Rekte al la artikolo

Recenzaro

<<  [963]  >>

Paul Gubbins

Bruno Migliorini. Lingvaj aspektoj de Esperanto. Pisa: Edistudio, 2006 (2-a eldono, reviziita, kun enkondukaj eseoj de Carlo Minnaja kaj Tullio de Mauro). 112 paĝoj. ISBN 978-88-7036-075-2.

Andrew Drummond. A Hand-book of Volapük. Edinburgh: Polygon, 2006. 319 paĝoj. ISBN 1-904598-67-6. Prezo ĉe EAB: £9.99.

Lena Karpunina. Neokazinta amo. Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2007. 150 paĝoj. ISBN 90-77066-28-7. Prezo ĉe FEL: 15 eŭroj.

Esperanto Elektronike. Espero: Partizánske, 2006. DVD. UEA-prezo: EUR 9.00. ISBN 80-969533-0-3.

Lingvaj aspektoj de Esperanto

Pro tio, ke Bruno Migliorini mortis en 1975, kaj la unua eldono de la libro aperis en 1985, oni emas sin demandi, kial estas reeldonita Lingvaj aspektoj de Esperanto. Tamen eĉ supraĵa trarigardo de la libro montras multon interesan. Ekzemple, la eseo pri personaj nomoj enhavas kaj instruon kaj amuzon. Mi ne sciis, ekzemple, ke la nomo de la komponisto Liszt signifas en la hungara 'faruno'. Do kompatu la mueliston, kiu, vidante homamason ekster teatro, informiĝis, ke oni venis pro Liszt … kaj kiu do revenis la sekvan tagon por vendi sian farunon (p. 100).

Do, eĉ se vi ne estas lingvisto, ne fortimiĝu pro la titolo de la libro. Migliorini verkas ne por specialistoj sed por ordinaraj esperantistoj, kiuj scivolemas pri lingvo. Tiurilate rekomendindas la eseo 'La artefaritaj elementoj en la naciaj lingvoj'. Kiom ofte oni trovas sin vid-al-vide al tiuj, kiuj asertas, ke Esperanto estas artefarita lingvo, dum la naciaj lingvoj nature evoluis? Nu, tute ne. Ĉiuj lingvoj entenas artefaritajn vortojn. Ekzemple la vorto 'gaso' estas inventita de brusela ĥemiisto kaj rilatas al 'ĥaoso'; 'folkloro' estas proponita en 1846; 'filatelio' en poŝtmark-revuo en 1864, ktp (p.79).

Aliaj eseoj pritraktas interalie Dante, esperantan etimologion, eŭropan vorttrezoron kaj Migliorini mem. Verdire la titolo de la libro iom trompas: ĝi ne rilatas eksluzive al Esperanto. Tamen tio ne tre gravas. La enhavo interesas kaj la stilo elegantas. Jen, iasence, faka libro por nefakuloj. Ĝi repagos legadon.

A Hand-book of Volapük

La anglalingva A Hand-book of Volapük funkcias dunivele. Unue, kiel indikas la titolo, ĝi servas kiel lernilo pri Volapuko, la universala lingvo publikigita en 1879 de la germana pastro Johann Martin Schleyer.

Troveblas en la libro koncizaj 'lecionoj' pri Volapuko kaj simplaj traduk-ekzercoj kun ŝlosiloj. Tamen 'lecionoj' ja inter citiloj, ĉar la aŭtoro ne adoptas kutiman formon por sia lernolibro.

Male, kaj jen la dua nivelo: temas pri romano pritraktanta la klopodojn de edinburga volapukisto en la 1890-aj jaroj antaŭenigi sian lingvon koste interalie de Esperanto. Alivorte, la 'lecionoj' enplektiĝas en la intrigo de la romano, kiam la volapukisto instruas la lingvon jen al lernantoj, jen al amikoj, jen al malamikoj.

