Rekte al la artikolo

Ĉu vi vikipedios?

<<  [964]  >>

Michael Cayley

Eble legantoj, kiuj ne uzas komputilon, tamen aŭdis pri Vikipedio. Sed kio ĝi estas? Kaj kiamaniere ĝi servas Esperanton? Ĝiajn sekretojn malkaŝas la aŭtoro.

Konatas la interreta enciklopedio Wikipedia, grava fonto de informoj pri ĉiuspecaj temoj, kun pli ol du milionoj da artikoloj.

Tiaj enciklopedioj nun ekzistas en multaj lingvoj, sed plej ampleksas la anglalingva. Ekde 2001 konstruiĝas esperanta ekvivalento, Vikipedio (eo.wikipedia.org), kiu nun enhavas preskaŭ 90 000 artikolojn. Tie troveblas informoj pri ne nur tradiciaj enciklopediaj temoj sed ankaŭ ekzemple la esperanta mondo kaj esperantaj eventoj.

Ĉiun jaron pli kaj pli da homoj uzas Vikipedion, kies ekzisto estas grava signo, ke Esperanto ankoraŭ vivas kaj utilas.

Tre demokratias la laboro krei la enciklopedion. La projekto estas tute komunuma, bona ekzemplo de internacia kunagado per internacia lingvo.

La proceso sekvas la principojn de 'vikioj' (angle: 'wikis'): ĉiu povas rete krei, redakti kaj pligrandigi artikolojn. Imageblas, ke tiel estiĝas ĥaoso kaj misinformoj: tamen estas montrite, laŭ studo fine de 2005 en la anglalingva scienc-revuo Nature, ke la fidindeco de la angla Vikipedio pli-malpli egalas tiun de Encyclopædia Britannica. Se iu ŝanĝas ion, oni retenas la antaŭan version: tio helpas protekti kontraŭ malpravaj kaj malbonvolaj ŝanĝoj.

Oni substrekas, ke Vikipedio retenu neŭtralan vidpunkton: oni deziras faktojn kaj nek opiniojn, nek politikajn asertojn. Verŝajne la esperanta Vikipedio estas pli neŭtrala ol nacilingvaj Vikipedioj, inkluzive la anglan, ĉar nacilingvaj kontribuantoj ofte havas (eble senintence kaj senkonscie) vidpunkton aŭ emfazon de nacilingvanoj: al la esperanta enciklopedio kontribuas homoj el multaj diversaj landoj kaj kulturoj.

Ne necesas fari longdaŭran aŭ pezan agadon por kontribui: eblas korekti nur lingvajn erarojn, aldoni etajn detalojn aŭ ligilojn, ktp.

Eĉ por nova artikolo eblas krei 'ĝermon', t.e. bazajn informojn de tri-kvar frazoj: se aŭtoro indikas, ke estas ĝermo, la Vikipedio-sistemo aŭtomate aldonas peton, ke legantoj pluredaktu. Neniam definitivas tiu aŭ alia artikolo: ĉiam iu ajn povas ĝin plibonigi.

Kiel vi povas kontribui? Legante artikolon, vi klaku je 'redaktu', kaj tajpu aldonojn aŭ ŝanĝojn. Estas afero de unu momento. Se vi deziras, vi povas antaŭrigardi vian redaktadon — kaj pluŝanĝi aŭ nuligi ĝin, antaŭ ol la ŝangoj estos faritaj.

Se vi pli seriozas, eblas krei konton ĉe Vikipedio. Poste via nomo estos ligita al viaj kontribuoj kaj vi povos ricevi mesaĝojn, kaj ilin respondi, pri viaj kontribuoj. Vi povos elekti esti informata, kiam iu redaktos artikolon, kiun vi skribis. Sen konto, ĉiu kontribuo restas sennoma.

Per EAB vi povos mendi malmultkosta manlibro pri Vikipedio, kiu donos pli da informoj.

Restas multe da laboro por plibonigi Vikipedion. Ankoraŭ enestas grandaj truoj. Ekzemple mi ne trovis informojn pri la angla pentristo kaj poeto Dante Gabriel Rossetti: tial mi kreis ĝerman artikolon, kiun mi intencas pligrandigi. Mi certas, ke ĉiu havas sciojn, kiuj helpus la projekton.

Cetere, vi povas libere traduki informojn el la angla Vikipedio (en.wikipedia.org). Ne necesas esti sperta esperantisto: aliaj povas korekti lingvajn erarojn. Eĉ se vi faros nur unu-du etajn kontribuojn, vi faros gravan agon, kiun bonvenigos esperantistoj de ĉiuj landoj.

Ek! Vikipediu!

Michael Cayley, eks-ŝtatoficisto, de Hayling Island, Hampŝiro, esperantistiĝis en 1997. Dum sia juneco li eldonis du anglalingvajn poemarojn. En novembro 2006 li verkis esperantan romanon responde al interreta defio. En 2007 li premiiĝis en la poezia branĉo de la belartaj konkursoj de UEA.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2008.

<<  [964]  >>