Rekte al la artikolo

Preze bona sed prese erara

<<  [964]  >>

Edmund Grimley Evans

Potturu Ranganayakulu. A Beginner's Compact Dictionary of Esperanto. 2007 (dua eldono). 198 paĝoj, 18 cm. £3 ĉe EAB.

Ĉi tiu dudirekta vortaro havas ĉirkaŭ 3500 kapvortojn en la parto esperanta-angla, kaj 7000 en la parto angla-esperanta. Krome estas ĉirkaŭ 22 paĝoj da anglalingvaj klarigoj pri esperanta gramatiko.

La vortaro estas celita al lernantoj de Esperanto ne en Britujo, nek en Usono, sed en Barato ('Hindio' estas 'Hindi language' laŭ ĉi tiu vortaro). Barateco de la verko montriĝis iomete en la angla lingvaĵo de la antaŭparolo kaj klarigoj: la teksto estas perfekte komprenebla, sed iel strangeta por mi kiel brito.

La enhavo de iuj unuopaj klarigoj eĉ pli klare montras, ke la verko celas baratanojn. Ekzemple, laŭ la klarigoj pri prononcado, esperanta C estu prononcata 'like the ths in maths'; D 'like the th in then (not like the d in do)'; Ĥ kiel en 'careful Urdu pronunciation of akhbaar'; kaj T 'like the Indian dental t in Sultan, not like the Indian retroflex t in Tipu'.

Kaj ekzemplo por la sufikso 'aĵ' (paĝo 190) estas: 'manĝo: food; man- ĝaĵo: eatable'. Retserĉo pri 'eatable' sugestas, ke tiu substantivo ja estas pli kutima en Barato ol en Britujo.

Mi atendus trovi ĉefe britajn literumojn kaj vortojn en la barata angla, pli ol usonajn, sed ĉi tiu vortaro uzas ekzemple 'color', 'honor', 'license' kaj 'diaper'. Aliflanke estas 'disc', kaj 'ĉeko = cheque' en unu direkto, dum 'check (bank) = ĉeko' en la alia.

Por taksi la kvaliton de la ĉefa parto de la vortaro mi hazarde elektis kvin paĝojn el ĉiu direkto kaj zorge tralegis tiujn paĝojn.

Farante tion, mi trovis 24 erarojn; eblas, do, ke 3 aŭ 4% de la tradukoj havas eraron. Plejparte la eraroj ŝajnas preseraroj ('chap' anstataŭ 'chop', 'larga' anstataŭ 'larĝa', ktp), sed iuj eraroj estus konfuzaj por lernanto: 'konvikto = convict', 'wobble = ŝanceligi', ktp.

Preskaŭ ĉiuj tradukoj estas unuvortaj, tiel ke facile eblas miskompreni, ekzemple: 'peep = pepi'. Kelkfoje mankas informo pri transitiveco: 'halti = to stop', 'surprizo = surprise'. La traduko 'ŝakro = trade in wrong way' ne estas komprenebla por mi.

Granda atuto de ĉi tiu vortaro estas ĝia prezo: nur £3,50 de EAB, dum sur paĝo 2 aperas 'Rs 100' kaj '€ 5'. Tiu rupia prezo estas speciale bona; neniu Esperanta vortaro eldonata en Britio povas konkurenci kun tio.

Eble la vortaro de Potturu jam bone vendiĝis, ĉar ĉi tiu estas la dua eldono (ŝajne la unua aperis en 1997). En tiu okazo, mi esperas, ke ankaŭ la dua eldono bone vendiĝos kaj helpos al multaj baratanoj lerni Esperanton.

Edmund Grimley Evans, prezidinto de Esperanto Asocio de Britio, loĝas en Kembriĝo. Li estas elstara tradukanto kaj fariĝis laŭreato en la traduko-branĉo de la internacia konkurso LIRO 2006. Tradukoj inkluzivas Homaj rajtoj: demandoj kaj respondoj; La lupino kaj aliaj rakontoj kaj Mil unuaj vortoj en Esperanto. Cetere li kompilis la sukcesan EAB Mini Dictionary.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2008.

<<  [964]  >>