Rekte al la artikolo

Redaktore

<<  [964]  >>

Paul Gubbins

Dietas ankaŭ revuoj

Tiu ĉi numero de La Brita Esperantisto estas iom pli svelta ol kutime. Bedaŭrinde, post decembraj kulinaraj ekscesoj, tion mi ne povas diri pri mi mem.

Por homoj (almenaŭ tiuj, kiuj dikiĝemas: tiuj, al kiuj 'dieto' estas koncepto konstante alpreĝenda, kaj ne nur dimanĉe — ĉu dimanĝe?), la vintra post-solstica periodo alportas grasigon. Por La Brita Esperantisto aŭtuno kaj vintro alportos malon: malgrasigon. Inverse dum printempo kaj somero: tiam pli facilas al ni tropezuloj forigi la funtojn aŭ kontraŭi la kilogramojn; La Brita Esperantisto, tamen, plipeziĝas.

Kial? Printempe kaj somere publike aktivas britaj esperantistoj (kaj bonvolu noti la vorton 'publike'). Okazas ĉefe la brita kongreso, kiu ebligas aperigi ne nur raporton sed ankaŭ fotojn kaj, foje, dumkongresajn prelegojn. Okazas simile la skota kongreso, la somera festivalo en Barlastono; ĝis antaŭ kelkaj jaroj okazis marta Esperanto-tago en Barlastono, ankaŭ la ĉiujara semajnfino de Sennacieca Asocio Tutmonda en Britio (SATEB). Memevidente okazas ankaŭ Universala Kongreso, simile priraportinda de brita vidpunkto. Tiamaniere vekiĝas ni esperantistoj post vintra dormado; tiam ni emas vojaĝi, aktivi kaj ĝenerale esperantumi.

Kontraste la aŭtunoj kaj la vintroj. Publike okazas aŭtuna renkontiĝo de Nord-Okcidenta Federacio en Ĉestro kaj … nu … la januara festivalo en Barlastono. Cetere… hmm… publike malmulto.

Private, tamen, aŭ almenaŭ neraportate, esperantistoj kunvenas eĉ dum magazino-sveltiga periodo. Kunvenas aliaj federacioj krom la nordokcidenta; kunvenas kluboj, inkluzive de la londona, kaj grupoj; festataj estas zamenhof-tagoj, centjariĝoj, kvindekjariĝoj, kaj simile.

Sed tre, tre malofte (malgraŭ petoj miaj al organizantoj de eventoj tiaj) mi ricevas raportojn aŭ fotojn. Artikoloj aperas en lokaj bultenoj, foje en interreto, sed restas baza vero: se mi ne persone ĉeestas, kun fotilo kaj notlibreto, nenio aperas en La Brita Esperantisto.

Al tiuj, kiuj iel kontribuis al la nuna numero, mi sincere dankas. Sen vi, la revuo estus eĉ pli svelta.

Sed mi petas, ke tiuj, kiuj organizas kunvenojn, de tempo al tempo sendu al mi foto-raporton… ne pri la ekstero de via kunvenejo, sed pri vi, kiuj aktivas, lernas, studas, babilas; raporton kun nomoj de la fotitoj kaj informoj, pri kio temis la sesio.

Longa, densa artikolo ne necesas: sufiĉas, metafore, la ostoj. Eĉ per ostoj eblos krei supon nutrigan kaj bongustan: sen ostoj, pli malfacilas grasigi kaj supon kaj periodaĵon.

Eble, kaj espereble, tiu ĉi grasigo jam komenciĝis. Ĉi-numere vi trovos novan inciation lanĉitan de David Kelso, unu el niaj plej fidelaj korespondantoj. David volas instigi en La Brita Esperantisto debaton pri diversaj temoj: do reagu kaj, ĉefe, agu, eseumante pri similaj aferoj.

Samkiale mi bonvenigas la rakonton de la pseŭdonima Ĝoja Emberizo. Ekrespondecinte pri La Brita Esperantisto, mi anoncis, ke mi kun plezuro malfermos ĝiajn paĝojn al rakontemuloj, sed nur sporade venas kontribuaĵoj beletraj aŭ poeziaj. Tion mi bedaŭras: la revuo fariĝu forumo por legaĵoj tiaj, kiuj ĉiam popularas.

Laŭdire, ĉiu entenas en si romanon: se vere, ĉiu certe kapablas surpaperigi mallongan rakonton. Do provu… eventuale kune, komune, en viaj kluboj aŭ grupoj.

Tiel solviĝos mia revua — ne persona — sveltigo-problemo. Aranĝu verkado-sesiojn. Fotu partoprenantojn, dum ili cerbumas pri intrigo, karakteroj aŭ stilo, aŭ dum ili kunlegas siajn literaturajn provojn. Tiam sendu al mi raporton kun la fotoj. Kelkajn semajnojn poste sendu al mi la rezultojn de la cerbumado, nome la rakontojn poluritajn, por ke mi ilin konsideru cele al aperigo.

Jes… tiel mi senprobleme plenigus la paĝojn de La Brita Esperantisto per interesaj, amuzaj kaj, super ĉio, originalaj legaĵoj… kaj ne devus pardonpeti pro magra magazino.

Ho, se la vivo, inkluzive grasigon kaj — ĉefe — malgrasigon, tiel facilus.

Paul P. Gubbins

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2008.

<<  [964]  >>