Rekte al la artikolo

La 89-a Brita Kongreso de Esperanto

<<  [964]  >>

en Southport, 9-a — 11-a de majo

Viziti britan banurbon dum vintro ĝenerale ne rekomendindas. Tie, kie somere eĥiĝas infanaj voĉoj, aŭdiĝas nur morna muĝado de maro kaj vento; defalas la farbo de sur butikoj kaj budoj — 'rok'-bombonstangetoj, siteletoj-fosiletoj, min-ekkisu-ĉapeloj, aŭguristoj, vaks-figuroj, lud-aŭtomatoj, kaj simile; vidindaĵoj ne videblas; ĉio fermitas, eĉ la loĝantoj (almenaŭ tiuj, kiuj ne forfuĝis sunen, hispanen).

Tamen, por ĝuste pritaksi banurbon, nepras ĝin viziti vintre. Tiel eblas trovi la esencon, la animon, de la loko: tiel eblas diri, ĉu temas pri nura banurbo aŭ ja pri urbo, kun vivo, etoso, spirito, kiu ne dependas ekskluzive de turistoj kaj vizitantoj. Certe, multaj banurboj nur banurbas, punkto-fino: en nord-okcidenta Anglujo, ekzemple, Blackpool kaj Morecambe; en norda Kimrujo Rhyl, Prestatyn, Colwyn Bay.

Bildo

Southport, kie kongresos esperantistoj inter la 9-a kaj la 11-a de majo, miaopinie ne apartenas al la 'nuraj' banurboj: pro tio ĝi aparte vizitindas, ne nur somere sed ankaŭ ĉiusezone. La kialo: la koro de la urbo situas verdire ne apudmare — kaj neniam tieis — sed paralele, kelkcentojn da metroj for de la ondoj (kiuj, dum la relative lastatempa historio de la urbo, retiriĝis, tiel ke foje la maro nun apenaŭ videblas).

Tial, kontraste al multaj tipe britaj banurboj, ne centras en la vivo de Southport la iam apudmara, nun apudĝardena, apudboatlaga promenejo, sed la longa, eleganta, Viktori- kaj Eduard-stila butikuma avenuo Lord Street (fotita).

Kaj ĝuste ĉe Lord Street, kiun entuziasmuloj iom ŝovinisme komparas kun la parizaj Champs Elysées, troviĝas la kongresejo de la ĉi-jara Brita Kongreso de Esperanto.

Pardonu al mi la panegiron pri Southport. Tie mi naskiĝis, tie mi plenkreskis, ludante someron post somero en la sablo-montetoj — vakeroj kaj indianoj; policanoj kaj rabistoj; piratoj kaj ŝiprompiĝintoj — kaj konstruante fortresojn el amasiĝintaj pinpingloj en la arbaretoj, aŭ serĉante ranidojn en la rojetoj de la dunoj.

Ankaŭ al dekkelkjarulo ne mankis distraĵoj: ebena pejzaĵo ĉirkaŭa, facile esplorebla per biciklo; naĝejoj, velboatejoj; por la abituriento drinkejoj, kies estroj ne tro demandis pri aĝo (la 'Duko Olda', ĉe la stacidomo, nun malkonstruigita, aparte restas en la memoro); klubaĉoj, kie abundis koketaj junulinoj el orientlankaŝiraj tiel nomataj kotono-urboj; kaj ĉiam bone pagataj someraj laboroj ĉe la amuzejo, en kafejoj aŭ restoracioj. Paradizo… almenaŭ, post 40 jaroj, tiel ŝajnas.

Kunorganizante la kongreson en Southport, mi volas kapti — se eble — iomete la etoson de mia naskiĝurbo. Alivorte mi volas, ke partoprenantoj ĝuu ne nur riĉan esperantan eventon sed ankaŭ la kongresurbon.

Bildo

La kongresejo, hotelo 'Prince of Wales'.

(Pli granda bildo)

Rezulte, la kongreso-programo proponas prelegojn, konversaciajn rondojn kaj aliajn tradiciaĵojn; sed ĝi permesas ankaŭ tempon por esplori la urbon, aparte ĝiajn butikojn, parkojn (ne forgesu en la norda parto de la urbo, pitoreska Churchtown, la tiel nomatajn Botanikajn Ĝardenojn, kun elstara muzeo pri la historio de Southport) kaj aliajn vidindaĵojn… la marponton, ankaŭ kun interesa muzeeto, la apudpromenejajn ĝardenojn, kaj multajn aliajn.

Do, malgraŭ tio, ke la programo plenplenas, kongresanoj konstatos, ke la ĉeferoj — la jarkunsido, prelegoj de la gastparolanto, la pola aŭtoro kaj filmisto Roman Dobrzynski — okazas matene; sekvas du- aŭ tri-hora paŭzo por tagmanĝi kaj konatiĝi kun la urbo, ĝis rekomenciĝos la programo pli malfrue dum la posttagmezo.

Paralele, tamen, okazos konversaciaj rondoj kaj sesioj por komencantoj: tiel la programo neniel enhavas truojn, krom por manĝi (kio eblas aŭ en la hotelo aŭ en unu el multaj apudaj kafejoj, restoracioj kaj drinkejoj ĉe Lord Street aŭ en la apudaj stratoj).

La kongresa temo koncernas Esperanto-kulturon: pro tio la ĉeesto de Roman Dobrzynski, kiu multe kaj diversmaniere kontribuis al nia kulturo. Li prelegos interalie pri la bieno Bona Espero en Suda Ameriko, kie li pasigas la vintron.

La temo 'kulturo' kunligas sin kun la eŭropa kultur-urbo Liverpolo, kiu troviĝas nur 18 mejlojn for de Southport: por tiuj, kiuj restos postkongrese en Southport kaj kiuj volos viziti la kultur-urbon, estas proponata tut-taga ekskurso al Liverpolo.

Detaloj pri la kongreso haveblas interrete ĉe www.esperanto-gb.org/eab/eab_events/bk_payment.htm en la angla, aŭ en Esperanto ĉe www.esperanto-gb.org/eab/eab_events/bk_payment-eo.htm. Eblas tie ankaŭ pagi la kotizon. La Esperanto-Centro en Barlastono volonte informas telefone: 01782 372141.

Malgraŭ planoj, malgraŭ proponoj, sukcesa kongreso dependas de vi … de partoprenantoj. La Loka Kongresa Komitato esperas vin bonvenigi en Southport-urbo ĉi-jare por esplori du kulturojn: tiun de la nord-okcidento de Anglujo kaj memevidente tiun de Esperanto.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2008.

<<  [964]  >>