Rekte al la artikolo

Kultura ŝoko

<<  [964]  >>

Petra Fantom

La suba artikolo estas raporto de Petra Fantom, kiu pasintjare ricevis subvencion de Norwich Jubilee Esperanto Foundation (NoJEF) por ĉeesti la Internacian Junularan Kongreson en Vjetnamujo. Ĉiujare NoJEF tiel subvencias plurajn junajn britajn esperantistojn: ĉiusence ili reprezentas la estontecon de nia lingvo.

En ĉiuj miaj 24 jaroj da Esperanto-parolado, mi neniam sukcesis atingi azian landon. Do kiam venis ŝanco iri al Vjetnamujo por partopreni IJK-on, mi tre ĝojis.

Pro la kongresejo, la organizantoj kaj la vjetnamaj partoprenantoj, estis evidente, kiom ili fieras pri sia lando. La kongresejo estis universitato pri lingvoj, ĉe kies scenejo pendis granda ruĝa kurteno kun impona ora stelo al ĝi alkroĉita. Apude la organizantoj pendigis esperantan flagon, sur kiun oni kudris emblemojn de IJK-oj de pasintaj jaroj.

Kien ajn oni rigardis, troveblis pentraĵoj aŭ bustoj pri Ho Ĉi Min. Kiam ni vizitis la maŭzoleon de Ho Ĉi Min, ni trovis plurajn turistojn, el kiuj 90% estis vjetnamoj. Ni viciĝis dum du horoj sub varmega suno por la honoro preterpaŝi (dum 20 sekundoj) la konservatan kadavron de la 'vjetnama liberiginto'. Poste ni vidis liajn domojn el la bonvena ombro de la ĉirkaŭaj arboj.

La popolo, kvankam fieraj, ne montris ajnan militemon, kiun usonanoj tiom timis. Ĉiuj, kun kiuj mi parolis, estis afablaj kaj respektemaj — ĉiam nomante unu la alian 'sinjoro' aŭ 'sinjorino'. Sursceneje oni ĉiam kore salutis la tieajn gravulojn. Dum la solena malfermo la frazo 'kara honorigita prezidanto de UEA, sinjoro Renato Corsetti', diriĝis pli ol 20 fojojn.

La vivmaniero en la urbo Hanojo kaj, mi suspektas, ĉie en Vjetnamujo, estas tre laboriga. Ĉiumatene jam je la kvina la stratoj vivas. Homoj kuras, antaŭ ol tro varmiĝas; motoroj de kamionoj kaj motorcikletoj aŭdeblas tra la malnovaj fenestroj; kaj knaboj ludas futbalon, antaŭ ol iri al la lernejo.

Vespere la urbo kvietiĝas sufiĉe frue. La diskejo, kutime fokusa programero de IJK-oj, okazis nur trifoje dum la semajno. Amuziĝo ne haviĝis per abunda drinkado, sed per ludoj kaj kantado: tre refreŝiga etoso.

La laboremo de vjetnamanoj signifis, ke la tut-taga ekskurso estis ja tut-taga. Post frua matenmanĝo ni ekvojaĝis buse al Ha Long — golfo je la orienta marbordo — kie ni rapide manĝis kaj tuj surboatiĝis. De tiu ĉi malnovstila, tipe orient-aspekta boato ni vidis multegajn insuletojn el ŝtono, kiuj majeste leviĝis de la maro, tiel kreante grandajn klifojn kaj mirindajn ŝtonoformojn.

Ni alvenis al granda insulo kaj deboatiĝis. Ŝajnis turisma loko, kaj post eta kruta promeno laŭ ŝtupoj tranĉitaj el la ŝtono, ni alvenis al la kialo por turista ĉeesto. Enirejo al eta kaverno gvidis nin al grandega, malantaŭa kaverno.

Bezoniĝis dek minutoj por ĉirkaŭpromeni la grandan kavernon: ene pendis stalaktitoj, staris stalagmitoj.

Kiam ni elvenis el la kaverno, ni situis sufiĉe altaj por elvidi super la plej malaltan parton de la klifo, kiu komenciĝas subakve kaj iras laŭ la tuta videbla rando de la insulo. Malantaŭ la klifo sidis ĉielblua lago, kies bordoj ŝajnis perfekte netuŝitaj de homoj. Super tio senzorge flugis du predbirdoj.

Ni revenis al la marbordo post mallonga naĝo ĉe insulo kun la plej malgranda plaĝo iam ajn vidita, kaj reveturis al Hanojo.

La manĝaĵo alportis alian ŝanĝon de mia kutimo, kaj povas esti priskribita per unu vorto: rizo. Tagmanĝe haveblis ĉiam bovlo da rizo kun iaspeca viando kaj legomoj. Simile vespermanĝe, sed kelkfoje kun nudela supo. La nudeloj kompreneble estis riz-nudeloj.

Eĉ la matenmanĝo havis porcion da rizo kun ĝi. Unu matenon mi iris al la matenmanĝo post la dormo (kutime dum IJK-oj oni manĝas post tutnokta dancado kaj antaŭ enlitiĝo) kaj ricevis bovlon da dolĉ-riza supo kun flanka telero da rizo.

Verŝajne la plej trafa afero pri ĉi tiu nova kulturo okazis surstrate. Estis centoble pli da motorcikletoj ol aŭtoj aŭ kamionoj, kaj sur tiuj motorcikletoj portiĝis ĉio: pakaĵoj, skatoloj, pluraj personoj. Mi vidis eĉ du gepatrojn kun siaj tri infanoj sur unu motorcikleto. Kaj la maniero ŝofori estas tute alia ol en Britujo.

Estas kelkaj reguloj sekvataj en Vjetnamujo:

  • Neniam uzu spegulojn; zorgu nur pri tio, kio okazas tuj antaŭ vi.
  • Ĉiam uzu la sonorilon; specife kiam vi preterpasas iun, kaj certe se vi estas en kamiono inter la horoj de la 11-a nokte kaj la 5-a matene.
  • Provu resti je la dekstra flanko de la strato, sed se vi ne povas/volas, ne tro gravas (oni ankaŭ rajtas reiri laŭ tiu flanko por retrovi defalintajn aĵojn, ekzemple sunokulvitrojn).

Pro tiuj reguloj la stratoj fluis kiel riveroj kun metala brua akvo, kaj estis same netransireblaj kiel la grandaj akvofaloj de Iguaçu.

Domaĝe, kiel ĉiam, tempo pasis senhalte kaj mi devis forlasi ĉi tiun mirindan kulturon kun ĝia ĉarma popolo, por reiri al mia normala vivo. Tamen mi hejmen portis memorojn, kiuj daŭros multe pli longe ol la vojaĝo fluge, trajne kaj buse por reveni.

Informoj pri NoJEF haveblas ĉe ĝia retpaĝaro www.esperanto-gb.org/nojef aŭ de la sekretario de NoJEF, David Kelso <privataj adresoj>. La sekretario ankaŭ ĉiam bonvenigas donacojn por daŭrigi la laboron de NoJEF (ĉekoj estu pagendaj al 'NoJEF' aŭ 'Norwich Jubilee Esperanto Foundation').

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2008.

<<  [964]  >>