Rekte al la artikolo

'Estu preta!'

<<  [964]  >>

Tim Owen

En 2007 festis la skolta movado sian centjariĝon. Ankaŭ esperantistoj kontribuis al tiu ĉi mejloŝtona evento en la historio de skoltismo — sed ĉu ni sufiĉe prepariĝis?

'Estu preta!': jen la famkonata slogano de la skolta movado. Tiuj vortoj akre trafis min, kiam mi atingis Hylands Park (apud Chelmsford, Essex), kie okazas la centjariĝa ĵamboreo, kaj trovis min kotkovrita de la kalkanoj ĝis la genuoj. Ne, mi ne estis preparita. Post somera veteraĉo mi devintus pli bone scii, sed la antaŭtagon salutetis min iom da sunlumo, do mi malsaĝe elektis flankenĵeti miajn marŝbotojn.

Kiam mi ĉirkaŭrigardis kaj malrapide konsciis pri la ondoj da tendoj etendiĝantaj ĉiudirekte ĝis la horizonto, mi murmuretis al mi: 'Do, ĵamboreo fakte ne signifas "jumble sale".'

Do, kial kaj kiel troviĝis mi — ulo, kiu ne sciis eĉ la signifon de 'ĵamboreo' — tute malpreparita, meze de miloj da junaj gefremduloj? Nu, necesas iom da historio…

Bildo

Tim Owen fiere portas skoltan koltukon kunligitan ne per fiksilo sed per tiel nomata amikeca nodo.

Antaŭ cent jaroj naskiĝis, pere de la tiama kolonelo Robert Baden-Powell, la skolta movado. Li venigis al Brownsea Island dudek junulojn, ĉiujn jam promesintajn fari sian plejbonan plenigi sian devon antaŭ Dio kaj Reĝo, helpi al aliaj, kaj agi laŭ skoltaj principoj.

Antaŭensaltu cent jarojn. En la skolta movado membriĝas nuntempe 28 milionoj da gejunuloj el ĉiuj anguloj de la terglobo. El tiuj, ĉeestis en 2007 en la hejmlando de skoltismo pli ol 40 000 geskoltoj el 158 landoj. Tiel partoprenis kvinoble pli da homoj ĉi tiun ĵamboreon ol tiun okazintan en Londono en 1920.

La amplekso de tiu projekto daŭre senspirigas min eĉ semajnojn, post kiam la skolta flamo estis transdonita al sveda delegitaro por la venontjara ĵamboreo.

Surloke en Hylands Park staris 20 000 tendoj; konstruita estis propra malsanulejo, kun 500 litoj kaj radioskopia aparato; funkciis tri superbazaroj; kaj lueblis 1000 ĵamboreo-bicikloj. Tiel estas kreita memstara urbo: fakte, dum mallonga periodo, la tria plej granda en Essex.

Do, jen la situacio. Tamen mi ne estas skolto, do kiel diable mi tie troviĝis, kovrita tiun dimanĉan matenon per pli da koto ol troveblas ĉirkaŭ la kradpordo de bovoplena kampo?

Fakte, la internaj ideoj de Esperanto kaj skoltismo sufiĉe proksimiĝas. Membriĝinte en sia movado, geskoltoj eniras mondon, kie barieroj naciaj, religiaj kaj historiaj neniun lokon havas. Verdire, la sola bariero neformetita estas tiu, kiun ni celas disbati: la lingva. Efektive ĉeestis la ĵamboreon parolantoj de 35 diversaj lingvoj. Jen la kialo de la ĉeesto de esperantistoj. Ni strebis doni al nesamlingvanoj la rimedojn neŭtrale interkomuniki.

Esperanto-Asocio de Britio, kun Esperanta Skolto-Ligo, provizis ĉe la tendejo inform- kaj publico-tendon. Kelkajn semajnojn antaŭ la ĵamboreo oni petis, ke mi helpu. Mi akceptis… kaj jen do la antaŭpaŝoj, kiuj klarigas, kial mi estis dum dek tagoj for de la hejmo.

Bildo

Malgraŭ nepreteco flanke de la esperantistoj, tamen pretis en la internacia lingvo la skolta slogano.

Kaj kiom mi spertis! Ekzemple, germana flago apud israela, kaj ties ŝtatanoj intermiksantaj sen pensoj pri la pasinteco; grandioza pagodo kunportita de la indonezianoj; kaj dek geskoltoj konversaciantaj kun kosmonaŭtoj en tiu momento ĉirkaŭantaj la mondon. Kiel oni organizis tian aferon neantaŭviditan, mi neniel scios.

La skoltoj ofte aranĝis apartajn ekspoziciojn ekster siaj tendoj por allogi vizitantojn: ili devis, ĉar ĉiuj tendoj estis blankaj kaj do ne per si elstaris. Bedaŭrinde ekspozicion tian ni ne havis: al nia tendo fakte mankis bela allogaĵo, pri kiu eblus fieri, krom Springboard-afiŝoj.

