas!'

Ili ĉesis bicikli. Laŭta grumblado aŭdeblis de la ligna prizono. Kruro kun etenditaj ungoj aperis. Karbulo per sia tuta forto baraktis por liberiĝi de la kaptejo. Klare, la klinko ne longe servos.

Bob, por respekti katan deziron, malhokis la klinkon, kaj la kaptito rapide forkuris.

'Ho ve! Kiom mi deziris ĝin,' suspiris la knabino. 'Kaj kiel forte ĝi luktis!'

Bob montris la manon. Ĝi sangis. 'Gratvundojn mi ricevis.'

Subkonscie Anna komprenis, ke por ŝi Bob riskis ne nur gratvundojn de feroca kato, sed akran malaprobon de Eva. Ŝi do ĉesis revi pri dorlotkato.

Karesante la patran manon, kaj kun briletaj okuloj, ŝi simple diris: 'Per kiso mi plibonigos.'

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2008.

<<  [965]  >>