Enhavas la libron multe da humuro, multe da ironio. Okazas, meze de la romano, ĥaosa kaj multhora jarkunsido de la Edinburga Asocio pri la Disvastigo de Universala Lingvo. La volapukisto, s-ro Justice, komplotas kontraŭ la esperantisto, d-ro Bosman, por ke la asocio plene akceptu la lingvon de Schleyer.

Ĉeestas la kunsidon, kiu okazas en ĉevalejo, Kavaliro Thomas Urquhart, kiu mortis en 1660: la kavaliro konvinkas la asocion akcepti sian lingvon Ekskubalauron kaj, ĝis la malkovro, ke li estas kadavro, pagigi al li rentumon. Kaj memorindas la epizodo, kiam la esperantisto kaj la volapukisto provas instrui al papagoj siajn lingvojn, celante pruvi kiun lingvon pli facile lerneblas.

Abundas buntaj kaj komikaj karakteroj: Urquhart mem, diversaj kuracistoj kaj sciencistoj, ŝtatoficistoj, frenezuloj, kaj la lingvo-fanatikuloj. Sed, aldone al la komedio, la romano enhavas seriozajn kaj pensigajn momentojn: ne nur instruadon pri Volapuko kaj koncizajn historiojn pri pluraj planlingvoj, inkluzive de Solresol, sed ankaŭ demandojn, kiuj tuŝas la principojn de universala lingvo.

Ekzemple, Justice — nun ine vestita — renkontas frenezulinon ĉe la lunatikejo, kie li tenas kaptita sian rivalon Bosman. La frenezulino malfreneze opinias, ke novaj registaroj kaj novaj eraoj neniam sekvos novan lingvon, alivorte, ke planlingvo ne establiĝos de sube supren: 'Vi vidas la pugon, sinjoro Justice, antaŭ ol vi vidas la vizaĝon!' (p.226).

Argumenteblas, ke la libro tro longas: certe la unuaj cent paĝoj montriĝas ripetiĝemaj. Cetere ĝenas gramatikaj kaj ortografiaj stumblaĵoj en esperantaj vortoj (paĝoj 93 kaj 124).

Tamen, malgraŭ la impreso, ke ĉiuj adeptoj de internaciaj lingvoj estas ruzaj frenezuloj, kies hejmo estu lunatikejo, la libro rekomendindas. En ĝi troveblas amuzo kaj instruo, distro kaj utilo. Pri malmulte da libroj eblas tion diri.

Neokazinta amo

La dua novelo- kaj rakonto-kolekto de Lena Karpunina (la unua, La bato, aperis en 2000) enhavas 15 prozaĵojn, kelkajn premiitajn en la belartaj konkursoj de Universala Esperanto-Asocio. Verkitaj en flue natura, neniel eksperimente postulema lingvo, la noveloj pivotas ĉirkaŭ esence du ĉeftemoj: amo flarita, sed ne farita; kaj kaptiteco en sovetiaj gulagoj.

Klare la titol-novelo, 'Neokazinta amo', ekzemplas unu el la ĉeftemoj. Juna esperantistino vizitas fremdan urbon, konatiĝas kun tieaj samideanoj, kaj, atendante noktotrajnon, enamiĝas. Memevidente ŝi ne plu vidas la amaton: 'Mi ne longe konis lin; dum kelkaj horoj sub la malvarma novembra pluvo … Kaj tiam ŝajnas al mi, ke neniu, neniu antaŭe kaj neniu poste, amis min … tiel sincere' (p. 22).

Simile spertas la rakontistino en 'Trovi kaj perdi': denove la titolo indikas la temon. Kaj en 'La demando de emancipiĝo' temas pri parenca afero (eble aparte esperanta): konateco, foje amikeco aŭ amo inter divers-nacianoj; kaj la silento, pro distancoj, pro koncernoj pli apudaj, kiu sekvas.

