Rekte al la artikolo

Bona ideo… kiu dependas de vi

<<  [965]  >>

Paul Gubbins

Informas Edmund Grimley Evans, ke dum diskuto inter Geoffrey Greatex kaj Heather Eason estiĝis la ideo krei kolekton de anekdotoj pri la pasinta generacio de britaj esperantistoj.

Bona ideo. Foje frapas, malkiom estas konata pri eĉ relative gravaj esperantistoj de la pasinteco (fakto, kiun bone komprenas esperantologoj kaj aliaj esploristoj).

Anekdotoj, memoroj, aliaj impresoj pri pasintaj britaj esperantistoj certe ŝtopos truojn en niaj ofte kribrilecaj scioj pri tiuj, kiuj movadumis nacie, regione aŭ klube antaŭ multaj jaroj.

La anekdotoj, amuzaj, seriozaj, eble eĉ skandaletaj, eventuale libreto-forme aperos. Tio, tamen, restas en la estonteco.

Verdire ĉio dependas de vi, legantoj de La Brita Esperantisto, por ke la anekdotaro fariĝu konstanta rubriko en la revuo, el kiu poste eblos ĉerpi materialon por libreto. Sed unue nepras kontribui: sen viaj anekdotoj, viaj memoroj, estiĝos nek rubriko, nek libreto.

La redaktoro de La Brita Esperantisto (adreso kolofone … kontribuaĵoj prefere en elektronika formo) volonte ricevos viajn anekdotojn.

Des pli bone, memevidente, se haveblas foto — sed foje fotoj el la pasinteco ne sufiĉe klaras por sukcese reproduktiĝi ĉi tie.

Do ni vidas, ĉu la anekdotaro kaptos vian imagon… kaj intertempe la sekva kontribuaĵo espereble vekos memorojn (kaj vian skribemon!).

Bildo

Frank Danson estis la unua esperantisto, kiun mi renkontis, ekster la membroj de mia loka grupo en Stoke-on-Trent. Mi unuafoje aliĝis al la somerlernejo en Barlastono kaj do ankoraŭ ne lernis pri la geografio de la kolegio.

Registriĝinte, mi ricevis horaron kaj aliajn dokumentojn, kun instrukcioj — pro mia noveco nur duone digestitaj — kiel trovi mian loĝejon. Elirante el la konstruaĵo Limes, mi trovis ekstere altstaturan viron, certe ne plu junan, fumantan pipon. Li afable salutis, en Esperanto, kaj evidente atendis respondon. Pro novbakiteco mi bal-bute respondis kaj provis eskapi: tio estas nur lingvo-kurso, mi diris al mi — ĉu vere homoj uzas la lingvon ekster la klasĉambro?

Frank tamen ne permesis al mi eskapi. Tuj eksciante, ke mi estas timema komencanto, li pacience kaj helpeme ekparolis. 'Kie estas via la ĉambro?' li malrapide demandis. 'B-b-bangalo', mi elbuŝigis. Tiam, en Esperanto, li klarigis, simple kaj sincere, kiel trovi la bangalon. 'Iru trans la ĝardenon. Tiam iru tra la arbojn. Sekvu la vojeton ĝis la fino. Tie, maldekstre, vi trovos la bangalon.'

Kaj tiel estis dum la tuta semajno. Frank ĉiam trovis tempon por helpi, komprenigi, mentori. Neniu petis, ke li faru: tia homo li estis. Li fariĝis — anglalingve — 'buddy', antaŭ ol la 'buddy'-koncepto migris el Usono kaj ĉi tie enhejmiĝis.

Mi suspektas, ke li aŭtodidakte lernis Esperanton. Lia gramatiko, lia prononcado, neniel modelis; arbitris la akuzativo, veis la vokaloj… tamen li flue, ĝue parolis kaj uzis la lingvon tute nature, konvinkite pri la valoro kaj la finvenkebleco de la lingvo. Eksa maristo, li vizitis ŝajne ĉiun havenon en la mondo (tial li rekonis la valoron de Esperanto).

Aparte plaĉis al li rakonti pri la marista vivo, sed li tre surpriziĝis, kiam mi petis lin surbendigi por mi kelkajn rakontojn, kion li tamen volonte faris. La bendon mi zorge konservas: unu el miaj plej fruaj, plej agrablaj memoraĵoj pri Esperanto.

Temas unu el la rakontoj pri hejtisto nomita Bumper, kolego de Frank, kiu travivis diversajn aventurojn en fremda haveno kaj devis esti savocele kun perforto revenigita al sia ŝipo. Frank amuze kaj nature rakontis, ĉerpante el spertaĵoj el riĉa, sed neniam facila, marista vivo.

Frank loĝis en Barrow-in-Furness, kaj do estis esperantisto relative izolita. Pro tio li aparte ĝuis la barlastonan somerlernejon kaj la kontakton kun malovaj amikoj, kiuj tiam en la 1980-aj jaroj regule ĉeestis kvazaŭferie la somerlernejojn.

Al la 'feriantoj' apartenas la du manĉestraninoj, Annie Acton kaj Betty Wojtas — ambaŭ parenteze bonaj esperantistoj kaj, kiel Frank, spritaj kaj amuzaj).

Kun la manĉestraninoj Frank volonte dividis botelon da vino … kaj la foto montras lin, post la barlastona distra vespero en 1987, plenumantan unu el liaj ŝatataj taskoj: eltiri korkon el vin-botelo.

Frank Danson forpasis kelkajn jarojn poste. Lin tamen mi ne forgesos. Li estis, mi supozas, iasence tipa esperantisto de siaj tempoj: laborista, memedukita, sed kun menso malferma. Ordinara homo: tamen por mi tute ne ordinara.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2008.

<<  [965]  >>