Cetere ne mirigis min, ke niaj vizitantoj plejparte neniam aŭdis pri Esperanto. Estus do bona ideo klare indiki, ke temas pri internacia lingvo, kaj tion reklami ekster la tendo per grandaj afiŝoj skribitaj kaj en Esperanto kaj en la angla. Tamen ni havis nur unu tian afiŝon, kiu ne facile legeblis.

Tamen estas vere, ke tute ne eblis paroli kun ĉiuj, kiuj eniris. Kiam estas tiom da konkurenco de aliaj tendoj, tiom da vidindaĵoj, kaj nur tiom da horoj en la tago, oni ne rajtas atendi eĉ dum duonminuto por kapti la atenton de scivolema vizitanto.

Helpis nin dum kvar tagoj kelkaj britaj esperantistoj, sed la skolta organizaĵo afable trovis por ni kelkajn italojn, kiuj same kunlaboris. La ĉeesto de la italoj estis tre bonvena.

Unu el ili estis ege utila: li mem interesiĝis pri Esperanto kaj daŭre klopodis informiĝi pri ĝi. Cetere, li parolis ĝis alta grado la hispanan, kio multe helpis, kiam vizitis nin hispanlingvanoj.

La aliaj italoj ne povis multon fari, sed alimaniere kontribuis. Ili tiom ofte laŭte interbabilis en sia melodia gepatra lingvo, ke mi certas, ke vizitantoj, tion aŭdantaj, dirus: 'Tiu Esperanto ja estas belsona lingvo. Rigardu, ke ili ja povas interkompreniĝi.'

Kutime ni ricevis ĉiutage po centon da vizitantoj. Tamen ni suferis pro manko de spertaj homoj kapablaj sciplene paroli pri Esperanto kun la vizitantoj. Ne helpas diri al homoj: 'Do, rigardu la ciferojn sur la muro.'

Kelkajn semajnojn post la ĵamboreo mi povas verki pri ĝi kun iom da scio pri la rezultoj. Bedaŭrinde mi ne povas raporti pri granda sukceso. El tiuj, kun kiuj mi parolis kaj retadreson donis, kaj kiuj sufiĉe da intereso montris, nur unu (el Pollando) kontaktis min. Ĉe la forumoj de Junulara Esperantista Brita (JEB), neniun novan vizitanton (de la ĵamboreo) mi vidis.

Jen do eblo maltrafita. Ni povintus fari tiom pli por starigi taŭgan ekspozicion, sed tio ne eblis en nur du semajnoj. Ni rimarkis multe da afiŝoj, kiam ni promenadis, kiuj informis pri klimat-ŝanĝiĝo, malriĉeco, kaj simile. Ni devintus havi niajn proprajn afiŝojn, tiamaniere fariĝante pli videblaj. Sur aliaj afiŝoj klare legeblis statistikoj. Ankaŭ ni povintus tion fari, dirante ekzemple: 'La angla enhavas x neregulajn verbojn; la franca enhavas y; niaj verboj regulas.'

Bildo

Aparte konstruiĝis 1000 bicikloj por la ĵamboreo.

Plej grave, ni devintus ĉiutage okazigi publikajn lecionojn. Ilin ni estus reklamintaj ekster la tendo, per survojaj afiŝoj, kaj buŝe.

Ni devintus ankaŭ instrui niajn helpantojn kiel varbi kaj promocii Esperanton. Plejofte ili nur montris al vizitantoj la ciferojn aŭ ludis per kolorludo. Tio ne estas ĝusta maniero varbi.

Ni devintus klarigi al la helpantoj pri la historio de la lingvo, kial Zamenhof kreis Esperanton; informi pri internaciaj eventoj okazantaj tra la mondo; kiamaniere 'vendi' la ideon, ke Esperanto estas amuza hobio (kaj ne kulto); kaj kiel formi dekminutan provlecionon por interesatoj. Tiel la helpantoj pli efikus helpus varbi por Esperanto.

Tamen, tion dirinte, mi ege ĝuis la grandiozan etoson. La revo de Zamenhof ĉirkaŭis nin: gejunuloj el ĉiuj mondopartoj intermiksiĝis sen malhelpo de artefaritaj barieroj kiel nacieco.

Malgraŭ tio, ke la esperantaj aspektoj de la ĵamboreo iom seniluziigis, la evento provizis unikan kaj specialan spertaĵon. Mi feliĉas, ke mi povis partopreni, kaj mi restas dankema al la du esperantistoj, kiuj invitis min deĵori, dum ili tiom faris por organizi ene de nur du semajnoj nian esperantan reprezentadon.

Nepras cetere mencii Rose Pyne kaj Chris McCann, de la skolta asocio. Ili tiom bone kaj lastminute okupiĝis pri ni. Ilia asocio vere pri ili fieru.

Tim Owen, prezidanto de JEB, eklernis Esperanton fine de 2002 kaj nun administras ties retajn forumojn. Li nuntempe preparas erojn por la projekto Springboard.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2008.

<<  [964]  >>