Preterdube estas, ke plaĉas al Lena Karpunina rakonti, kion en la noveloj ŝi abunde faras. Tamen ie tie necesas firma redaktora mano. Pli precize, mankas al kelkaj noveloj, precipe la pli longaj, fokuso. Ekzemple, en 'Neokazinta amo', la leganto informiĝas pri iom stranga esperanta amiko, kiu promesas viziti; neatendite li venas; poste ŝi vizitas lin; kaj nur tiam ŝi renkontas la objekton de la neokazinta amo: je paĝo naŭ de 12-paĝa rakonto. La unuaj tri kvaronoj de la novelo, konsistantaj el ne seninteresaj sed esence bagatelaj okazintaĵoj, apenaŭ rilatas al la neokazinta amo: la prologo trioble pli longas ol la dramo.

Kaj, malgraŭ tio, ke ĉiam estu spaco por ordinaraj eventoj en literaturo, ĉi tie forestas arto, alivorte la reliefigo de la eksterordinara kontraŭ la ordinara. En preskaŭ ĉiu novelo enestas io freŝa, unika, vere leginda, kiu volas arte flugi, liberiĝi; sed kiu implikiĝas en maŝoj ĉiutagaj, flankaj, senkoloraj.

La gulag-noveloj iom monotonas. Temas en kvar pri provoj eskapi el punlaborejoj: nu, jes, kredeble — krom laboregi — ne fareblas multo alia. Sed bedaŭrindas, ke la temaro ne iom pli vastas. Denove: belaj, sed apenaŭ belartaj rakontoj.

Ne ĉiu leganto sopiras je belarto. Verdire mankas en Esperantujo plaĉaj, facile legeblaj rakontoj, kiuj agrable distras kaj ne tro pensigas. Naciaj literaturoj plenplenas je legaĵoj tiaj: la esperanta, kun proporcie pli da konscie belartaj verkoj, male. Pro tio la noveloj de Lena Karpunina estas bonvenaj: ne tro streĉaj legaĵoj por ne tro streĉaj tagoj.

Esperanto Elektronike

Apenaŭ kredeblas, kiom da informoj kaŝiĝas en unusola DVD. Esperanto Elektronike elstare ekzempligas la tezon. Aĉetinto de la DVD posedas interalie la 696 paĝojn de la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko kaj la tre utilan Hejman Vortaron.

Cetere prezentiĝas kanzonoj de pli ol 20 el la plej renomaj esperantaj muzik-grupoj aŭ kantistoj plus deko da libroj (ĝenerale tradukoj, ekzemple de Dickens, Gogol, Poe) kaj fakaj artikoloj, ĉu pri natursciencaj aŭ industriaj temoj (ekzemple terminaro de betono kaj betonistaj laboroj), ĉu pri esperantaj temoj. Legeblas numeroj de la revuo Esperanto inter la jaroj 2002 kaj 2005 kaj ankaŭ numeroj de Kontakto.

La ĝenerala, enkonduka artikolo pri Esperanto ne plu aktualas: ĝenas la mencio, ke la UK en Brazilo okazos en 2002. Krome troveblas ie-tie tajperaroj (ekzemple 'Alan Ayckbourg').

Senteblas manko de firma redaktoro, kiu ne estus permesinta balastajn erojn, ekzemple la tiel nomatan filmon (fakte filmeton), kiu nek informas nek valoras kiel esperanta propagandilo.

Aliflanke la multlingveco de la DVD (eblas salti inter Esperanto kaj deko da aliaj lingvoj, inkluzive de la angla) signifas, ke eblas uzi ĝin kun lernantoj aŭ kun neesperantistoj, por ke tiuj konatiĝu kun socio kaj kulturo esperantaj.

Aĉetintoj, do, ne seniluziiĝos. Kaj se oni konsideras, kiom kostas papera versio de la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko … nu, sufiĉas diri, ke tiuj, kiuj kun la DVD akiras la elektronikan version de la manlibro, povos festi, uzante la ŝparitajn pundojn por aĉeti botelon da skotlanda viskio. Aŭ, laŭplaĉe, kelkdekojn da boteloj da minerala akvo.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2007.

<<  [963]  >>